Novelaro de Valerij Brjusov – plia senpaga libro de Sezonoj

Valerij BrjusovAntaŭ 19 jaroj la Ruslanda eldonejo Sezonoj (tiam en Jekaterinburgo, nun en Kaliningrado) eldonis 500 ekzemplerojn de Kvar noveloj de la rusa literaturisto Valerij Brjusov. Ĉar ĉi tiu kolekto, tradukita de Grigorij Arosev, Ilsia Novikova kaj Aleksander Korĵenkov, delonge elĉerpiĝis, Sezonoj reeldonis ĝin en la serio “Virtuala biblioteko de Sezonoj” kiel senpagan bitlibron laŭ la normoj epub kaj pdf.

Kvar noveloj estas la 18a libro en la bitlibra kolekto de Sezonoj (16 libroj estas senpage elŝuteblaj, du libroj estas aĉeteblaj). Krom libroj en la kiosko estas ankaŭ kelkaj senpage elŝuteblaj numeroj de La Ondo de Esperanto.

Elŝutu la novelaron de Valerij Brjusov kaj la aliajn librojn de Sezonoj ĉe http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi