Prezentado de NDK en la ĉefurbo de Hungario

Budapeŝto: Vilmos Benczik, membro de la redakta komitato de NDK, rakontas pri interesaj faktoj el la vivo de Hungariaj Esperanto-aktivuloj (Foto: Halina Gorecka)

La 19an de julio en la 48a literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, estis prezentita Nia diligenta kolegaro (NDK) – kolekto de biografioj de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof ĝis nuntempuloj. La rakonton de la kunaŭtoroj de la libro, Ruslandaj ĵurnalistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, sekvis vigla diskuto, interalie, pri la nomlisto de la “eminentuloj” kaj pri (ne)menciendo de la judeco de kelkaj Hungariaj kaj alilandaj esperantistoj.

Inter la ĉeestantoj (nemultaj pro la feria sezono) estis tri “vivantaj” NDKanoj: Anjo Amika, Vilmos Benczik kaj István Nemere, ankaŭ la vidvino kaj unu el la du filoj de la forpasinta NDKano Bernard Golden.

Ĉiuj kunprenitaj ekzempleroj de la enciklopedio estis aĉetitaj.

La sekvaj prezentoj de NDK okazos ĉi-jare en la festivalo ARKONES en Poznano kaj en la Zamenhof-Festo en Berlino.

HaGo
AlKo

Pliaj informoj pri NDK: http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga120.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Prezentado de NDK en la ĉefurbo de Hungario1

  1. Anjo Amika diras:

    Karaj Halina kaj Aleksander,
    Dankon pro viaj altnivelaj kontribuoj al nia 48a literatura kafejo kaj pro tiu ĉi artikolo en l”La Balta
    Ondo”, kun la bonega foto.
    La artikolon mi legis kun plezuro.
    Havu ege agrablan semajnfinon.
    Ĝis la revido, en Poznano!
    Elkore salutas vin,
    Anjo

Respondi