Unesko-Kuriero, 2018, №3

Unesko-KurieroAperis la tria numero por ĉi jaro de la Esperanta versio de Unesko-Kuriero, eldonata papere kaj bitversie de la Esperanto-Centro “Ora Ponto” en Ĉinio sub la aŭspicio de UEA. La revuo renovigis la eldonadon de la revuo post kelkjara paŭzo financmanka en 2016, danke al “grandanima apogo de la Ĉina Popola Respubliko” en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj. Krom tiuj ses, aldoniĝis, “permesate de Unesko”, Esperanto, la portugala kaj la sarda.

La Esperantan projekton animas la ĉefredaktoro de la Esperanta versio kaj, de antaŭnelonge, estrarano de UEA Trezoro Huang Yinbao, kaj subtenas ĝin diverslanda teamo de tradukantoj el diversaj lingvoj (ĉefe el la franca kaj angla). La Unesko-stabejo afable subtenas organize ĉiujn laborojn, helpas pri redaktado kaj zorge observas ĉiujn farendojn.

La ĉefa temo de la nova numero estas “Artefarita intelekto” (AI), kun raportoj pri diversaj lertaĵoj (bionika mano, ennovigoj kulinariaj, mortigaj militaj robotoj) kaj brilaj atingaĵoj ebligitaj de flugrobotoj por, ekzemple, mapi la kaŝitajn konstruaĵojn de Tiwanaku en Bolivio, kaj kun demandoj pri diversaj aspektoj de AI (etikaj, teĥnikaj, historiaj ktp), defioj, rilataj problemoj kaj eblaj evoluigebloj kaj konsekvencoj en la nuna periodo de la homara evoluo, konsiderata de iuj la “kvara revolucio”. Kiel plu kunvivu homoj kaj robotoj, estas pridiskutate, sen ke oni povas havi facilajn tujajn respondojn.

Inter aliaj temoj estas la 70-jariĝo de revuo mem kaj ĝia influo tra la tuta historio, unu el epizodoj de kiu estas la helpo, kiun ĉerpis Nelson Mandela dum sia 28-jara enprizoneco en Sudafriko.

La kontribuantoj de la pli-ol-70-paĝa kajero estas multaj, saĝaj kaj ideoriĉaj, iuj renomaj, do ni intence ne mencias iliajn nomojn, kiujn vi certe povos trovi mem inter la nomoj de ĉiuj tradukintoj, volontule kaj heroece kontribuantaj. La revuo havas multajn belajn bildojn kaj impresas kiel alloga kaj inda legindaĵo.

La bitversio estas senpage elŝutebla ĉe Unesko-retejo ĉe http://unesdoc.unesco.org/images/0026/002652/265211EPO.pdf, kaj la papera versio estas abonebla ĉe la Libroservo de UEA aŭ ĉe la redakcio de Unesko-Kuriero: trezoro@qq.com.

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Unesko-Kuriero, 2018, №3

  1. AlKo diras:

    Korektita, dankon!

  2. Antanas Gr. diras:

    La prezentita ligilo por elŝuti ne funkcias.
    La ĝusta estas http://unesdoc.unesco.org/images/0026/002652/265211EPO.pdf

Respondi