KAEST 2018: Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko

KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) naskiĝis antaŭ 40 jaroj. La ĉeftemo de KAEST 2018 estas “Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko”. Temas pri unika evento por la Esperanto-movado: ĝi venigas sciencemajn kaj teknikemajn esperantistojn por diskuti pri fakaj temoj kaj/aŭ prezenti siajn laborojn, studojn kaj esplorojn. La konferenco okazos la 18-21an de oktobro denove en la urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de Bratislavo kaj 90 km de Vieno.

La programo konsistas el kelkaj partoj:

• Prelegoj (en du paralelaj blokoj – ĉeftemaj kaj alitemaj);
• Trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj k. s.);
• Fakaj diskutoj (pri certa temo);
• Vespera (neformala) programo (vingustumado, filmoprezentado, diskutoj k. s.);
• Ekskurso.

Ni invitas prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2018. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu! Kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn. La konferenco okazas sub la aŭspicio de UEA, TEJO kaj ISAE.

Pliaj informoj:http://kaest2018.ikso.net/

Peter Baláž
KAEST-organizanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa (aŭgusta-septembra) numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/09/kaest-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi