Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2018

La Ondo de Esperanto3. Antaŭ 80 jaroj estis ekzekutita Vladimir Valentinoviĉ Varankin (Варанкин, 1902-1918-1938), rusa sovetunia pedagogo, membro de la Lingva Komitato (1930-34), aŭtoro de la populara romano Metropoliteno (1933, angle 1979, ruse 2008). [Legu pli en NDK, p. 291-293.]

4. Antaŭ 80 jaroj estis ekzekutita Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov (Некрасов, 1900-1915-1938), rusa sovetunia ĵurnalisto, membro de la Lingva Komitato (1929-38), kunfondinto (1922) kaj redaktoro de La Nova Epoko (ekde oktobro 1923 Literatur-Scienca aldono de Sennacieca Revuo), poeto kaj tradukanto, i.a., de Eŭgeno Onegin de Puŝkin (1931).

5. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Kejla Senderovna (Klara Aleksandrovna) Zamenhof (nask: Zilbernik, 1863-1887-1921), edzino de Lazarj Markoviĉ Zamenhof.

6. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Michel Duc Goninaz (1933-1946-2016), franca filologo, Esperanto-instruisto kaj vortaristo, reviziinto de la novaj eldonoj de PIV (2002, 2005), membro de la Akademio de Esperanto (1976-2016) kaj direktoro de la Akademia sekcio Gramatiko (1983-92), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj verkoj (La fremdulo de Camus, 1993; Sonĝonovelo de Schnitzler, 1997; Kun diablo en la korpo de Radiguet, 2006), laŭreato de la titolo “La Esperantisto de la Jaro 2002”. [Legu pli en NDK, p. 79-80.]

15. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Egidius “Luuk” Wensing (1913-1930-2004), nederlanda entreprenisto, direktoro de unu el la tri sekcioj de Philips, disvastiganto de Esperanto en komerco, kunfondinto de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (1963), vicprezidanto de UEA (1962-72), la unua prezidanto de Institucio Hodler 68 (1968-72, (kun)aŭtoro kaj tradukinto de kelkaj Esperanto-libroj. [Legu pli en NDK, p. 299-300].

16. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Božidar Popović (Поповић1913-1932-1993), elstara serba astronomo, direktoro de Esperanto-Instituto en Sarajevo (1958-62) kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto (1962-65), prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo (1969-79), vicprezidanto de UEA (1973-74), ĝenerala sekretario (1954-71) kaj prezidanto (1971-77) de ISAE, redaktoro de Scienca Revuo (1961-77), aŭtoro de kelkaj libroj pri Esperanto, honora membro de UEA (1977). [Legu pli en NDK, p. 232-233].

19. Antaŭ 10 jaroj forpasis Bernard Golden (1925-1945-2008), usona kaj hungaria arkeologo kaj muzeologo, aŭtoro de kvar originalaj novelaroj, tri prilingvaj libroj, unu kolekto de unuaktaĵoj kaj pli ol 3 mil artikoloj en Esperanto, 16-foja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA, membro de la Akademio de Esperanto (1983-2001) kaj direktoro de la Akademia sekcio Ĝenerala Vortaro (1984-98). [Legu pli en NDK, p. 104-105].

23. Antaŭ 85 jaroj forpasis Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjaev (Ширяев, 1877-1895-1933), rusortodoksa pastro, aŭtoro de kelkaj prozaj Esperanto-libroj, inkluzive de Sen titolo, kiun kelkaj taksas la plej frua originala Esperanto-romano, “iniciatinto-ĉefredaktoro” de Enciklopedio de Esperanto (1934). [Legu pli en NDK, p. 277-278].

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra) numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/10/oktobro-4

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi