BET-55: Programkontribuo de d-ro Márkus Gábor

Same kiel en BET-52, ni prezentos la plej gravajn kontribuantojn al la programo de la 55aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-55), kiuj okazos la 6-14an de julio 2019 en Panevėžys (Litovio). La unua prezentato estas d-ro Márkus Gábor (laŭ la Eŭropa nomsistemo: Gábor Márkus) el Hungario.

D-ro Márkus Gábor naskiĝis en 1948 en Hungario. Li finis la studprogramon de la Budapeŝta Ekonomika Universitato en 1972 en la kampo de planado kaj matematiko kaj poste instruis matematikon en la sama universitato (ankaŭ por multnombraj vjetnamaj studentoj). En 1982 li ricevis stipendion de la japana entrepreno Verda Stelo por studi en Nanzan-Universitato en Nagoya. Post sukcesa fino de la studprogramo li doktoriĝis pri la analizo de la japana ekonomia evoluo.

En la 1990aj jaroj li estis strategia manaĝero de la plej granda hungara industria organizaĵo, la Nacia Petrola Korporacio. Por konatiĝi kun la internacie uzataj plej modernaj entrepreno-direktaj metodoj, en 1993 li sukcese finis studprogramon en Bostono (Usono). Kiam Hungario kaj aliaj orient-eŭropaj landoj decidis aliĝi al la Eŭropa Unio, li gvidis la Hungarian parlamentan kontrol-revizian organizon. Post la emeritiĝo li laboras kiel prezidanto de la Eŭrazia Kultura Centro kaj instruas Esperanton en Azio, precipe en Tajlando kaj Koreio. D-ro Márkus verkis pli ol 150 fakajn studojn en diversaj lingvoj.

En du sinsekvaj trijaraj oficperiodoj ekde 2013 li reprezentas Hungarian Esperanto-Asocion en la komitato de UEA. En Esperanto li verkis la librojn Ruĝa suno kaj verda stelo (2011), kiu aperis ankaŭ hungare kaj japane, Trans la Flava Maro (2012), Esperanto-Kurso por koreoj (Du volumoj, 2014), Sudorientaj vojaĝoj (2014), Koreio, la kongreslando (2016). Kelkaj el liaj libroj aperis ankaŭ ĉine, hungare, japane kaj koree.

Venont-somere en Panevėžys d-ro Márkus prezentos prelegserion, en kiu li traktos jenajn temojn:

1. De animala ekzisto ĝis diiĝo
2. La plej gravaj historiaj eventoj kaj iliaj lingvaj sekvoj
3. La nuntempa enmigrado en Eŭropon kaj la Eŭropa dilemo
4. La spertoj de la indramang-metoda lingvoinstruado
5. La ŝancoj, ke esperanto fariĝu internacie akceptita komuna lingvo en la mondo

Libroj de d-ro Márkus: http://esperantofre.com/mondo/mglibroj.htm
Bazaj informoj pri BET-55: http://sezonoj.ru/2018/08/bet-60

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al BET-55: Programkontribuo de d-ro Márkus Gábor1

  1. Gajdos Pál diras:

    Kara Sinjoro!
    La prelegoj laŭ la titolo estos tre interesaj.Mia samideano estas tre klera, mi volonte aŭskultus aŭ legus liajn prelegojn.Mi deziras al li bonan sanon, sukcesan preleg-serion. Kun estimo: Gajdos Pál

Respondi