Mi restos aktiva en la movado: Mark Fettes respondas

FettesMark Fettes estas unu el la plej oftaj intervjuatoj en La Ondo. Sed la nuna intervjuo estas nekutima, ĉar li konsentis respondi al senprecedence multaj 22 demandoj. La prezidanton de UEA pridemandis nia ĵus ekoficinta vicredaktoro Paweł Fischer-Kotowski, inter kies redakciaj respondecoj estas intervjuado.

Ĵus komenciĝis la lasta jaro de via prezidanteco en UEA. Laŭ la statuto post la dua oficperiodo vi devos retiriĝi el la posteno. Kion vi planas finfari aŭ ankoraŭ iniciati en ĉi tiu periodo? Kio estas via prioritato?

Estas pluraj interligitaj prioritatoj, kiuj celas plifortigi la Asocion kaj lasi al mia posteulo pli bone funkciantajn administrajn kaj komunikajn sistemojn. Temas pri membrovarbado kaj membrozorgado, donacvarbado en vasta senco, plibonigo de informfluo inter aktivuloj kaj kun la esperantistaro ĝenerale, kaj la evoluigo de nia nova retejo inkluzive de la membrospaco. La plibonigo de nia financa situacio estas kompreneble ligita al ĉio ĉi. Mi fakte ŝatus dediĉi pli da mia tempo al la agado en la mondo ekster Esperantujo, sed UEA nepre bezonas sekuran organizan bazon por povi tion fari efike kaj longdaŭre.

Sub via prezidanteco en UEA okazis multaj ŝanĝoj, iuj eĉ revoluciaj. Kiel vi koncize resumus tiun periodon, se vi devus rakonti pri la evoluoj al esperantisto ĵus vekiĝinta post kvinjara komato?

Mi plejparte akuŝis ŝanĝojn kiuj estis delonge “en la aero”, unuavice pro la influo de interreto, ne nur al la Esperanto-komunumo sed al la monda socio. La ŝanĝoj en nia Statuto, aprobitaj en 2016, grandparte rilatis al tio; la enkonduko de reta voĉdonado por la Komitato kaj nun, plej laste, de reta membreco estis ideoj plurfoje proponitaj antaŭ mia tempo kiel Prezidanto. Verdire mi volis ŝanĝi multe pli, sed ne estas facile konvinki homojn pri la bezono de ŝanĝo, precipe en movado lingva kaj kultura, kiu estas konservativa preskaŭ laŭdifine.

En 2013, kiam la Komitato de UEA unuanime elektis vin kiel prezidanton, ĝi akceptis la ampleksan Strategian Laborplanon por la sekvaj kvar jaroj. Ĉi tiu dokumento, pretigita laŭ via iniciato kaj sub via gvido, estis kvazaŭ via balotprogramo kaj ĝi donis esperon pri nova direktigo de la asocio. Se oni hodiaŭ foliumas ĝin, oni konstatas ke ĝi grandparte restis nur surpapere. Pri la plejparto de la gvidlinioj ne plu memoras ne nur simplaj membroj, sed ŝajne ankaŭ la estraranoj. Kio okazis, ke viaj du estraroj praktike rezignis pri la planoj

La Strategia Laborplano el 2013 estas tiel ampleksa, ĉar ĝi provas difini agaddirektojn ne nur por la Estraro sed por ĉiuj aktivuloj de la Asocio. Ekzemple, unu el la ideoj en ĝi konsistas en la starigo de landaj laborgrupoj el aktivuloj por TEJO, UEA kaj ILEI. La Estraro povas instigi homojn al tia kunlaboro, sed evidente ne povas reĝisori la agadon en dekoj kaj dekoj da landoj. Eblus fari pli, se oni disponus pri pagataj laborfortoj por tia kunordiga laboro, sed fakte la Centra Oficejo povas disponigi tre malmulte da rimedoj por helpi la Estraron, ĉar la rutinaj administraj taskoj pri membroj, mono, libroj kaj kongresoj jam pli ol plentempe okupas la oficistojn. Tio estas aspekto de UEA, kiun mi esperis ŝanĝi, sed pro diversaj evoluoj – interalie la malboniĝanta financa situacio – la laborfortoj de la Oficejo fakte ŝrumpis en la lastaj jaroj.

Ne imagu, tamen, ke la Strategia Laborplano ne donis utilan direkton al la Estraro. Kelkaj el ĝiaj emfazoj, ekzemple pri kapabligo (kiel ĉe la AMO-seminarioj) aŭ pri adaptado de UEA al la reta epoko, efektive estis konstantaj gvidlinioj por ni.

Fettes

En 2013 Mark Fettes estis proklamita la Esperantisto de la Jaro, interalie, “… pro la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA; kaj pro alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA”. (Foto: Francisco L. Veuthey)

Malgraŭ la skrupula planado viaj estraroj ekde la komenco laboris ĉefe pri aferoj, pri kiuj la Strategia Laborplano silentis. La ŝanĝo de la statuto kaj la sendependigo de TEJO estis grandaj paŝoj, pri kiuj vi ne parolis pli frue. Kial

Nu, mi malkonsentas, ke ni laboris “ĉefe” pri aferoj ekster la Strategia Laborplano. Mi dirus, ke 90% de la laboro de la Estraro rilatas al la 12 strategiaj prioritatoj listigitaj tie. Evidente oni tamen devas respondi al evoluoj, kiujn la planoj ne antaŭvidis. Fakte jam en Rejkjaviko mi havis la unuajn konversaciojn kun TEJO-gvidantoj pri la bezono de jura memstareco, kaj tio estis plurfoje priparolita en la Komitato antaŭ ol ni portis la aferon al la Ĝenerala Voĉdono.

Mi cetere kredas ke tio, kune kun la ceteraj ŝanĝoj en la Statuto, estis plene konformaj al la emfazo en la Laborplano pri organiza renovigo. Statutŝanĝoj estas rimedo, ne celo en si mem.

Inter la gvidlinioj de la Strategia Laborplano estis, ekzemple, ĉiujara altigo de la membronombro je 10%. Sur tiu kampo ni notas fiaskon, kiu kaŭzas malbonajn sekvojn ankaŭ en aliaj branĉoj. Kio okazis? Kial UEA ne sukcesas almenaŭ teni la membronombron ekvilibra, sed eĉ perdas siajn membrojn?

Analizo de nia membraro dum la lastaj dudek jaroj montras ke tiu ŝrumpado estas longperspektiva tendenco, do ne fenomeno nur de la lastaj jaroj. La kialoj sendube estas kaj sociaj kaj organizaj. Socie, homoj klare tendencas membriĝi malpli nuntempe en asocioj de nia speco. Organize, la membrovarbado de UEA neniam estis tre profesia, ĉar ĝi tro pasive dependas de la realiĝado de jamaj membroj kaj la malkovrado de UEA flanke de novaj esperantistoj. Ni nun komencas iom plibonigi tiun situacion kunlabore kun la nuna Ĝenerala Direktoro, sed se mi rigardas al la nuntempaj strategioj de asocioj kun amasa subteno, mi pensas ke UEA devas ankoraŭ multe evolui tiurilate.

Ĉu la estraro faris analizon pri la (mal)sukcesoj de la Strategia Laborplano? Ĉu vi proponos al la Komitato novan Planon por la venontaj jaroj, aŭ almenaŭ iniciatos laboron pri tia dokumento?

Ni ne faris analizon, precize, sed jes okazis pluraj diskutoj pri nia strategio kaj pri tio, kiel devus aspekti nova strategia plano. Mi fakte esperis diskutigi la Komitaton pri tio en Lisbono, sed la decidoj pri la nova kotizsistemo okupis la disponeblan tempon. Ni faros proponon al la Komitato, laŭ kiu la Strategia Plano estos tre simpla, dupaĝa dokumento, kiu servu kiel bazo de laborplanoj por diversaj branĉoj de UEA (kiel la Estraro) kaj diversaj agadkampoj (kiel eksteraj rilatoj, aŭ financa evoluigo). Ŝajnas al mi ke la longeco kaj detaleco de la plano el 2013, kvankam iusence utilaj, limigis ĝian influon, ĉar malmultaj homoj pretas legi kaj digesti tiel ampleksan analizon, aŭ uzi ĝin por gvidi la propran agadon.

Kio estis bazo por la decidoj rilate la enhavon de la Laborplano? Ĉu vi diskutas en la estrara aŭ pli granda rondo, ĉu vi kontaktas eksterajn spertulojn aŭ enketas inter la membroj pri iliaj ideoj kaj bezonoj?

Kiel dirite, pri la malgranda strategia kerno okupiĝas la Estraro. Mi partoprenis en diversaj tiaj strategiaj konsultoj por aliaj organizoj, kaj ĉiam la fina decido restas ĉe la gvidanta kerno, pro la bezono de kohereco. Sed la vere decida fazo estas la sekva: uzi la strategian kernon por enplekti laŭeble multajn homojn en la planado de la agado sur plej diversaj kampoj. Ni ne disponis pri la rimedoj por efike fari tion en 2013, sed la nunaj evoluigaj paŝoj pri nia retejo kaj membrospaco espereble malfermos novajn eblojn por la venonta Estraro.

La plej granda projekto de via sesjara prezidado, almenaŭ laŭ la financa vidpunkto, estas la renovigo de la retejo, por kiu en Rejkjaviko la Komitato rezervis 100 mil eŭrojn el la kapitalo. Antaŭ nelonge ni aŭdis, ke la nova retejo estas preskaŭ preta. Kiam ĝi anstataŭos la ĝisnunan? Kiujn novaĵojn portos la nova sistemo?

Ni enkondukos la novigojn paŝon post paŝo. Ili parte estos nevideblaj por la ordinaraj membroj, ĉar temas interalie pri la modernigo de la datumbazoj kaj administraj sistemoj kiuj kuŝas malantaŭ la reteja surfaco. La nova membrospaco, ellaborita por funkcii optimume per poŝtelefonoj, funkcios kunlige kun nova membrodatumbazo kiu estos multe pli sekura kaj moderne programita ol la malnova. Iom post iom ni aldonos novajn funkciojn al la membrospaco, ekzemple pri aliro al sia UEA-konto, reta voĉdonado pri Komitatanoj B, aĉetado de libroj kaj aliaj varoj el la Libroservo, ktp. Ni tamen paŝas singarde por certigi ke ĉio funkcias sekure kaj konforme al la novaj eŭropaj reguloj pri datumprotektado.

Pri iuj punktoj la estraroj sub via prezido alprenis decidojn kaj poste tute ŝanĝis ilin. Tio donas impreson pri senpripensaj elpaŝoj sub momenta impulso, aŭ eble en la estraro tiom bolas, ke la decidoj estas farataj per malgranda plimulto kaj post kelkaj monatoj pli fortan subtenon gajnas alia ideo. Tiel estis, ekzemple, pri la Afrika Oficejo kiun oni ŝanĝis en du apartajn oficejojn, sed unu jaron poste malfondis ilin ambaŭ. Simile pri la propono enkonduki senpagan membrokategorion Amikoj de Esperanto, kaj la posta propono modifi la membrosistemon tiel ke ĉiuj membroj estos kvazaŭ Amikoj (sen la revuo, sen la Jarlibro) kaj tamen ili pagos baze 44 eŭrojn jare. Por daŭrigi, tio validas ankaŭ pri la personaro: sub via prezidanteco estis jam tri ĝeneralaj direktoroj kaj kvin-ses redaktoroj de la revuo Esperanto. Malkaŝu iom, kio okazas malantaŭ la kulisoj?

Via aserto pri la Amikoj de Esperanto estas funde erariga, same kiel la aludo al kotizo de 44 eŭroj por ĉiuj membroj. Mi estas surprizita ke inteligenta kaj bone informita homo povas tiel torde misprezenti facile kontroleblajn faktojn. Efektive la tuta demando komenciĝas per stranga interpreto de la historio, kvazaŭ la Estraro agus aŭtonome, sen rigardo al la rezultoj de la laboro aŭ la opinioj de la Komitato aŭ aliaj kunlaborantoj. Ni ĉiam faris decidojn surbaze de la plej bonaj disponeblaj informoj en la koncerna momento, ekzemple pri dungoj, kaj ni ofte faris proponojn, ekzemple pri la Amikoj de Esperanto, por povi ricevi reagojn kaj alternativajn ideojn. Neniu decido estas farita sen konsultado kaj diskutado pri la plej bona elekto. Jes, ni plurfoje devis konkludi, ke la vojo kiu unue ŝajnis plej promesplena tamen ne kondukis al la celo, do necesas provi ion alian. Tio estas tamen pli bona konduto, ol resti obstine ĉe jam farita decido.

Via unua estraro kun granda entuziasmo dungis novan Ĝeneralan Direktoron, kaj vi mem esprimis vin ĉiam kun granda kontento pri ŝi, sed en la dua oficperiodo la Estraro subite maldungis ŝin kaj anstataŭigis per la ĝistiama Ĝenerala Sekretario. Kio kaŭzis tiun subitan turniĝon? La posteulo estis rapide enpostenigita, sen konkurso, kaj li ne ekloĝis en Roterdamo. Ĉu tiu solvo estas provizora aŭ vi ŝatus ke la oficejo laboru ĝuste laŭ tiu sistemo?

PoórVeronika Poór restis du jarojn en sia posteno. Dum tiuj du jaroj mi intense kunlaboris kun ŝi por provi solvi la diversajn problemojn, kiujn ŝi devis alfronti. Estis vere tre malfacila periodo interalie pro la malsaniĝo de la eliranta Ĝenerala Direktoro, kio malhelpis la transdonon de spertoj kaj konoj, kaj la postan malsaniĝon de alia kerna oficisto; krome neatendite akriĝis la rilatoj kun TEJO, kio postulis amason da tempo kaj energio por solvi. La decido serĉi alian postenulon ne estis facila, sed ŝi kaj mi venis pli-mapli samtempe al la sama konkludo. Tiam ni devis trovi rapidan solvon, kaj estis nur unu homo kiu posedis la detalan konon de la Asocio kaj la administrajn kapablojn kiujn ni bezonis, kaj kiu estis preta pli-malpli tuj enlaboriĝi. Mi daŭre kredas ke tio estis la plej bona decido por la Asocio. Ke Martin plejparte laboras ekster Roterdamo, tio estas eble neideala situacio, sed tamen malpli grava en la praktiko ol oni ofte imagas; jam signifa parto de la laboro de la Asocio okazas en aliaj mondopartoj, kaj nia financa evoluo pli-malpli devigos nin sekvi tiun vojon ankaŭ estonte, ĉar ni simple ne povas pagi tiom da nederlandaj salajroj, kiel ni povis permesi al ni antaŭ dudek jaroj.

Antaŭ ol prezidantiĝi en UEA vi mem dum kelkaj jaroj estis oficisto. Fine de la 1980aj kaj komence de la 1990aj jaroj vi laboris en Roterdamo kiel redaktoro de Esperanto. La revuo kaj ĝia rolo ŝanĝiĝis dum tiu tempo. Kiel ĝi evoluu en la estonteco?

En tiu tempo ne ekzistis la reto, do la revuo ludis vere kernan rolon en la tutmonda informfluo per Esperanto. Nun evidente informoj disiras tre rapide per multaj kanaloj, do tiurilate la revuo fariĝis malpli grava, sed laŭ mi ĝi daŭre havas tre gravan kulturan kaj strategian signifon. Tiu signifo povus ankoraŭ kreski, se ni sukcesos disvolvi ĝian retejon por aktive engaĝi pli vastan publikon kun ĝiaj raportoj kaj diskutforumoj. Tio certe estos unu el la plej gravaj aspektoj de la reteja renovigo, apud la evoluigo de la membrospaco.

Nun UEA havas malpli da dungitoj ol antaŭ dudek jaroj. Kompense estas pli da volontuloj. Ĉu vi taksas tiun sistemon efika kaj daŭripova?

Ni ankoraŭ ne havas vere bonan, profesinivelan volontulan servon, sed tio ŝajnas al mi tre valora evoludirekto por UEA. Volontuloj de ĉiuj aĝoj abundas en Esperantujo, kaj, interese, TEJO sukcesis trovi junulojn kiuj fariĝis tre bonaj kaj konvinkitaj esperantistoj dum sia volontulado, eĉ se komence ili havis nur limigitan kapablon en la lingvo kaj malmultajn sciojn pri la movado. Volontuloj tamen bezonas subtenon, trejnadon kaj gvidadon por kontribui efike al la celoj de la Asocio, kaj tion ni ankoraŭ ne sukcesas ĉiam provizi adekvate. Kun TEJO ni laboras por plibonigi la situacion. Tio cetere estas demando tute sendependa de la nombro de oficistoj. Volontuloj ne faras la saman laboron kiel oficistoj, sed ĝuste taskojn, por kiuj la oficistoj ne havas tempon. Pagataj profesiaj laborfortoj estas nepraj por kernaj taskoj kiel administrado de membroj kaj mono, kaj tre valoraj sur aliaj agadkampoj, se ni povas trovi la rimedojn por pagi ilin. Niaj rimedoj tamen estos ĉiam pli limigitaj ol la bezonoj, kaj volontuloj estas parta solvo al tiu problemo.

Kial malsukcesis via ideo pri la Konsilio de UEA? Oni jam elektis la unuan konsiston, estis svaga propono mencii la novan organon en la statuto. Nun estas eĉ ne spuro post la Konsilio. Ĉu UEA ne bezonas similan organon?

Jes, mi tre sentas la mankon de tia apud-estrara organo, kiu kontribuus al la decidoj kaj agadplanoj de la estraranoj. La sperto pri la unua provo tamen ne estis tre kontentiga, ĉar la konsilianoj jam havis mem multajn movadajn taskojn, kaj eĉ se ili interesiĝis pri la estraraj laboroj, ili kutime ne sukcesis proponi konkretan helpon en la plenumo de taskoj, kun unu-du esceptoj. Mi tute konsentas, ke indas reprovi tiun ideon, eble en alia formo.

Se temas pri la statuto, ĉu la nuna estas definitiva por la venontaj jaroj? En Nitro la Komitato akceptis nur parton de la proponataj modifoj. Vi anoncis, ke oni plu laboros pri la statutaj ŝanĝoj, sed poste ekregis silento. Ĉu pro aliaj okupoj de la estraranoj aŭ tio estas konscia rezigno pri pluaj reformoj?

Nu, temas pri konscia rezigno pro aliaj okupoj. La vere esencaj ŝanĝoj en la Statuto estas faritaj, kaj intertempe montriĝis, ke ni devas investi multe pli da tempo kaj energio en aferoj kiel membrovarbado kaj plibonigo de la informfluo. Mi fakte volonte ŝanĝus kelkajn pliajn aspektojn de la strukturo kaj labormaniero de UEA, kaj mi esperas ke tio okazos sub iu venonta Estraro, sed la plej urĝaj praktikaj bezonoj estas nun aliaj.

Jarlibro de UEAKvankam la statuton oni ne plu tuŝis post Nitro, en la lasta UK la asocio tamen multe ŝanĝiĝis. Laŭ la estrara instigo la Komitato faris gravan reformon de la membrosistemo, eble la plej gravan en la historio de UEA, kaj aprobis buĝeton por 2019 kiu ne antaŭvidas eldonon de la Jarlibro. Bonvolu rakonti pri la ŝanĝoj.

Pri tio oni tamen povos legi en la septembra revuo kaj postaj numeroj, do mi ne pensas ke indas longe rakonti pri tio nun. La ŝanĝoj estas la fruktoj de plurjara diskutado en la Komitato kaj en la kongresoj; ili celas plijustigon de la kotiza sistemo kaj la enkondukon de baza membrokategorio kiu ne postulas la dissendon de paperaj eldonaĵoj. Per tio UEA faras paŝon al plia tutmondeco kaj adaptiĝo al la reta epoko. La informojn en la Jarlibro ni daŭre disponigos al la membroj, unue per la nova membrospaco, due per laŭpeta eldonado de papera Jarlibro kontraŭ krompago, kaj trie per la aperigo de Almanako ĉiun trian jaron, se realiĝos la koncernaj planoj.

Kiujn efikojn la nova membrosistemo havos al la membronombroj kaj asociaj financoj?

Ni laboras nun pri granda inform- kaj varb-kampanjo kiu celas maksimume pozitivan efikon.

Kio pri la dumvivaj membroj? Ĉu daŭre eblos pagi dumvivan kotizon?

Jes – eĉ ni plivastigis la difinon, ebligante dumvivan membrecon per 30-oblo de la nova baza kotizo. Tio estas malpli kosta ol la malnova DM-kotizo en ĉiuj landoj, kaj multe malpli en la landoj de Kategorioj 1 kaj 2, kie la nova DMB-kotizo estos nur 210 eŭroj. Tio estas unu aspekto de la plijustigo de la nova kotiz-sistemo, kiu eblas pro la forigo de poŝtaj kostoj.

Kaj kiel vi solvos la problemon de la nunaj dumvivaj membroj? Oni promesis al ili dumvivan ricevadon de la Jarlibro.

Ni proponos al ili alternativon. Se iuj nepre volos plu ricevi paperan Jarlibron, ni povos sendi al ili la laŭpetan eldonon.

Jarlibro estas movada tradicio pli longa ol UEA mem kaj ankaŭ pli longdaŭra ol la revuo Esperanto kaj UK-oj, aliaj pilieroj de la asocio. Ĉu vi persone ne bedaŭras tiun oferon al la altaro de la financa sanigo? Kaj ĉu vi kredas ke tiu decido efektive plibonigos la financojn?

Mi simple ne pensas ke Jarlibro en la 21-a jarcento devas nepre signifi paperan eldonaĵon. Mi ofte sopiris al praktika elektronika eldono de la Jarlibro kiu faciligus serĉadon, mesaĝadon kaj telefonadon. La nova membrospaco liveros tion al niaj membroj. Se Hodler vivus nun kaj devus rekomenci ĉion de nulo, mi havas neniun dubon, ke li elektus tiun vojon. Papera versio haveblos por tiuj, kiuj nepre volas. Ilia proporcio ŝrumpos rapide, mi pensas.

UEA post dek jaroj. Kio ĝi estu laŭ vi?

Al tio respondos la venonta dupaĝa Strategia Plano. La ĉefaj trajtoj de UEA estas senŝanĝaj. Unuflanke ĝi estas asocio kiu kunligas, reprezentas kaj subtenas Esperanto-parolantojn kaj organizojn, kaj disvastigas la konon kaj uzadon de Esperanto tutmonde. Ĝi do strebu fari tion kiel eble plej bone kaj kvalite, kaj kapabligu siajn membrojn por tiu laboro. Sed krome gravas, ke ĝi videbligu la valorojn kaj celojn de la Esperanto-movado por la monda publiko. Tie ĝi prezentu sin kiel asocio kiu strebas konstrui tutmondan komunumon de paco kaj solidareco, bazitan sur justa, inkluziva komunikado por daŭripova multlingva mondo. Ambaŭ manieroj rigardi nian laboron estas gravaj. Esperanto kiel celo en si mem tro facile aspektas kiel nur lingva hobio; Esperanto kiel rimedo por monda paco povas tro distanciĝi de la movada vivo. La dinamika rilato inter tiuj aspektoj donas al UEA ĝian unikan karakteron kaj valoron.

Kio post Lahtio? Kie vi vidas vian lokon en la movado post unu jaro? Ĉu daŭre en la Estraro (sed ne kiel prezidanto – almenaŭ dum unu oficperiodo)? Aŭ eble vi koncentriĝos al la aktivado en ESF, en kiu vi daŭre estas estrarano?

Mi restos aktiva en la movado, provante utili al la lingvo kaj ĝia komunumo.

Kiuj ecoj karakterizu bonan kandidaton por prezidanteco en UEA? Kiun vi vidus kiel vian posteulon?

Oni devas esti pacienca, diplomatia, kunlaborema kaj komunikema. Oni konsciu, ke UEA estas asocio de tre diversaj homoj el tre diversaj kulturaj fonoj, kun malsamaj motivoj, celoj, imagoj kaj bezonoj. Oni havu respekton por tradicioj sed ankaŭ orelon por kritikoj kaj novaj ideoj, eĉ radikalaj. Oni konceptu sin kiel gvidanto de teamo, por kiu gravas la spertoj kaj sentoj de ĉiuj teamanoj. Oni laboru por krei interkonsentojn, eĉ se tio daŭras jarojn.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu intervjuo aperis en la postkongresa (aŭgusta-septembra) numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/09/fettes-8

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

2 komentoj pri “Mi restos aktiva en la movado: Mark Fettes respondas”


  1. Lu Wunsch-Rolshoven

    Mark diris, ke UEA unuflanke “estas asocio kiu kunligas, reprezentas kaj subtenas Esperanto-parolantojn kaj organizojn, kaj disvastigas la konon kaj uzadon de Esperanto tutmonde. Ĝi do strebu fari tion kiel eble plej bone kaj kvalite, kaj kapabligu siajn membrojn por tiu laboro. Sed krome gravas, ke ĝi videbligu la valorojn kaj celojn de la Esperanto-movado por la monda publiko.”

    Tie lau mi trovighas la kerna problemo de UEA: Tro multaj celoj kaj direktoj.
    Mi ech vidas tri direktojn: La okupighon pri jamaj Eo-parolantoj, la desubisma celo disvastigi Esperanton kaj la desuprisma celo pri ghenerala rekono. Temas ankau pri manko de financaj kaj homfortaj rimedoj: La membrokotizoj apenau sufichas por kovri la kostojn de servoj kaj produktoj; kutime oni ne audacis altigi ilin, char la ora bovido, chirkau kiu chiuj dancadas, estas la membronombroj. Sed ne eblas havi chion en la vivo – au oni ofertas malmultkoste kaj atingas nur limigitan kvaliton au oni strebas al supera kvalito kaj petas la prezon por tio. (Estas tre bedaurinde, ke UEA chesis oferti iun formon de membreco kontrau deko da euroj.)

    Ne estas miraklo, ke Mark lau propra opinio pri iuj aferoj ne sukcesis. Tio havas simplan kauzon: La taskaro estas tro granda, la tasko de UEA-prezidanto en la nuna difino kaj strukturo estas superhoma. Eble indus instali tri vicprezidantojn, unu por la membraro, kies tasko estus ankau liveri la financojn por la aliaj du. Dua por la divastigo de Eo inter individuoj. Tria vicprezidanto por la Uneskumado ks. Sed estas dubinde, chu UEA sukcesos tiel klare kompreni siajn proprajn funkciojn (kaj tiel parte la kauzon de sia stagnado).

  2. Jovana

    Tiuj damnaj malsanoj de Osmo kaj lia kolego! Nenio pri la vera malsano, nome la manko de kompetenteco de f-ino Poór. La prezidanto de UEA ne povas agnoski ĝin, ĉar tiel li nur montrus ke li dungis direktoron laŭ aliaj kriterioj (kiuj?) ol kompetenteco.

Vi devas registriĝi por komenti.