Ekspozicio pri Esperanto kaj Zamenhof en sinagogo

La 21an de junio en la sinagogo de Liptovský Mikuláš – ĉi-jara SES-urbo en la koro de Malaltaj Tatroj – estis solene malfermita ekspozicio “Jazyk esperanto a jeho tvorca” (La lingvo Esperanto kaj ties kreinto). Ĉi tiu ekspozicio kunigas tri ekspoziciojn, kiuj dum la du lastaj jaroj estis preparitaj de SKEF (Slovakia Esperanto-Federacio) kunlabore kun E@I (Edukado@Interreto) kaj aparte prezentitaj en diversaj urboj de Slovakio: du estas dediĉitaj al Zamenhof (“Zamenhof en la formo de komikso” kaj “Zamenhof – la kreinto de Esperanto”) kaj unu al Esperanto (“Esperanto… pli ol nur lingvo”). Nun en la sinagogo troviĝis sufiĉe da spaco por prezenti ĉiujn tri en la formo de vasta komuna ekspozicio.

Laŭ la direktoro de la urba muzeo Jaroslav Hric (al kiu apartenas ankaŭ la urba sinagogo), granda avantaĝo estas, ke la ekspozicio troveblos en la sinagogo dum la tuta somera sezono – ĝis la fino de aŭgusto. Tiel ĝin havos ŝancon vidi pli ol 3000 vizitontoj.

Dum SES ĝi estos je dispono ankaŭ por la esperantistoj, kiuj venos lerni la lingvon al la tutmonde plej granda Somera Esperanto-Studado. Bonŝance la tri ekspozicioj estas pretigitaj dulingve, en la slovaka kaj Esperanto. Krome, dum la tuta tempo eblos en la sinagogo aĉeti kelkajn Esperanto-titolojn, ĉefe lernolibrojn de la lingvo, vortarojn kaj dulingvajn verkojn.

La organizantoj de la ekspozicio estas: SKEF kaj E@I. La subtenantoj kaj partneroj de la ekspozicio estas LEK (Liptova Esperanto-Klubo), la urbo Liptovský Mikuláš, TV Liptov, Centro de Ludoviko Zamenhof, kaj Pola instituto Bratislava.

Peter Baláž

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/06/slovakio-20

Ondo
Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi