Ekvinokso koncertos en BET-55

Ekvinokso koncertas en RET-17

Kiel kutime en la Litoviaj BEToj, ankaŭ en la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys, la partoprenantoj povos ĝui ĉiutagan artan programon de Litoviaj kaj alilandaj artistoj, inter kiuj estos la Ruslanda muzika grupo Ekvinokso.

La unuan fojon la kantogrupo (ankoraŭ ne Ekvinokso) koncertis en januaro 1991 kadre de la landa esperantista kongreso en Moskvo. Tiam la grupon partoprenis Andreo Obrezkov, Valerij Vorobjov (Ivanovo) kaj Jolla Gogoleva (Niĵnij Novgorod). Sian nomon Ekvinokso la grupo ricevis en 1994 dum la arta festivalo EoLA (Esperanto Lingvo Arta) laŭ la titolo de unu el la unuaj kantoj de la grupo. La nomon proponis Grigorij Arosev, bona amiko de la grupanoj.

De tiam ĝis 2000 la grupon en diversaj periodoj konsistigis, krom A. Obrezkov kaj V. Vorobjov, ankaŭ Aleksandro Kurnosov kaj Maria Koĉetkova, tiam ambaŭ el Ivanovo. Krom enlandajn Esperanto-aranĝojn Ekvinokso partoprenis du IJKojn (1995, 2004) kaj la festivalon KEF-98 en Svedio.

Antaŭ 20 jaroj: Ekvinokso en KEF-98

Ekvinoksanoj iamaj (M. Koĉetkova), aktualaj (A. Obrezkov kaj V. Vorobjov) kaj estontaj (E. Sokolova kaj A. Osokin) en 2001-03 partoprenis la registradon de la KD-kompleto Oraj kantoj. Post la 2001a jaro la grupanoj disveturis en diversajn partojn de Ruslando kaj koncertis individue kaj po du-triope en diversaj Esperanto-aranĝoj.

En 2014 dum Tiĥvinaj Esperanto-Metiejoj aperis la kantotriopo Stranga triO (A. Obrezkov, E. Sokolova, A. Osokin). Ĝi preparis la grundon por la nuna konsisto de Ekvinokso. La kernaj ekvinoksanoj A. Obrezkov kaj V. Vorobjov denove renkontiĝis en 2017 kaj, unuiĝinte kun Evelina Sokolova (Krasnojarsko) kaj Aleksandro Osokin (Sankt-Peterburgo) preparis la koncertan programon kaj prezentis ĝin dum REToj (Rusiaj Esperanto-Tagoj) en 2017 kaj 2018.

La repertuaron de la grupo konsistigas originalaj kantoj, komponataj de A. Obrezkov kaj V. Vorobjov al la tekstoj de O. Obuĥov, A. Obrezkov, V. Vorobjov kaj kelkaj aliaj. La grupo uzas akustikajn instrumentojn – gitarojn, lipharmonikon, fluton kaj ceterajn.

En Ekvinokso nun aktivas kvin personoj:

Andreo Obrezkov, altlerneja instruisto de la angla lingvo. Li memstare lernis ludi muzikajn instrumentojn (gitaro, fluto, lipharmoniko), tre riĉa homo, kiu havas tri filojn kaj jam unu nepinon. Loĝas en Ivanovo.

Valerij Vorobjov, profesia turisto-biciklisto, brila gitaristo; li estas eĉ pli riĉa, ĉar li havas du filinojn kaj kvin genepojn. La ĉefa muzik-aranĝisto de la grupo. Loĝas en Ivanovo.

Evelina Sokolova naskiĝis en Vilno. En la infanaĝo ŝi transloĝiĝis en la Siberian urbon Krasnojarsko. Ŝi finis muzikan kolegion pri teorio de muziko. Pli ol 20 jarojn ŝi laboras kiel korusa artisto en Krasnojarska Opera Teatro. En Esperantujo ŝi koncertis sole kaj en kelkaj ensembloj.

Aleksandro Osokin dum ses jaroj kantis en koruso de teologia seminario en Zaokskij. Li lernis korusan dirigentadon, daŭre interesiĝas pri muziko kaj ĉiam pretas kunkanti. Laboras en ŝtata muzika teatro en Sankt-Peterburgo.

Oleg Obuĥov estas la aŭtoro de la plej unuaj tekstoj, plenumataj de la grupo. En la 1980aj jaroj li studis en la universitato en Ivanovo, kie li konatiĝis kun Andreo Obrezkov. Tiam komenciĝis ilia arta kunlaboro. Nuntempe li loĝas en la urbo Apatity, Murmanska regiono.

Kelkaj videoj kun Ekvinokso estas spekteblaj kaj aŭskulteblaj en Jutubo.

Pliaj informoj pri BET-55 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en la speciala rubriko de nia retejo.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi