Mesaĝo de UEA al UN pri la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago

Estas feliĉa koincido, ke la Internacia Tago de Amikeco kaj Esperanto-Tago okazas ene de kelkaj tagoj unu de la alia.

Proponita al Unuiĝintaj Nacioj fare de Paragvajo en 1958, la Internacia Tago de Amikeco de UN (30 julio) festas la plej homan el ĉiuj ligoj – personaj kaj kolektivaj. Ĝi memorigas nin, ke kunlaboro plibonas ol konflikto, rekono de la bono en aliaj plibonas ol batalado pri la malbono, kaj veraj internaciaj harmonio kaj kunlaboro postulas fidon. Ĝi memorigas nin, ke kultivado de amikeco je tutmonda skalo meritas fortan laboron.

La 26an de julio 1887, Zamenhof publikigis sian internacian lingvon Esperanto. Zamenhof asertis, ke la esenco de la fido estas kompreno – kaj ke komprenon oni plej bone atingu per komuna lingvo. Li proponis Esperanton kiel facile akiritan neŭtralan lingvon inter parolantoj de malsamaj lingvoj. Hodiaŭ, centoj da miloj da homoj parolas ĝin tra la tuta mondo, kaj eĉ milionoj sin registris en lastaj jaroj por lerni la lingvon perrete.

Paroli la saman lingvon ne nepre alportas pacon, sed se oni ligas ĝin al amikeco, ĝi prezentas la plej bonan ŝancon por paco. Jen kial Esperanto-parolantoj uzas sian lingvon por antaŭenigi amikecon tutmonde. Ni alvokas al aliaj, ke ili solidariĝu kun ni.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №742.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi