BET-55 sub aŭspicio de UEA

La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14-an de julio 2019 en la urbo Panevėžys, Litovio.
Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. La aŭspicio de UEA estas kvazau signo de kvalito de la aŭspiciata aranĝo. Per sia aŭspicio UEA agnoskas, ke ĝi estas prestiĝa kaj altnivela. Kutime estas aŭspiciataj nur la internaciaj esperantistaj aranĝoj kun longa tradicio.

La tradicio de BET naskiĝis kiel Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro en 1959 kaj ĝi daŭras ekde tiam ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio, escepte de du paŭzoj. Komence la partoprenantoj venis el la baltaj respublikoj de USSR, sed baldaŭ BET komencis altiri esperantistojn el la tuta Sovetunio. Post la resendependiĝo de la baltaj ŝtatoj BET evoluis al vere internacia tuteŭropa renkontiĝo kun riĉa programo. La organizantoj atendas, ke al BET-55 aliĝos pli ol 300 esperantistoj el trideko da landoj.

Menciindas, ke UEA aŭspiciis la tri pli fruajn BETojn, kiuj okazis en Litovio, nome: BET-46 en Visaginas (2010), BET-49 en Utena (2013) kaj BET-52 en Birštonas (2016).
Litova Esperanto-Asocio invitis al BET-55 la tutan Estraron kaj la Ĝeneralan Direktoron de UEA.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Aktualaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al BET-55 sub aŭspicio de UEA1

  1. ALeks K. diras:

    Notindas, ke UEA decidis aŭspicii BET, malgraŭ tio, ke, la 25-an/09/018, Litova Esperanto-Asocio nuligis sian peton al UEA por aŭspicio de BET-55. La estraro de UEA konsideras, ke ĉiuj BET-j estas aŭspiciindaj de UEA, ne nur tiuj okazantaj en Litovio, senkonsidere de la burokrataj reguloj.

Respondi