Aperis la portugala versio de la Zamenhofa biografio

Ĉar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj.

Laŭ mendo de ESF ĝin verkis la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov surbaze de sia ampleksa verko Homarano, lanĉita en julio 2009 kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko (la dua, korektita kaj ampleksigita eldono aperis en 2011).

A. Korĵenkov verkis sian skizon en Esperanto, kaj en majo 2010 aperis ĝia angla versio, tradukita kaj adaptita de Ian Richmond. Baldaŭ sekvis la slovaka kaj post kelkaj jaroj la itala eldonoj. En junio 2018, sojle de la 103a UK en la ĉefurbo de Portugalio, aperis la portugala eldono, tradukita de Fernando Pita, profesoro el la Universitato de Rio-de-Ĵanejro. Same kiel la aliaj lingvaj versioj, ankaŭ la portugala enhavas aldonajn tekstojn pri Esperanto de Humphrey Tonkin, kaj fotojn, kiuj mankis en la originala teksto.

La ĉeĥa traduko baldaŭ aperos. Interesatoj pri pliaj versioj skribu al Geoffrey Greatrex (geoffrey.greatrex@esperantic.org), kiu kunordigas la projekton en ESF.

Jam aperis:

Korĵenkov, Aleksander. Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: LEA, 2010. – 64 p.; 600 ekz.
Aĉetebla ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8460

Korzhenkov, Aleksander. Zamenhof: The life, works and ideas of the autor of Esperanto / Translation and notes Ian M. Richmond; Edited by Humphrey Tonkin. – New York: Mondial, 2010. – 100 p, il.
Aĉetebla ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8437

Korženkov, Alexander. Život Zamenhofa: Život, dielo a myšlienky autora esperanta / Slovenský preklad z esperanta a angličtiny Pavol Petrík; Úvod Peter Baláž, Humphrey Tonkin. – Partizánske: Espero, 2011. – 104 p., il.; 500 ekz.
Aĉetebla ĉe UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9375

Korzhenkov, Aleksander. La vita di Zamenhof / Traduzione Cristina de Giorgio; Prefazione di Giorgio Novello. – Alghero: Edizioni Nemapress, 2017. – 140 p., il.

Korjenkov, Alexander. Zamenhof: Vida, obra i ideias do autor do Esperanto / Tradução e notas Fernando Pita. – Porto Velho: Temática Editora, 2018. – 196 p., il.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/07/korzhenkov-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi