Prezentado de NDK en Poznano

La enciklopedia okopo (de maldekstre): Povilas Jegorovas, Barbara Pietrzak, Roman Dobrzyński, Anjo Amika, István Ertl, Ilona Koutny, Jean-Marc Leclercq (JoMo), Katalin Kováts (Foto: Ulrich Matthias)

La 22an de septembro en Poznano kadre de la 34aj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian enciklopediecan verkon Nia diligenta kolegaro (NDK). La du Ruslandaj kunaŭtoroj rakontis pri sia verko, enhavanta biografiojn, bibliografiojn kaj portretojn de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof ĝis la nuntempaj agantoj en la sferoj de la movado, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, turismo k. a.

Meze de la prezentado sur la podion estis invititaj ok ĉeestantaj personoj, pri kiuj estas apartaj artikoloj en la enciklopedio. La eminentuloj ricevis multajn aplaŭdojn de la publiko, pleniginta la Arkonesan ĉefsalonon “Spegulejo”. Halina kaj Aleksander respondis demandojn, poste pluraj ĉeestantoj uzis la eblon favor-preze aĉeti la verkon kaj ricevis aŭtografojn ne nur de la kunaŭtoroj sed ankaŭ de la ok enciklopedianoj.

Poste en “Spegulejo” okazis la kvizo Kiu estas sur la ekrano?, en kiu oni devis identigi surekranajn portretojn de pli ol kvardek famaj esperantistoj (ĉiuj el NDK). Senescepte ĉiuj vizaĝoj, eĉ kelkaj ege malfacile rekoneblaj, estis rapide kaj ĝuste nomitaj. La kvizon, gviditan de la kunaŭtoroj kaj Russ Williams, gajnis István Ertl, kiu ricevis ekzempleron de NDK kiel la ĉefpremion.

István Ertl ricevas de Halina Gorecka premion pro la venko en la kvizo (Foto: Mirosława Kubicka)

Ĝi estis la kvara prezentado de NDK, kiu jam estis prezentita en Vilno (aprilo), Liptovský Mikuláš kaj Budapeŝt (ambaŭ en julio). La kvina kaj la lasta prezentado okazos la 15an de decembro kadre de la Zamenhoffesto en Berlino.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Legu pli detale pri NDK: http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga120.htm

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/09/nek-14

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Prezentado de NDK en Poznano1

  1. Renato Corsetti diras:

    Dankon al la eldonintoj de ĉi tiu verko, Malgraŭ la kritikoj ricevitaj ĝi daŭre marŝas tra la Esperanto-publiko.

    Amike

    RenatoCorsetti

Respondi