Alvoko por filmi la 103an UK

UK-103UEA serĉas esperantistojn, kiuj interesiĝas pri la filmado de la 103a Universala Kongreso de Esperanto. La koncernaj homoj havu bonan filmilon kaj mikrofonon, lerton uzi ĝin, kapablon intervjui homojn kaj redakti filmojn. UEA provizos akreditadon de ĵurnalisto kaj aliron al ĉiuj eventoj al limigita nombro de filmistoj.

Se vi interesiĝas pri tiu volontula agado, bonvolu sendi informojn pri vi (eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio, modelo de via filmilo kaj ligilo al viaj faritaj filmoj aŭ iliaj referencoj) al cid.emilio@gmail.com ĝis la 16-a de julio 2018.

Bonvolu mencii kiom da tempo vi planas elspezi por la tasko, viajn ideojn pri la filmado kaj kiajn rimedojn vi bezonus (elektron, interreton, ktp).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №739.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi