La 104a UK: informkanaloj, reta aliĝilo kaj LKK

La 104a Universala Kongreso de Esperanto (20-27 de julio 2019) okazos en la progresema kaj naturamanta finnlanda urbo Lahtio (Lahti). Por trovi oficialajn informojn pri la plej grava Esperanto-evento de 2019, ni invitas vin noti la adreson kaj regule viziti la retpaĝon de la LKK: http://www.esperanto.fi/uk2019

Vi povas ankaŭ sekvi la evoluojn rilatajn al la UK ĉe sociaj retejoj:

oficiala Facebook-paĝo: https://www.facebook.com/Lahtio2019
oficiala YouTube-kanalo: https://www.youtube.com/channel/UC0rvzTsk3NtsCcgCqgxc2vA
Twitter: https://www.twitter.com/lahtio2019?lang=fi
Instagram: https://www.instagram.com/uk2019lahtio
Esperanto en la regiono de Lahti: https://www.facebook.com/esperantolahti

Ŝatu, dividu kaj ne timu marki viajn afiŝojn, pensojn, atendojn kaj ankaŭ demandojn uzante la kradvorton #Lahtio2019 – ni antaŭfestu nian 104an UK-on! Por komenci, kial ne spekti tiun simpatian bonvenigan filmon de niaj organizantoj: youtu.be/5EFOVs-PDkg – Jes, bonvenon al Lahtio!

Aliĝu nun!

La 104a UK akceptis la unuajn aliĝojn jam dum la 103a UK en Lisbono, per papera aliĝilo en la kongresa sako. La aliĝnumero 1 estas rezervita al la gajninto de la kongresa aŭkcio. Nun la tuta mondo povas plej facile kaj naturamike aliĝi per la reta aliĝilo: https://uea.org/alighoj/uk_alighilo

Atentu kaj atentigu viajn konatojn: la plej favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la 31a de decembro 2018. La kotiztabelon vi povas trovi ĉe la retpaĝo de UEA: https://uea.org/alighoj/uk_kotiztabelo

Fine ne forgesu, ke plej multe ŝparas la individuaj membroj de UEA kaj TEJO, ĉu bazaj aŭ abonantoj. Do nepre (re)aliĝu por ne mistrafi la plej favoran kotizon: uea.org/alighoj/alighilo2019

La Loka Kongresa Komitato

La finnlanda LKK, aprobita de la Estraro de UEA, jam plene laboras por malfermi al ni, esperantistoj, sian simpatian urbon kaj landon:
prezidanto: Tuomo Grundström
vicprezidanto, kongresejo: Päivi Saarinen
ĝenerala sekretario, volontuloj: Tiina Kosunen
ekskursoj: Tiina Oittinen
arta kunordiganto, kasisto: Paula Niinikorpi
informado: Jukka Pietiläinen
junulara programo, reta informado: Larissa Phileas
membro, blindulaj aferoj: Börje Eriksson
membro, Lahti-aferoj: Synnöve Mynttinen
membro, IIK-aferoj: Sigrid Kivistö

De la 14a ĝis la 16a de septembro dum la tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis jam la dua kongresprepara trejnseminario. Partoprenis ĝin kvindeko da aktivuloj kaj la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (KKS), Clay Magalhães, kiu traktis kun oficistoj de la urbo organizajn aferojn rilatajn al la UK. Ni aldone informas, ke de la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro delegacio de UEA, gvidota de Fernando Maia Jr., estrarano pri kongresoj, vizitos Lahtion laŭ invito de la urbaj instancoj por labori pri nia UK kune kun la LKK.

La LKK kun la KKS prezentis sin en la Aŭtunaj Tagoj de EAF en Lahtio. De maldekstre: Päivi Saarinen, Larissa Phileas, Clay Magalhães, Börje Eriksson, Tiina Oittinen, Synnöve Mynttinen, Tuomo Grundström, Sigrid Kivistö, Jukka Pietiläinen, Tiina Kosunen, Paula Niinikorpi.

Kaj ne forgesu: ĉiuj – individuoj, Landaj Asocioj, kluboj, organizantoj de eventoj ktp. – povas mendi la Unuan Bultenon kaj paperan aliĝilon ĉe la CO de UEA. Bv. mencii la kvanton bezonatan de tiuj materialoj en la mendo, sendota al sekretario@co.uea.org aŭ letere al la adreso de la CO: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №761.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi