Arkones-34: Sen Paweł, tamen antaŭen

ArkonesKomence de la jaro la Pollandan Esperanto-movadon, kaj precipe ties Poznanan parton, kiel fulmotondro trafis mesaĝo pri forpaso de Paweł Janowczyk (vidu la nekrologon). Ni perdis nian amikon kaj tre valoran personon, kiu de jaroj estis motoro de nia movado kaj de la festivalo Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto). Malgraŭ tio, ni decidis plu organizi la festivalon, kaj per ĉi-jara okazigo honori Paweł.

La 34a Arkones okazos ĉi-jare laŭ la sama formulo kiel en antaŭaj jaroj. Tio estas garantio de ĉiam abunda programo kun fokuso al Esperantaj arto, kulturo kaj scienco. Ni jam scias, ke kadre de la festivalo okazos pluraj koncertoj, prelegoj kaj prezentoj. Kune ni omaĝu nian amikon, sed ankaŭ ni festu la 60an datrevenon de Pola Esperanto-Junularo (kies honora membro estis Paweł). Komune ni aplaŭdu la studentojn de la interlingvistikaj studoj de la universitato Adam Mickiewicz. Fine, ni kune kontribuu al la revo de Paweł pri la Esperanto-movado kun varia kulturo.

En la programo (almenaŭ laŭ la ĝisnunaj aliĝoj) oni trovos koncertojn de jOmO, Zuzanna Kornicka, Anjo Amika kaj Elena Wilke.Venos ankaŭ aliaj surprizaj koncertoj, pri kiuj ni baldaŭ informos en nia retejo. Al la programo kontribuos prelegantoj de la interlingvistikaj stuoj kaj konataj esperantistoj. La temaro varios tiel, ke oni ne enuos.

La programo de la aranĝo (ankoraŭ provizora) troveblas ĉe nia retejo www.arkones.org. En la sama retejo eblas aliĝi al la 34a Arkones, kiu okazos inter la 21a kaj 23a de septembro en Poznań, Pollando.

Tobiasz Kaźmierski

Artikoloj pri kelkaj antaŭaj Konfrontoj:

Paweł Fischer-Kotowski: Esperante kaj kulture en Poznano (2017)
Przemysław Wierzbowski: Impresa ARKONES (2016)
Paweł Fischer-Kotowski: Se septembro, Arkones (2015)
Halina Gorecka: ARKONES: 30 estas jubileo! (2014)
Anna Maria Koniecpolska-Lachowska: ARKONES: Oni ne povas kabei… (2013)
Konstantin Tiĥomirov:ARKONES: Kulta kulturaranĝo (2012)
Przemysław Wierzbowski: ARKONES – tradicie moderna (2011)
Halina Gorecka: ARKONES XXVI (2010)
Aleksander Korĵenkov: ARKONES jubileas (2009)

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi