UEA serĉas organizon-sponsoron de Unesko-Kuriero

Unesko-Kuriero estas eldonata kvarfoje jare de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Ĝi antaŭenigas la idealojn de Unesko, publikigante informajn materialojn pri internacie gravaj temoj. La Esperanta eldono estis lanĉita en la 102a UK en Seulo kaj aperas sub la aŭspicio de UEA. La Esperanta Kuriero plifortigis la kunlaboron inter UEA kaj Unesko, kaj fariĝis valora rimedo por niaj rilatoj kun aliaj neregistaraj kaj registaraj organizoj.

UEA invitas kandidatiĝojn de sponsoraj organizoj, kiuj deziras ligi sian nomon kun la Kuriero, kontribui al ĝia disvastigo, kaj samtempe helpi plibonigi la financan situacion de UEA. Temus pri regula jara subvencio por plurjara periodo. La elektita sponsoro rajtus aperigi sian nomon en la kolofono de la Kuriero, ĉeesti la kunlaborajn kunsidojn kaj forumojn de la Kuriero organizatajn de Unesko kaj UEA, kaj eĉ mem okazigi seminariojn pri Unesko-Kuriero en rilato kun sia propra laborkampo; ĝi rajtus senpage ricevi paperajn ekzemplerojn de la Kuriero. Ĝi povus krome uzi la titolon “organiza partnero de Unesko-Kuriero en Esperanto” en siaj komunikiloj kun reklama celo. La sponsora organizo ne havus devon fizike prizorgi eldonon de la Kuriero, nek okupiĝi pri ĝia redaktado.

UEA akceptas nur organizajn kandidatojn, ne personajn. Por kandidatiĝi bonvolu sendi mesaĝon al la Ĝenerala Direktoro de UEA direktoro@co.uea.org kun la temlinio “Sponsorado de Unesko-Kuriero”. La kandidata mesaĝo enhavu informojn pri la kandidata organizo, proponon por plurjara financa subvenciado, kaj priskribon de la dezirata rilato kun UEA kaj la redakta teamo. La elektitaj kandidatoj estos kontaktitaj por plua traktado.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №752.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi