IJK: Varmo, junuloj kaj Esperanto

IJK

Denove la IJK revenis al la situacio en kiu pli ol 300 homoj aliĝis, kvankam la kvanto de partoprenintoj ne superis 280. En la 74a Internacia Junulara Kongreso ĉeestis homoj de 42 landoj, ekde infanetoj ĝis emeritoj, sed ĉefe junaj aktivuloj.

La loko elektita estis Badajoz, hispania landlima urbo proksime al Lisbono, kie okazis la Universala Kongreso. Danke al tiu decido, multaj homoj el foraj landoj povis facile partopreni kaj en la UK kaj en la IJK (kelkaj eĉ en la Hispana Kongreso de Esperanto kaj en la ILEI-Kongreso, kiuj okazis en Madrido semajnon antaŭ la UK).

De la 4a ĝis la 11a de aŭgusto 2018 ni suferis varman ondon, kiu kaŭzis ke la tagon antaŭ la malfermo de la IJK la temperaturo atingis 47 gradojn. Bonŝance la varmeco ekmalaltiĝis dum la dua kongresa tago. Sed la kunorganizantoj el la Hispana Esperantista Junulara Societo kaj la Kataluna Esperanto-Junularo antaŭvidis tian veteron, kaj la kongresanoj povis ĝui naĝejon dum la tuta kongreso, eĉ nokte.

IJK

Nek okazis nek okazos IJK sen festumado. La juna etoso estas sinonimo kaj de ĝuo kaj de lernado. Tial la programo enhavis 146 aktivaĵojn. Bunteco estis celita kaj atingita; homoj lernis danci, turistumis, debatis kun politikaj partioj, malkovris projektojn Esperantajn en aliaj lokoj de la mondo, vizitis romiajn ruinojn… Tion eblis atingi nur per la helpo de la partoprenintoj.

Indas mencii, ke dum la kongreso okazis trejnado pri egaleco, kadre de la Erasmus+ projekto “Florigu Egalecon inter Junuloj”. La trejnatoj lernis kaj diskutis pri diversaj temoj, interalie, genra egaleco, kontraŭ diskriminacio, handikapuloj en nia movado, neperforta/egala komunikado, stereotipoj, egalrajtaj organizoj, antaŭjuĝoj pri genro kaj sekso, pluraneco kaj labormalegaleco.

Aldonaj rimarkindaj programeroj estis pluraj komitatsesioj de la komitato de TEJO, el kiu estis elektita nova estraro kun estraranoj el ĉiuj kontinentoj krom Oceanio.

IJK

Ni ne forgesas vesperan programon kiu dancigis ĉiujn. Koncertoj de la konataj Martin Wiese kaj Jonny M okazis kune kun koncerto de loka grupo Cira kaj Ulises kaj de la baldaŭa konata Esperanta muzikisto Timothy Gallego. Ankaŭ aliaj tipoj de aktivaĵoj kiel karaokeo kaj filma nokto estis en la vespera programo, inkluzive de la spektaklo de María Simões Utopio en kiu ni kolektis monon por la asocio HIMAYA kiu helpas rifuĝintojn en Eŭropo. Ni profitis de la IJK por fortigi la movadon, tial ni kreis bonajn retojn kun lokaj kaj regionaj asocioj kaj institucioj. Sendube la plejparto de la lokanoj aŭdis pri ni, ĉar ni aperigis Esperanton en multaj lokaj kaj regionaj radioj, televido kaj gazetaro.

Grava atingo por la organiza teamo estis la apero en pluraj nacinivelaj amaskomunikiloj. Oni plurfoje rakontis pri Esperanto. Artikolo pri nia lingvo aperis en la plej vendata papera novaĵ-ĵurnalo, en alia populara nacinivela bitgazeto kaj en du radioelsendoj, unu el ili estas la dua plej aŭskultata radio en Hispanio.

Carlos Pesquera Alonso

Fotoj de Ariel Palmer

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/10/ijk-6

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi