Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato

AndriukaitisLa Honora Patrona Komitato de UEA ekhavis du novajn membrojn: Vytenis Andriukaitis kaj Judit Polgár. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Andriukaitis kaj Polgár decidis la Komitato de UEA en sia kunsido en Lisbono.

Vytenis Andriukaitis

Vytenis Povilas Andriukaitis (n. 1951.08.09 en vilaĝo Kjusjur, Jakutio, Sovetunio) estas litova medicinisto, politikisto kaj parlamentano, kiu ekde 2014 oficas kiel Komisionano de Eŭropa Unio pri Sano kaj Nutraĵa Sekureco. Diplomito de Kaŭna Medicina Universitato (1975), li laboris kiel kardiologo-kirurgo en Ignalina, Kaŭno kaj Vilno, kaj krome studis en la Historia Fakultato de Universitato Vilno, ricevante magistran diplomon en 1984. Li estis aktiva en la (komence subtera) movado por la sendependiĝo de Litovio, pro kio li estis persekutata dum pluraj jaroj sub la sovetia registaro. Kungvidanto de la Litovia Social-Demokrata Partio, li fariĝis parlamentano en 1990 kaj kontribuis al la laboroj pri la nova konstitucio. Ekde 1993 li dediĉis sin plene al la politiko; de 2000 ĝis 2004 li rolis kiel vicprezidanto de la parlamento. En la jaroj 2012 ĝis 2014 li estis la ministro pri sano de Litovio, ĝis sia nomumo kiel litova membro de la Eŭropa Komisiono.

D-ro Andriukaitis komencis memstare lerni Esperanton en la jaro 1976, dum nokta deĵorado kiel kirurgo en malsanulejo en Ignalina. Laŭ sia propra klarigo, li elektis lerni la lingvon kiel protesto kontraŭ la rusiga premo de la tiama sovetia registaro. Dum pluraj jaroj li regule partoprenis kunvenojn de la Esperanto-klubo de Vilno, kiun gvidis lia medicinisto-kolego Adomas Vaitilavičius. La kresko de lia politika kariero iom post iom malhelpis lian pluan okupiĝon pri Esperanto, sed li restis daŭre interesita kaj subtenema pri la movado, i.a. kunlige kun la organizado de la 90a Universala Kongreso (Vilno, 2005). En la lastaj jaroj oftiĝis tiuj kontaktoj; plej notinde, li faris oficialajn paroladojn en Esperanto ĉe lingvopolitika konferenco en Nitro, 2016, kiu disvolviĝis paralele al la 101-a Universala Kongreso, kaj ĉe la komuna kongreso de Germana E-Asocio kaj Eŭropa Esperanto-Unio en Freiburg, 2017. Ambaŭ paroladoj, kiuj elokvente substrekas la porpacan kaj homrajtan kontribuojn de Esperanto, estas legeblaj en la oficiala retejo de la Komisiono.

Judit Polgár

Judit Polgár (n. 1976.07.23, Budapeŝto, Hungario) estas profesia ŝakludisto, senkompare la plej sukcesa virino sur tiu kampo en la historio. Atinginte la rangon de grandmajstro en la aĝo de 15 jaroj (1991), ŝi tenis la titolon de plej forta virina ŝakludisto en la mondo dum pli ol 25 jaroj, kaj sukcese konkursis en centoj da turniroj kontraŭ la plej bonaj viraj ŝakludistoj. En la jaro 2005 – post la nasko de sia filo – ŝi atingis la 8-an lokon en la monda ranglisto, kun Elo-poentaro de 2735. Fama pro siaj intensaj lud-stilo kaj konduto, ŝi sukcesis renversi multajn antaŭjuĝojn pri la ŝak-kapabloj de virinoj; pluraj famaj ŝakistoj konsideras ŝin inter la plej talentaj ludantoj de ĉiuj epokoj. Ŝiaj ludoj inkluzivas venkojn kontraŭ 11 aktualaj aŭ iamaj mondaj ĉampionoj. Retiriĝinte el konkursado en 2014, ŝi nun estas la ĉefa trejnisto de la hungara nacia (vira) teamo.

S-ino Polgár lernis Esperanton same frue kiel ŝi lernis ŝakon. Ambaŭ okazis pro la elekto de ŝiaj gepatroj, Laszló kaj Klara Polgár, kiuj decidis eduki siajn tri filinojn hejme kaj provi disvolvi ĉe ili specialan intelektan talenton. Ŝako kaj Esperanto estis du grandaj pasioj de la patro, kaj do nature fariĝis kernaj elementoj de la familia eduka sistemo, kiu emfazis ankaŭ disciplinon, kreemon, ambicion, kaj plurflankecon. En la 1980aj jaroj la familio komencis famiĝi, unuflanke inter esperantistoj, sed ankaŭ pli kaj pli en la hungara kaj internacia socioj, pro la rimarkindaj sukcesoj de ĉiuj tri fratinoj pri ŝakludado. La plej aĝa fratino, Zsuzsa (1969) atingis la rangon de la plej bona virina ŝakludisto en la mondo en 1984; du jarojn poste, la dua fratino, Zsofia (1974), gajnis la duan lokon en la monda ĉampioneco por ŝakludistoj sub 14 jaroj. En 1988 kaj 1990 la tri fratinoj ludis kune en la hungara virina ŝakolimpika teamo, gajnante ambaŭfoje la oran medalon. Iliaj brilaj karieroj altiris multan favoran atenton al la edukaj teorioj de la patro, kiu ĉiam menciis Esperanton kiel idealan unuan fremdan lingvon por la edukado de infanoj.

Multlingva kiel multaj esperantistoj, s-ino Polgár malofte parolas Esperanton nuntempe, sed ĝi restas grava parto de ŝia familia identeco. Kiel plej elstara pruvo de la kapablo de infanoj “edukiĝi al genieco”, ŝi multe kontribuis al la prestiĝo de nia lingvo en la ŝakluda kaj eduka mondoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №748.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi