Kiu efektive konkuras kun UEA?

En la unua dekado de majo diskoniĝis la informo, ke la estraro de UEA volas kvaroble altigi bazan kotizon – de 11 ĝis 44 eŭroj por Nederlando kaj aliaj eŭropaj landoj. Kompreneble, aldonante nenion el la servoj (eĉ male, ion forstrekante – almenaŭ la paperan Jarlibron/Gvidlibron). Se la propono oficialiĝos, membroj ricevos malpli da servoj kontraŭ kvaroble pli da mono. En la “granda” mondo oni apenaŭ kredus, ke tiaj proponoj entute povas aperi, sed en la esperantista rondo familia ĉio eblas.

Mi ja konscias, ke ĝis nun la propono sonis nur kiel ideo kaj eble oni malakceptos ĝin. Sed esence tio malmulton ŝanĝos.

UEA ne havas tion, kion havas preskaŭ ĉiuj aliaj organizoj kaj entreprenoj en la mondo: konkurencon. Alternativetoj por UEA estas jen ĉiam malpopulara SAT (sed reale ĝi estas ne alternativo, sed eventuala aldono, same kiel pluraj aliaj fakaj asocioj), jen la komika Civito, kies agoj daŭre estas ege amuzaj, sed pri kiuj oni jam laciĝis moki.

Sola konkuranto, kiu efektive maltrankviligas Universalan Esperanto-Asocion, estas sinjoro Konscia Neremembriĝo. Ĝi estas tre forta konkuranto, sed ankoraŭ ne morte grava. Multaj ja supozeble pensas: “Ba, mi ne ŝatas la nunajn okazintaĵojn en UEA, sed mi estas konscia esperantisto kaj subtenos la asocion plu, ja kotizo estas malgranda”. Ankaŭ mi pensas tiel. Sed evidente UEA ne plu volas havi tiom da lojalaj membroj.

Nun UEA anstataŭ danki, volas devige je nia kosto solvi siajn problemojn. Mi ripetu mian tezon, skribitan en la interreto: sendube UEA rikoltos samtiom da mono, kiel antaŭe, sed havante kvaroble malpli da membroj. Bone: eble trioble. Ne pli. Ĉiuj ni legas pri deficito en la kaso, deficito en la estraro, deficito en la CO, deficito en la ideoj. Sed proponita solvo aspektas primitive kaj komike: vi pagu, ni plu regos.

La situacio, kiun spertas UEA, estas ĉiukonate malfacila. Fakte la asocio daŭre restas sub la minaco de bankroto. Memkomprenebla paŝo ĉi-okaze estus tuja demisio minimume de prezidanto kaj estrarano pri financo, kiuj en la sekva kongreso eble povus rekandidatiĝi. Se tion ne permesas regularo, oni povus elpensi alian vortumon por tiu ago, ekzemple prezidanto petus la komitaton voĉdone esprimi konfidon aŭ malkonfidon, kaj se malkovriĝus malkonfido – jes, demisius, post kio oni laŭregule elektus novajn gvidantojn. Bedaŭrinde tiel ne okazis kaj apenaŭ okazos.

Inter 2010 kaj 2013 mi prezidis Rusian E-Union. Tiu tempo estis movade malfacila el pluraj vidpunktoj, mi ne sukcesis fari ĉion planitan (tamen notu, ke mi tion agnoskas), sed unu aferon mi vidis tute klare: membroj de jaro al jaro perdas kialojn por membriĝi. Tial mi proponis enkonduki novan membrokategorion, nomiĝantan “Amiko de REU”. Ĝi ekzistas ĝis nun, tial oni parolu pri ĝi en prezenco: “Amiko de REU” pagas nenion, la sola kondiĉo por membriĝi estas mencio de ekzistanta retadreso. Kiel servon la homo ricevas elektronike Bultenon de REU kaj aliajn informojn (sed nek voĉdonrajton, nek iujn rabatojn). La ideo estis ja bona, nur bedaŭrinde por varbado mankis homaj fortoj, pro tio “amikoj” ĉiam estis malpli multaj ol la regulaj membroj.

Mi firme certas, ke UEA bezonas ne altigon de kotizoj, sed ion similan. Verŝajne tamen ne tute senpagan membrokategorion. Sed nepre malmultekostan, kiu estus alloga por tiuj, kiuj malmulte interesiĝas pri UEA mem, sed jes, simpatias kun Esperanto, la movado kaj (kial ne) certaj personoj en la estraro/komitato. Jes, oni povas ĉiujn servojn fari virtualaj, kaj ankaŭ fari malpli signifan rabaton por la libroservo (ju pli multe pagas homo por membreco, des pli altan rabaton li ricevas – tio estas logika ago). Sed lasi al esperantistoj eblecon senĝene subteni UEA. Kvarobla altigo de kotizo garantias, ke por multaj la subteno ne plu estos senĝena.

Krome, sur la loko de UEA-prezidanto mi sendus personan mesaĝon (certe aŭtomate kreitan, sed egale personan) al ĉiuj membroj de malmulte- kaj mezkostaj kategorioj, kie skribus: “Kara, ni aprezas vian daŭran membrecon. Sed la financa situacio en la asocio estas malfacila, pro tio ni petas vin, se vi trovos tion por vi ebla, membriĝi tra pli kosta kategorio aŭ fari etan mondonacon, eĉ se samgrandan kiel via kotizo. Tio multe helpos nin. Kompreneble vi havos eblecon daŭre membriĝi tra via kutima kategorio”.

Probable mi estas tro naiva, sed mi volas kredi, ke tio donus pli da efiko ol deviga altigo de la kotizo. La movado daŭre suferas sian plej aĉan malsanon: kompletan foreston (aŭ mankon) de “homa rilato”. Gvidantoj ŝajne forgesas, ke ni estas ne unue esperantistoj kaj poste homoj, sed inverse. Ni ja membriĝas kiel esperantistoj. Sed ne remembriĝas jam kiel homoj.

Grigorij Arosev

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/07/arosev-5

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

8 Responses to Kiu efektive konkuras kun UEA?

  1. Cyrille diras:

    Jes tute eblas analizi UEA kiel entrepreno :
    Malplej kosta produkto estas je 4 euroj nun – ghi provizas bonan konscion.
    Por iom pli, 77 euroj vi ech ricevas revuon paperan.
    Por 200 euroj, vi havas aliron al UK kaj spektakloj, prelegoj, solenan malfermon ktp
    Sufiche malmultekosta rilate al valoro.
    Por iom pli da mono, vi ech povas surpodii.
    Por ankorau iom pli da mono, vi ech povas ludi ke vi estas ministro.
    Por multe pli da mono, vi povas ludi ke vi estas prezidanto de la lando !
    La sola problemo de UEA estas ke ghi ne pagigas por siaj plej kostaj produktoj !
    Ech male. Tie kushas la eraro. Ghi estas entrepreno kiu provas ludi kiel shtato sen impostoj.

  2. Grigorij Arosev diras:

    Sinjoro Cid,

    via komento estas “bona provo”, sed sensukcesa. Dum kelkaj jaroj mi pagis po 11 euxroj nur pro bona rilato al E-movado. Mi nek acxetas librojn nek vizitas UKon. Ekde nun mi devos pagi 44 euxroj, cxar mi logxas en “ricxa” lando (Germanio). Kial?

    UEA perdis sian membron. Kaj sendube sekvos pliaj perdoj. Gratulojn! Tion vi celis, evidente.

  3. Jovana diras:

    La plej granda danĝero por UEA venas de interne. Ĝi nomiĝas “estraro”. Rigardu, ekzemple, la bilancon publikigitan en la junia numero de la revuo Esperanto. La kostoj de la elspezoj por vojaĝado de la tuta CO-anaro (t.e. la homoj, kiuj faras la veran laboron) estas preskaŭ 4500 EUR. Por la sama periodo la estraro elspezis por vojaĝado 12200 EUR. Espereble en la UK la komitato petos klarigojn pri tio.

  4. Audietur altera diras:

    Moki estas via maniero eviti argumentadon. Kio vekas la dubon, ke vi ne kapablas argumenti.

  5. Emilio Cid diras:

    Ne eblas kompreni UEA kiel entreprenon, kiu celas ekskluzive disvendi varojn kaj konkurenci kun aliaj libroservoj. Ĝia celo estas precipe disvastigi la uzadon de Esperanto tutmonde al unuopaj homoj kaj reprezenti la esperantistojn antaŭ registaroj kaj instancoj.

    Tion ni provas fari eĉ ĉe malbona financa situacio kaj manko da homaj fortoj, danke al la malmultaj, sed valoraj kunlaborantoj. Bv vidi ĉe
    https://uea.org/teko/uea_raporto

    La baza kotizo, kiel ĝi estas difinita en la Ĝenerala Regularo momente estas 64 EUR; ĝi altiĝos laŭ la propono al 74 EUR, do tute ne temas pri kvarobligo.

    Ekzistas la propono altigi la MJ-kotizon de 26 EUR al 44 EUR, sed laŭ la plano estos rabatoj por personoj, kiuj havas malaltajn enspezojn.

    Laŭ la propono estos rabatoj de 25% kaj eventuale eĉ 40%. Tio validas por la riĉaj landoj.

    En la malriĉaj regionoj de la mondo la MJ-kotizo laŭ la plano eĉ reduktiĝus de 13 EUR al 4 EUR.

  6. Istvan Ertl diras:

    Efektive, Arosev malpravas. Ekzemple mi ne laciĝis moki pri la Civito.

  7. Audietur altera diras:

    S-ro Arosev komprenis nenion pri la Esperanta Civito. Chu li komprenis ion pri UEA? Dubinde.

  8. Zlatko Tisljar diras:

    Mi certe malmembrighos se vere la kotizo kreskos kvaroble. Mi estis fidela pli ol 50 jarojn kaj tia aroganteco devigos min chesi mian fidelecon.
    Por mi sufichas elektronika formo de iu regula monata informado – ech ne devas esti E-revuo . kaj mi pre4tas pagi 10 eurojn, sed pli ol tio tute ne por se4rvo kiun automatoj povas fari se oni nur redaktas informbultenon.

Respondi