La Ondo de Esperanto – speciala eldono

La Ondo de EsperantoAntaŭ unu semajno, la 4an de junio, aperis la junia numero de La Ondo de Esperanto, kiu en la pasinta jaro iĝis bitgazeto. Ĉi tiu Ondo estas nekutima. En ĝi mankas la kutimaj rubrikoj Eventoj, Tribuno, Mozaiko. Ĝi estas kvazau “festgazeto” – koncepte simila al “festlibro” – omaĝe al la redaktoro de La Ondo Aleksander Korĵenkov, naskiĝinta antaŭ 60 jaroj.

La speciala numero estas redaktita de speciala redaktoro, konata pola socia aktivulo kaj esperantisto Paŭlo Fiŝer-Kotofski. Li intervjuis la jubileanton kaj aperigis la okpaĝan intervjuon sub la titolo La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min. La intervjuon garnas konciza biografio de Korĵenkov, farita laŭ la enciklopedieca stilo de Nia Diligenta Kolegaro.

Sekvas sur 35 paĝoj tekstoj, kiujn malavare donacis 12 kunlaborantoj de La Ondo okaze de la 60-jariĝo de ĝia redaktoro. Sed la plej granda, 17-paĝa, materialo de l’ speciala eldono estas la dua parto de la bibliografio de Aleksander, kiu listigas pli ol 600 liajn originalajn kaj tradukitajn verkojn, kiuj aperis sur la paĝoj La Ondo de Esperanto.

Ni memorigas, ke La Ondo de Esperanto aperas ĉiumonate (krom aŭgusto) kiel bitgazeto laŭ la normoj podófo kaj epúbo. Jarfine ĉiuj abonantoj ricevas senpagan literaturan suplementon.

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj por la tuta jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia monpaga sistemo PayPal.
Pliaj informoj estas en niaj retejoj:

Esperanto streketo ondo punkto ru, kaj: sezonoj punkto ru

Enhavtabelo

2. Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3. En ĉi tiu numero

4. Jubilee
5. Iom pri la jubileanto

6. Intervjue
8. Paweł Fischer-Kotowski. La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min: Intervjuo kun Aleksander Korĵenkov

16. Beletre
17. Valentin Melnikov. Surfadas AlKo sur la Ondo…
17. István Ertl. La tago likas
18. Gyula Illyés. Unu frazo pri la tiraneco (Tradukis Giorgio Silfer)
20. Probal Dasgupta. Dialogo pri malpalaca esperantismo

23. Artikole kaj esee
24. Humphrey Tonkin. Transformiĝoj
26. El gratuloj… (Grigorij Arosev, Probal Dasgupta, István Ertl)
27. Ilona Koutny. Esperanta kulturo kaj ĝia speguliĝo en la lingvo
31. Trevor Steele. Noblaj sovaĝuloj
33. Grigorij Arosev. Kiu efektive konkuras kun UEA?
34. El gratuloj… (Trevor Steele)
35. Dennis Keefe. La Esperanta printempo de Madrido 1980: Kazostudo pri unu nova lernanto de Esperanto kun merkatikaj kaj edukaj komentoj
44. Georgi Mihalkov. Ponto por interŝanĝo de kulturaj valoroj
46. El gratuloj… (Dennis Keefe, Julian Modest, István Nemere, Spomenka Štimec)
47. Sergio Pokrovskij. Tiuj ĝenaj homonimoj homogenaj
48. Aleksander Korĵenkov. Okaze de mia sesdeka naskiĝdatreveno…
49. Stanislavo Belov. Rakontu al infanoj pri Holokaŭsto!

52. Bibliografie
53. Bibliografio de Aleksander Korĵenkov (2)

70. Kiel aboni La Ondon

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi