Jubileoj kaj memordatoj en julio 2018

4. Antaŭ 10 jaroj mortis Lee Chong-Yeong (1932-1948-2008), korea fakulo pri komerca administrado kaj esperantisto, prezidanto (1994-95, 1998-2001) de Korea Esperanto-Asocio, komitatano (1989-2007), prezidanto (1995-98) kaj vicprezidanto de UEA (2001-04), ano de ties Elekta Komisiono (2006-07), lanĉinto de “Kampanjo 2000”, kuniniciatinto de la unua Nitobe-simpozio en la 81a UK (Prago, 1996), reprezentanto de UEA en pluraj internaciaj konferencoj, aŭtoro de Esperanto en la 21a jarcento (2001) kaj de kelkaj aliaj libroj, honora membro de UEA (2004).

5. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Ivan Vasiljeviĉ Lubjanovskij (Лубяновский, 1893-1908-1972), ruslanda kaj sovetunia esperantisto, tradukinto de multaj poemoj de Puŝkin, Lermontov kaj aliaj (entute 48) rusaj poetoj, kiuj aperis en Amikeco, La Suda Stelo, La Ondo de Esperanto, Norda Prismo kaj en aliaj Esperanto-gazetoj, ankaŭ en formo de samizdataj fotolibretoj.

11. Antaŭ 30 jaroj mortis Gaudenzio Pisoni (1920-1959-1988), itala instruisto de literaturo, lernejestro kaj esperantisto, tradukinto el la itala (Leopardi, Lorenzo de’ Medici, Ungaretti, Montale, Quasimodo k. a.), poeto kaj recenzanto, plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, membro de la literatura rondo La Patrolo, kunlaboranto de Literatura Foiro kaj aliaj Esperanto-gazetoj.

15. Antaŭ 40 jaroj mortis Lajos Tárkony (1902-1919-1978), hungara financ-oficisto kaj esperantisto, konata en Esperanto ankaŭ kiel Ludoviko Totsche, aŭtoro de la poemaro Soifo (1964) kaj de la mejloŝtona kolekto De paĝo al paĝo (1932) pro kiu li estas konsiderata kiel la unua serioza literaturkritikisto en Esperanto, kunredaktoro de Literatura Mondo kaj kunlaboranto de Hungara Vivo kaj de la Esperanto-fako de la Hungara Radio, tradukinto de Vojaĝo en Faremidon de Frigyes Karinthy (1934).

19. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Wanda Zamenhof (denaske: Frenkel, 1893-1954), pollanda kuracistino, bofilino de Lazarj Markoviĉ Zamenhof (edzino de Adamo Zamenhof kaj patrino de Ludoviko Zamenhof-Zaleski), partopreninto de pluraj UKoj ekde la 4a UK (Dresdeno, 1908).

26. Antaŭ 131 jaroj en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kiu kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”; la aperdato de ĉi tiu broŝuro, konata kiel la Unua Libro, estas konsiderata kiel la naskiĝdato de Esperanto.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/07/julio-4

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi