Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon

VikipedioLa 18an de septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon. La koncerna artikolo estas “Livaie”, pri komunumo en Francio, kaj verkis ĝin kontribuanto Dominik. Legu ĝin ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Livaie.

La Esperanto-lingvan version de Vikipedio fondis Chuck Smith la 6an de novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li publikigis la unuan version la 2an de januaro 2002, kun pli ol 300 paĝoj.

La artikoloj estas libere redakteblaj kaj lastatempe pli ol 300 uzantoj redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La volontuloj de Vikipedio daŭre aldonas novajn artikolojn kaj samtempe pligrandigas kaj plikvalitigas jam ekzistantajn. En la enciklopedio estas krom teksto ankaŭ fotoj, videoj, sonaĵoj kaj eĉ 3D-objektoj. La tuta projekto estas ebla nur danke al tuja kunlabora reviziado per interreto – kaj multaj volontuloj.

La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ nombro de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara (5 mil malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de artikoloj ne estas ĉio – gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante kvaliton de la 1000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio estas en tre bela 16a loko. En la tutmonda Vikimedia movado ĝi estas pozitive taksata, ĉar ĝi fondiĝis tre frue, kunigas signifan komunumon kaj eĉ estas oficiale reprezentata de la organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo).

Vikipedio ebligas aliron al artikoloj pri plej diversaj temoj kutimaj en enciklopedio, el ĉiuj fakoj, sed por la Esperanto-komunumo ĝi havas kroman valoron, nome registri artikolojn pri Esperanto-aktivaĵoj kaj iniciatoj, kun fotoj kaj ilustraĵoj pri multaj faktoj kaj homoj, kiuj konsistigis la evoluon de nia lingvo laŭlonge de pli ol 130 jaroj. La artikoloj de Enciklopedio de Esperanto (1934) estis enretigitaj kaj (ankaŭ) vi povas daŭre grandigi kaj plibonigi ilin. Specife utila ĝi estas por fakaj asocioj, kiuj per ĝi povas facile disvastigi informojn de sia fako.

Dum multaj jaroj de sia ekzisto Vikipedia medio multe ŝanĝiĝis. Komence redaktado okazis per speciala kodo, ne tre malfacila, sed neintuicia por neteĥnikemuloj. Nuntempe vi povas redakti kaj formatigi tekston simile kiel en retpoŝto. Aldone, progresaj teĥnikaj iloj nun faras plurajn monotonajn laborojn, do vi povas fokusiĝi pri la vera kerno – bonkvalita teksto. Eĉ, ĉiam pli da homoj faras simplajn redaktojn (ekz. korektado de mistajpoj) per poŝtelefona aplikaĵo. Por helpi al Vikipedio, komencu per https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Bonvenon_al_Vikipedio.

Ĉar Vikipedio estas utila al la Esperanta komunumo, pluraj organizoj jam helpis kaj plu helpas ĝin. Inter ili estas UEA, TEJO, E@I kaj novfondita Esperanto kaj Libera Scio, specife fokusiĝanta pri Vikimedia agado. Sen tiuj organizoj Vikipedio ne estus tiom bunta, kiom ĝi estas nun.

Statistikaĵojn pri ĉiuj pli ol 200 versioj de Vikipedio oni trovas ĉe https://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#Detailed_list, dum specifaj pri la Esperanto-versio troviĝas ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Statistikoj.

UEA kaj ELiSo varme gratulas – kaj kore dankas – tiom da aktivuloj, kiuj praktike anonime, sed plenanime kaj volontule laboras por libera scio en Esperanto.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №757.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi