Infana-adoleskanta Kongreseto en 2018

UK okazis en Lisbono, kaj la Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) okazis en Almada, trans la rivero Taĵo, en ĝia pitoreska junulgastejo, de kie oni povis vidi la grandan ponton kaj tutan Lisbonon. Nokte ne videblis miloj da steloj distancaj mil lum-jarojn, sed miloj da lumoj distancaj mil hom-metrojn.

La kvardeko da IIK-anoj, konsistis el 11 knabinoj kaj 22 knaboj, inter 5 kaj 16 jaroj, kaj 9 plenkreskuloj. Tiuj venis el 11 landoj el 3 kontinentoj. Bedaŭrinde, tro multaj venis el franclingvaj landoj, kaj tro multaj estis preskaŭ komencantoj, kio malfaciligis komunan agadon kaj komunikadon en Esperanto.

Dum la antaŭtagmezoj okazis paroligaj aktivaĵoj kiel kursoj. Kun la pli junaj infanoj Nicky uzis la kurson Mazi en Gondolando, faris ludojn por lerni vortojn kaj diversajn manlaborojn. Kun la malpli junaj infanoj Annie faris paroligajn ludojn kaj teatraĵon kun rekvizitoj. Kun la adoleskantoj Mónica kreis i.a. bildrakontojn.

Dum la posttagmezoj okazis ekskursoj. Lunde amfibia buso veturigis nin tra la urbo kaj poste sur la rivero Taĵo, poste ni piediris laŭ la rivero ĝis tropika botanika ĝardeno. Lunde ni vizitis spurojn de dinosaŭroj ĉe kabo Espichel kaj la plaĝon de la urbo Sesimbra, sed la akvo estis tro malvarma por povi longe baniĝi aŭ naĝi. Marde okazis ekstera serĉ-kur-memor-ludo kaj piedpilka ludo.

Merkrede ni ekskursis tuttage, kune kun kvardeko da UKanoj: Unue du malnovaj velboatoj veturigis nin sur la maron por serĉi kaj observi delfenojn, poste ni baniĝis sur la plej bela plaĝo Tróia. Trie ni vizitis rezervejon por observi akvobirdojn, sed pro la varmego vidis preskaŭ neniun birdon. Ĵaŭde ni observis la vivon sub la akvo, en la granda oceana akvario de Lisbono, tie antaŭ niaj admiraj vizaĝoj preternaĝis grandaj ŝarkoj kaj rajoj ĝis malgrandaj buntaj fiŝetoj de koralrifoj. Vendrede ni supreniris la turon Cristo Rei por observi la urbon Lisbono preskaŭ el la ĉielo.

Dum la vesperoj ni amuziĝis. Sabate okazis naskiĝtago de Samuel kaj ni devis “rompi la pinjaton”. En aliaj tagoj okazis tabloludoj en grupoj kaj ĵetludo por detrui kaj rekonstrui piramidon plej rapide. Gregory laŭtlegis infanlibretojn. Merkrede Ankie kaj Nanne de Kajto plezurigis nin per siaj kantoj. Ĵaŭde okazis diskoteko, vendrede internacia vespero kun preparo de la Solena Fermo.

La sekva IIK 2019 okazos en la bela feriejo Lepola en ĉelaga arbaro proksime de Lahtio. Se vi ŝatus partopreni kiel infano, adoleskanto aŭ helpanto, skribu al infana.kongreseto@gmail.com aŭ vidu iam poste en la retejo http://bertosch.free.fr/iik2019/

Bert Schumann

Fotoj de IIK-gvidanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/10/iik

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi