Nia kontribuo al SES 2018

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov riĉigos la programon de ĉi-jara Somera Esperanto-Studado (SES 2018), kiu komenciĝos la 14an de julio en Liptovský Mikuláš (Slovakio), per kvar kontribuoj:

1. Kurso pri historio de Esperanto (kvin lekcioj)
2. Nia diligenta kolegaro (libroprezentado)
3. La Ondo de Esperanto (rekontiĝo kun legantoj)
4. Kiu estas sur la ekrano? (kvizo)

1. Historio de Esperanto

Ĉi tiu kvin-lekcia kurso ne nur prezentas la ĉefajn eventojn en Esperantujo. Ĝi havas plian celon: montri la ĉefajn tendencojn, kiuj influis kaj evoluigis la esperantistan komunumon precipe ĉe ĝia formiĝo. Pro tio la lekcioj ne estas egale distribuitaj laŭ la tempo. Ekzemple, al la unuaj tridek jaroj (1887–1917) estas dediĉitaj tri el la kvin lekcioj, dum al la intermilita kaj al la postmilita periodoj – nur po unu.

Oni ekscios respondojn al pluraj demandoj, interalie:
● Kial Zamenhof plurfoje proponis reformi sian lingvon, kaj kial liaj proponoj ne estis akceptitaj?
● Kial la esperantistaj gvidantoj konsilis al Zamenhof kaŝi sian aŭtorecon de la homaranismo?
● Kial la partoprenantoj de la nunaj UKoj ne faras gravajn decidojn en la kongresoj?
● Kial UEA havas individuajn kaj aligitajn membrojn?
● Kial kaj kiel triumfis kaj fiaskis Ivo Lapenna?
● Kial Esperanto iĝis ne la dua lingvo por ĉiuj, sed la unua lingvo en la esperantista komunumo?
kaj multajn interesajn faktojn el nia longa kaj dornoplena historio.

La bazo de ĉi tiu kurso estas la 12-hora kurso “Historio de Esperanto”, kiun A. Korĵenkov prezentas en la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). En 2013 ĝi estas koncizigita kaj ilustrita kiel kvinhora kurso por la 98a UK en Rejkjaviko. La konciza kurso celas ne spertulojn pri la temo, sed precipe tiujn, kiuj jam bone konas la lingvon, sed ankoraŭ ne estas bone informitaj pri la historio de la Esperanto-movado.

2. Nia diligenta kolegaro

La enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK) prezentas ducent eminentajn esperantistojn ekde Zamenhof ĝis la nuntempaj Esperanto-agantoj en la sferoj de movad-organizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, turismo k. a. Malkiel en la Enciklopedio de Esperanto (eldonita antaŭ pli ol 80 jaroj) en NDK ĉiu artikolo sekvas la saman skemon. Ĉiun artikolon garnas bibliografioj kaj fotoportretoj. Librofine oni trovas utilajn tabelojn. La 320-paĝan enciklopedion verkis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, la eldonanto kaj redaktanto de la populara sendependa gazeto La Ondo de Esperanto.
Pliaj informoj:
http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga120.htm
La enciklopedio estos aĉetebla kontraŭ favora prezo en la libroservo de SES.

3. Kiu estas sur la ekrano?

Kvankam kvizoj ofte okazas en niaj kongresoj, renkontiĝoj kaj kluboj, la partoprenantoj de SES povos partopreni en io nekutuma, nome: la kvizanoj devos identigi portretojn de famaj esperantistoj, kiuj estos monrataj sur la ekrano. La kvizon kungvidos Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado, Ruslando), kies komuna enciklopedia verko Nia diligenta kolegaro estos la ĉefpremio en la kvizo.

4. La Ondo de Esperanto

La monata gazeto La Ondo de Esperanto, fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov, aperis ĝis la revolucia jaro 1917, kiam ĝi ĉesis por 74 jaroj kaj estis refondita en 1991 kelkajn monatojn antaŭ la kolapso de Sovetunio. Nun La Ondo de Esperanto estas vastatema internacia gazeto en Esperanto. Ĝi enhavas primovadajn informojn kaj analizan materialon pri la Esperanto-movado, ampleksan kultursekcion kaj artikolojn pri ĝeneralaj neEsperantaj temoj. En 2007 La Ondo lanĉis bitversion (pdf), kaj ekde 2017 ĝi aperas nur kiel bitgazeto laŭ la normoj pdf kaj ePub. La gazeton eldonas kaj redaktas en Kaliningrado (Ruslando) Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kiuj dum la kvar unuaj tagoj de SES akceptos abonojn laŭ forte rabatita tarifo.

La retejo de SES 2018 https://ses.ikso.net/2018/eo/

Posdt kelktaga restado en Slovakio, Halina kaj Aleksander vojaĝos al Budapeŝto kaj Vieno.

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nia kontribuo al SES 20181

  1. Renato Corsetti diras:

    Tre oportuna ĉeesto en SES por transdoni la ŝlosilojn al nia kulturo/komunumo.

    Amike

    Renato Corsetti

Respondi