NDK: Prezentado kaj kvizo en Slovakio

SES-2018: Halina kaj Aleksander prezentas sian verkon (Foto: Nina Pietuchowska)

La 16an de julio, kadre de la Somera Esperanto-Studado en Liptovský Mikuláš (Slovakio), Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian enciklopediecan verkon Nia diligenta kolegaro (NDK). La kunaŭtoroj rakontis pri sia libro, kiu entenas biografiojn de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof ĝis la nuntempaj Esperanto-agantoj kaj respondis plurajn demandojn de la alvenintoj, kelkaj el kiuj uzis la eblon por aĉeti la verkon en la libroservo de SES, en kiu la prezentado okazis. La akirintoj de la libro ricevis aŭtografojn de la kunaŭtoroj.

Post dekminuta interprograma paŭzo preskaŭ la sama publiko partoprenis la kvizon Kiu estas sur la ekrano?, en kiu oni devis identigi surekranajn portretojn de ĉ. 40 famaj esperantistoj (ĉiu el ili estas en NDK). La kvizon gvidis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov kun la helpo de Russ Williams.

Nina Pietuchowska kun du ekzempleroj de la Kaliningrada enciklopedio (Foto: Halina Gorecka).

Danke al sia ĝusta respondo al la plej malfacila lasta demando en la kvizo venkis Nina Pietuchowska, konata Esperanto-aktivulino el Bjalistoko. Kiel premion ŝi ricevis ekzempleron de NDK kaj, ĉar ŝi jam aĉetis ĝin tuj post la prezentado, ŝi decidis donaci ĝin al la Esperanto-biblioteko en la naskiĝurbo de la aŭtoro de Esperanto.

Ni gratulas Ninan kaj dankas la partoprenintojn pro la aktiva respondado.

HaGo
AlKo

Pliaj informoj pri NDK: http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga120.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi