La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min: Intervjuo kun Aleksander Korĵenkov

AlKo podkaste

Aleksander Korĵenkov parolas en “Radio Esperanto”

Kiam kaj kiel vi eksciis pri Esperanto? Pro kio vi lernis ĝin?

Mia patro bonŝance sukcesis aboni la 12-voluman Porinfanan enciklopedion (Детская энциклопедия, 1964-1969), kiu – malsimile al la nunaj similtitolaj enciklopedioj – konsistis plejparte el seriozaj artikoloj, verkitaj ne por amuzi, sed por instrui. La antaŭlastan volumon “Lingvo kaj literaturo”, aperintan en 1968, komencis la artikolo “Lingvo kaj socio” de Viktor Grigorjev, konata filologo, interlingvisto kaj esperantisto (cetere, la ĉapitron pri la lingvoj de sovetiaj popoloj verkis Magomet Isajev, kaj Jevgenij Bokarjov estis unu el la tri sciencaj redaktoroj de l’ volumo). Ĉi tiu artikolo finiĝis per pozitiva prezento de Esperanto.

La ideo de planlingvo fascinis min, tiam dekjaraĝan lernanton en la kvara lernojaro, kaj por scii pli multe pri tiu mistera Esperanto mi iris al la urba biblioteko por lernejanoj, sed en ĝi estis neniu libro pri Esperanto. En mia infana menso naskiĝis la bildo de Esperanto kiel intelekta ludo por saĝuloj. Mi imagis min saĝulo, prenis en la biblioteka legejo kelkajn rusajn-fremdlingvajn vortarojn (en la Sovetuniaj mezlernejoj oni komencis instrui la fremdajn lingvojn nur ekde la kvina lernojaro) kaj kopiis el ili la nomojn de la bazaj numeraloj kaj de la personaj pronomoj kaj ekstemporalis ion mezan inter la slavaj, ĝermanaj kaj latinidaj vortoj (on, dva, tri, kvart, kvint…). Ĉi tiu halanĝo estis mia unua kaj – feliĉe! – la lasta provo en la sfero de la lingvoprojektado. Poste aliaj ideoj ombris kaj forgesigis Esperanton, kiun mi rememoris nur refoliumante la enciklopedion.

Mia dua kontakto kun Esperanto okazis en aŭtuno 1975, kiam mi studentiĝis en Tjumena Industria Instituto. La loka Esperanto-klubo Revo decidis “konkeri” la urban studentaron per vasta informado, kaj kelkaj el miaj samfakultatanoj aliĝis al la kurso kaj plezure intersalutis sin Esperante, sed preskaŭ ĉiuj baldaŭ forlasis la nefinlernitan lingvon kaj plonĝis en aliajn hobiojn. Post unu jaro la kampanjo ripetiĝis, kaj mi decidis eklerni ĉi tiun laŭmodan lingvon simple pro scivolemo, sen konkreta celo, sciante ke mi apenaŭ havos la ŝancon uzi ĝin praktike en konversacio, ĉar mi ne kredis, ke iam mi vizitos eksterlandon kaj ĉar nia landoparto estis fermita por alilandaj turistoj. Do, en oktobro 1976 mi iĝis unu inter ducent aliĝintoj al vespera kurso de Esperanto ĉe la fervojista kulturpalaco en Tjumeno.

Kiu estis la unua libro en Esperanto, kiun vi legis?

AlKo en 1978

AlKo en la E-klubo “Revo” (1978)

Ĉar lernolibroj de Esperanto por ruslingvanoj tiutempe ne aĉeteblis, nia grup-instruisto Aleksandr Kalaŝnikov instruis sen lernolibro kaj cirkuligis dum la lecionoj la lernolibron por estonoj Esperanto keele õpik de Jaan Ojalo, kaj mi scias, ke la unua teksteto en Esperanto, kiun mi legis (ni laŭvice voĉlegis), havis la titolon Uno kaj lia patrino. Ne kredu, ke mi ĵus facile rememoris tion, kion mi legis antaŭ 41 jaroj, kvankam ĉi tiun lernolibron mi aĉetis tri monatojn post la kursfino en mia unua esperantista tendaro OrSEJT-19 ĉe la bela lago Turgojak en Suda Uralo kaj poste plurfoje tralegis ĉiujn legotekstojn kaj la librofinan krestomatieton – ĉe respondo al via demando mi elbretigis ĉi libron kaj vidis la tekston de kiu komenciĝis mia legista kariero en Esperanto.

En la menciita ĉelaga tendaro funkciis eta libroservo, kaj mi aĉetis kelkajn lernilojn kaj tri librojn en Esperanto. El ĉi tiuj tri mi tuj tralegis la tipe sovetiecan romaneton Okupacio de la (denove estona!) verkisto Erni Krusten; la dua estis vera romano – preskaŭ kvincentpaĝa verkego Nuda inter lupoj de Bruno Apitz, orientgermana komunisto, kiu pasigis ok jarojn en la koncentrejo Buchenwald. Estis bona ekzercado por mi, sed la politika engaĝo kaŭzis al mi alergion al tia literaturo, kaj la tria libro legita de mi, estis ne vjetnama verko samloke aĉetita, sed La Internacia Lingvo. Faktoj pri Esperanto de Ivo Lapenna, kiu, danke al la kluba bibliotekistino Nadeĵda Ŝeveljova, kiu ĉiam pledis por riĉigo de nia kluba librokolekto, estis aĉetita el la klubanaj kotizoj.

En la kluba biblioteko troviĝis ankaŭ La vojo returne de Remarque, do ankaŭ la tria beletraĵo en Esperanto, legita de mi, temis esence pri milito, sed tio estis la fino de mia milita serio – Tibor Vaskó kaj Vilmos Benczik lanĉis en Budapeŝto amasan libroeldonadon en Esperanto por kontentigi la librosoifon en Orienta Eŭropo. Inter la unuaj libroj, finfine atingintaj Tjumenon, estis la legenda kaj leg-enda poemaro Kvaropo, Koko krias jam! de Ferenc Szilágyi, Kain kaj Abel de Sándor Szathmári kaj la antologio 25 jaroj. Tiuj libroj, tre malsimilaj al la du menciitaj beletraj propagandaĵoj, unue legitaj de mi, montris la mi la legindecon de la originala Esperanta literaturo, kaj de tiam mi dum deko da jaroj legis ĉiun aĉeteblan originalan beletraĵon.

Vi studis en la Industria Instituto en Tjumeno. Kiel okazis, ke diplomita inĝeniero iĝis ĵurnalisto kaj redaktoro?

Jam en la Kamyŝlova mezlernejo mi kunredaktis la murgazeton de nia klaso kaj krome lanĉis kaj redaktis la murgazetojn Sporto kaj Ĉirkaŭ la Mondo, verkante por ili etajn raportojn kaj sportajn prognozojn, kaj per tio mi ekpraktikis ĵurnalismon, kvankam je tre primitiva “murkora” nivelo. Unu jaron post mia esperantistiĝo mi ekverkis artikolojn pri esperantistaj eventoj por loka gazetaro, poste ankaŭ por Esperanto-gazetoj. Tiusence mi ĵurnalistiĝis pli frue ol mi diplomiĝis kiel inĝeniero, kaj ĝis nun aperis ne malpli ol milo da miaj tekstoj, verkitaj propranome, sensubskribe kaj pseŭdonime, sen kalkuli centojn da blogaĵoj kaj podkastaĵoj.

Kial, do, vi ne tuj elektis la ĵurnalistan profesion, sed laboris kiel inĝeniero?

Tio estas kompleksa problemo ne respondebla unufraze, sed mi provos listi la kialojn.

Unue, en la Tjumena Universitato ne estis ĵurnalista fakultato, kaj nek mi, nek miaj gepatroj deziris ke mi loĝu aliurbe. Due, mi ja interesiĝis pri scienco kaj teĥniko, kaj kredu, ke mi estis bona inĝeniero en ĉiuj entreprenoj, kiuj dungis min. Trie, la “socisciencaj” studentoj kutime ne havis armeajn katedrojn en siaj universitatoj, kaj post la diplomiĝo ili devis servi en la armeo, dum la teĥnikaj studentoj kutime dum la studado studis ankaŭ la militarton kaj ricevis la leŭtenantan rangon; mi ne volis “perdi” unu jaron en kazerno.

Sed eble plej gravas la kvara kaŭzo. En Sovetunio la ĵurnalistoj povis labori nur kadre de la gvidlinioj de la komunista partio kaj ties junulara organizo – komsomolo. Por esperi je bona ĵurnalista kariero oni devus partianiĝi, kaj kiel studentoj en la ĵurnalistaj fakultatoj unuavice estis akceptataj komsomolanoj. Mi ne simpatiis kun la praktika komunismo kaj estis unu el la nemultaj tiamaj nekomsomolaj abiturientoj, do la kariero en la ideologia fako, kia estis la ĵurnalismo en Sovetunio, estis fermita por mi, kaj mi elektis studi en la pipelina fakultato, kaj ĝis 1991 ĵurnalismo estis mia hobio.

Cetere, al la ĵurnalismo mi pli kontribuis ne kiel aŭtoro, sed kiel redaktoro, ja nur por La Ondo de Esperanto mi redaktis pli ol dek mil divers-ĝenrajn tekstojn, kaj krome mi (kun)redaktis ankaŭ plurajn numerojn de Ekzakte, Sezonoj kaj Ruslanda Esperantisto, kompostis kaj enpaĝigis ilin, prilaboris milojn da publikigitaj bildoj ktp, ktp.

Ĉu kiel gazet-redaktoro vi sentas la influon, kiun vi per via laboro havas al la Esperanto-movado? Vi povas libere elekti viajn kunlaborantojn kaj kontribuantojn, per kio vi povas influi al ideoj, kiuj cirkulas en la movado. Same, vi povas per viaj lingvaj preferoj kaj kutimoj influi la lingvouzon de la legantoj. Ĉu estas tiel?

En la unua jarcento de Esperanto, la rolo de l’ gazetaro estis ege grava, kaj la redaktoroj de la plej legataj gazetoj reale influis idee, lingve kaj organize al la esperantistaro. Ekzemple, nia samizdata almanako Sezonoj, lanĉita en 1984, tre baldaŭ iĝis kvazaŭ hejmo por aŭtoroj, kiuj, same kiel mi, la redaktoro, konceptis Esperanton ne (nur) kiel la lingvon de gajaj klubkunvenoj kaj tendaroj, sed (ankaŭ) kiel kulturlingvon. Subite ekfloris literatura vivo, aperis interesaj recenzoj kaj pikaj satiroj, kaj la lingvaĵo estis riĉa kaj suka, sed ne ĉiam komprenebla por la averaĝa movadano. Ĉiu numero estis eta festo por la kunlaborantoj kaj legantoj… Nun la gazetara influo estas malpli forta, ĉar multo okazas en la reto, kie, bedaŭrinde, la lingva nivelo kaj la intelekta diskutnivelo ofte estas malaltaj. La nuna Ondo ne povas havi tian fortan influon, kian havis Sezonoj, same kiel la revuo Esperanto ne plu havas la influon, kiun ĝi ĝuis en la intermilita periodo.

AlKo en 1984

Prezentado de la unua kajero de la almanako “Sezonoj”: Jelena Grigorjeva, Aleksander Korĵenkov, Sergej Verŝinin, Nikolai Lozgaĉev (Sverdlovsk, 1984)

Kio – krom la eldona teknologio – ŝanĝiĝis en La Ondo dum tiu kvaronjarcento, ekde kiam vi revivigis la magazinon?

La ĉefa ŝanĝo okazis en julio 1997, kiam La Ondo de Esperanto, (re)lanĉita en 1991 kiel dumonata soci-kultura gazeto, kuniĝis kun la primovada monata ĵurnalo Ruslanda Esperantisto. La nova gazeto, malkiel la du antaŭaj, celis la internacian legantaron. Inter la “novaj” aŭtoroj estis Bill Auld, Detlev Blanke, Fernando de Diego, István Ertl, Georgo Handzlik, Reinhard Haupenthal, Wolfgang Kirschstein, Andreas Künzli, Giorgio Silfer, Walter Żelazny – personoj tre malsamaj, sed konsentaj kunlabori en gazeto sendependa de influo de iu movada strukturo.

Tio sentiĝis tre baldaŭ: en 1998 pli ol duono de la abonantoj loĝis en Ruslando, sed en la lasta papera jaro 2016, nur 13% da abonantoj estis ruslandanoj, kaj en la unua senpapera jaro en Ruslando estis nur 9% da abonantoj.

Ne plu okazis drastaj ŝanĝoj, sed jen kelkaj menciindaĵoj pri la evoluo de La Ondo: apero de novaj rubrikoj, eksperimenta dissendo de la revuo al la membroj de EAB, fondo de Eŭropa Bulteno, specialaj numeroj poeziaj kaj interlingvistikaj, eldono de literaturaj suplementoj, rondaj tabloj, lanĉo de la projekto La Esperantisto de la Jaro, koloriĝo de la kovropaĝoj, naskiĝo de la elektronika versio, presado de la revuo en Pollando kaj establo de nia ekspedejo en Litovio, kaj fine – transiro al senpapera eldonado.

Bele! Kaj kiam vi decidis eldoni Esperanto-librojn?

Nature, en Sovetunio ni ne povus eldoni ion ajn oficiale, kaj de 1983 ĝis 1991 ni eldonis 17 libr(et)ojn kaj broŝurojn per maniero “samizdata” (eksterleĝa, sencenzura kaj senimposta), preskaŭ ĉiu el ĉi tiuj eldonaĵoj estis presita en Litovia SSR, same kiel nia almanako Sezonoj (entute, 26 kajeroj). Inter tiutempaj eldonaĵoj estis poemaroj de Gafur Gazizi kaj Nikolai Lozgaĉev, novelaro de Miĥail Korotkov, kolekto de tradukoj el Vladimir Vysockij. Sed temas pri vinktitaj broŝuroj, ne pri libroj binditaj.

Intertempe vi eldonis pli ol cent librojn. Por vi Esperanto estas ne laŭmoda hobio, sed kvazaŭ kontraŭmoda profesia aktivado. Ĉu la elekto de Esperanto-agado por via profesia vivo estis iom hazarda aŭ tio okazis tute laŭ via plano?

En 1990 la leĝoj mildiĝis, kaj kiam en Sovetunio aperis neŝtataj eldonejoj, ni ekvartis la ideon pri profesinivela produktado de Esperanto-libroj. Por konatiĝi kun alilanda sperto en majo 1991 Halina, mi, kaj Viktor Kloĉkov (esperantisto, ĵurnalisto kaj kunposedanto de eldonejo) vizitis Roterdamon kaj Antverpenon. Ĉi tiu semajno definitive decidigis nin, kaj reveninte al Sverdlovsko ni ekpreparis nian eldonplanon.

Ĉu vi foje ne pensas, kio estus, se vi restus en Uralo kaj laborus kiel inĝeniero? Via vivo estus tute alia!

Nature, mia vivo estus pli bonstata, ĉar la inĝenieroj de Gazprom estas bone salajrataj, sed la vivo estus ankaŭ pli rutina, malpli interesa. Kaj en la Esperantaj libroservoj eble ne aperus La Mastro de l’ Ringoj, La hobito, Krimo kaj puno, La Majstro kaj Margarita, kvin romanetoj de Simenon; kaj certe ne aperus Nia Diligenta Kolegaro (NDK) kaj Homarano.

AlKo en 2007

Premiera prezentado de la trivoluma Tolkienalo en BET-43 (Šiauliai, 2007)

Vi ne nur redaktas kaj eldonas tekstojn de aliaj personoj, sed ankaŭ mem verkas, pri kio atestas la ampleksa bibliografio, kiun nun publikigas La Ondo. Via opus magnum estas Homarano, moderna kaj science bazita biografio de Zamenhof. De kie venis la ideo ekokupiĝi pri tio? Unuflanke, ekzistas jam pluraj biografioj de Zamenhof – verkitaj por ĉiaj gustoj – kaj aliflanke, tio estas enorma tasko, malfacila kaj tempopostula…

La vivo de Zamenhof ĉiam fascinis min, kaj pretigante mian propran verkon Historio de Esperanto kaj la antologion de la Zamenhofaj verkoj Mi estas homo (MEH), mi konsternite vidis, ke neniu ĝisnuna aŭtoro sukcesis adekvate prezenti la ideojn de Zamenhof, eble ĉar Privat, Boulton, Waringhien, Maimon, Holzhaus, Ludovikito, Ziółkowska kaj aliaj biografoj de Zamenhof ne havis sufiĉajn konojn pri tiuepoka Ruslando, precipe pri la situacio de la Ruslandaj judoj en la okcidentaj gubernioj. Kiel ruslingvano mi havis grandan avantaĝon profunde studi tiujn epokon kaj cirkonstancojn, pri kiuj – precipe en la postsovetunia periodo – aperis abundaj studoj. Krome, en bibliotekoj kaj arkivoj de Peterburgo, Moskvo, Kaŭno kaj Grodno mi serĉis kaj trovis multajn biografiajn informojn pri D-ro Esperanto kaj ties familio, kiujn ne konis la antaŭaj aŭtoroj. (En tiuj bibliotekoj mi ankaŭ legadis ruslingvajn Zamenhof-tempajn gazetojn Moskvajn, Peterburgajn kaj Varsoviajn, precipe la judajn gazetojn.)

Ĉi tiun kelkjaran laboron aprecis ne nur multaj recenzintoj, sed ankaŭ la legantoj, ja la unua eldono vendiĝis dum kelkaj monatoj, kaj jam post du jaroj aperis la dua eldono kun intertempe elfositaj novaj faktoj.

Homarano estas unu el viaj ĉefaj meritoj, pro kiuj vi estis elektita La Esperantisto de la Jaro 2009. Temas pri la konkurso, kiun antaŭ dudek jaroj iniciatis La Ondo de Esperanto. Ĝi funkcias en Esperantujo kiel La Persono de la Jaro de la usona semajna revuo Time. Oni atentas la distingitan personon kaj tio estas granda prestiĝo. Vi mem ne partoprenas en la voĉdono pri la elekto, sed estas unu el la proponantoj. Ĉu iam okazis, ke vi malkontentis pri elekto aŭ bedaŭras ke iu merita daŭre ne estas elektita?

Mi neniam malkontentis pri la rezulto, sed, jes, mi kelkfoje pensis, ke eble estus eĉ pli bone, se alia persono laŭreatiĝus.

En februaro aperis alia grava verko – Nia Diligenta Kolegaro, enciklopedia leksikono kun biobibliografiaj informoj pri ducent elstaraj esperantistoj, kiun vi redaktis kun Halina Gorecka. Alia sizifa laboro post Homarano. Estas apenaŭ kredeble, ke modesta duopo povas mem entrepreni tian enorman laboron – ekde la verko ĝis la eldono. Tamen, aperis kritikaj voĉoj – ke tiu aŭ alia persono mankas, plej ofte samnaciano, kolego ktp. Ĉu hodiaŭ vi ŝanĝus iujn el viaj elektoj?

Neniu povas plaĉi al ĉiu, ĉu ne? Ni ricevis plurajn proponojn, kaj kutime ni rekomendas, ke samtempe kun la propono enmeti novajn famulojn, oni skribu la nomojn de personoj, anstataŭ kiuj la proponitaj kandidatoj aperu en la listo.

En la redaktado de La Ondo kaj en la eldonado de libroj – vi kunlaboras kun via edzino Halina Gorecka. Ĉu tio ne estas malfacila por vi ambaŭ: kune vivi kaj kune labori? Ĉu ne okazas, ke vi havas malkonsenton pri labora afero, kio influas vian privatan vivon, aŭ inverse?

Ni estas malsamaj preskaŭ en ĉiu aspekto, sed tiuj malsamecoj ne ĝenas la laboron, ĉar ni dividis ĝin: mi okupiĝas pri la tekstoj (kaj bildoj), kaj Halina prizorgas la administradon kaj financon. Se temas pri novaj projektoj, ni ne ĉiam rapide trovas la decidojn, diskutoj ne eviteblas, kaj kelkaj ideoj pendas dum monatoj. Tiel estis, ekzemple, pri la elekto de Esperanto kiel nia sola laborkampo, pri la migro el Uralo al Kaliningrado, kaj laste pri la transformo de La Ondo al bitgazeto. Mi konfesas, ke ĉe la elektado de vespermanĝa menuo, promen-itinero aŭ spektota filmo ni havas pli da malkonsentoj ol en la profesia laboro.

Ĉu la transloĝiĝo okazis lige kun via Esperanto-agado?

HaGo kaj AlKo

Halina kaj Aleksandr gvidas la programon de la Zamenhofa Semajnfino en la Pollanda konsulejo en Kaliningrado (2005)

Jes. Kaj dum la 17 jaroj, pasintaj post nia establiĝo en la plej okcidenta Ruslanda regiono, ni ne pentis pri tiu decido. Baldaŭ post la transloĝiĝo ni establis bonajn kontaktojn kun esperantistoj de Pollando kaj Litovio. Mi do uzas la okazon por danki al Irek Bobrzak, Aida Čižikaitė, Elżbieta Frenszkowska, Paweł Janowczyk (ve, jam forpasinta), Paŭlo Jegorovas, Elżbieta Karczewska, Eduardo Kozyra, Ilona Koutny, Glebo Malcev, Stanisław Mandrak, Marian Zdankowski, Aleksandr Zdechlik kaj al multaj aliaj, sen kies kunlabor(em)o ni jam devus fermi la butikon.

Kiujn novajn projektojn vi planas entrepreni?

Post la eldono de NDK ni devas dum kelkaj monatoj plenumi multajn aferojn, kiuj estis prokrastitaj, kaj nur en aŭgusto aŭ en septembro ni povos skizi planon por kelkaj proksimaj jaroj. Ĝi ne estos ambicia, ĉar ni ne estas tre junaj kaj sanaj por daŭre labori ĉiutage ekde la 9a matene ĝis la 3a nokte, sen ripoztagoj.

Ĉu vi havas iun grandan revon en la kampo de Esperanto – krom la fina venko aŭ literatura Nobelpremio por esperantisto?

Mi ne havas tiajn revojn.

Vi estas unu el la plej konataj profesiaj esperantistoj, ĉu vi iel uzas Esperanton en via libertempo kiel “normala esperantisto”? Ekzemple, en klubkunvenoj kaj renkontiĝoj, legante librojn kaj gazetojn aŭ simile?

Preskaŭ ne. En nia urbo ne estas Esperanto-klubo, kaj ni malofte venas al Esperanto-renkontiĝoj – pasintjare mi estis en neniu Esperanto-kunveno aŭ renkontiĝo. Mi ne plu legas Esperanto-librojn por mia propra plezuro, ĉar mi devas legi tro multe da tekstoj kadre de mia laboro. Mi ankaŭ ne spektas Esperanto-filmojn, nek aŭskultas Esperanto-muzikon. Mi ja foliumas ĉiun ricevatan gazeton, sed nur malofte mi legas iun gazetan tekston ekster miaj “oficaj devoj”.

Kaj kiujn Esperanto-gazetojn vi plej ŝatas?

Se temas pri nunaj gazetoj, al mi plaĉas Beletra Almanako; foje mi trovas ion interesan en Literatura Foiro aŭ – ĉiam pli malofte – en Monato. Kun pli granda plezuro mi (re)legas iujn el la malnovaj gazetoj, ekzemple: Literaturan Mondon, La Nican, Hungaran Vivon kaj eĉ la antikvan Universon.

Ĉar temas pri ŝatoj, bonvolu rapide respondi kelkajn ekspresajn demandojn. Unue, via plej ŝatata verko en Esperanto?

Se nur unu, do Leteroj de Zamenhof kun la bonegaj komentoj de Waringhien. Se mi ne legus ĝin, mi neniam eklaborus pri MEH aŭ Homarano.

Kaj beletraĵo?

La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ. Senrivala por mi.

Esperanto-kantist(in)o aŭ grupo?

Neniu en Esperanto, same pri filmoj.

Sed ekster Esperanto?

Se temas pri muziko, verŝajne Goran Bregović. Li estas la sola artisto, kies koncerton mi dufoje vizitis. Pri la filmoj estas pli komplike, mi ne povas nomi unu; mi hezitas inter Barfly, Pulp Fiction kaj Dead Man – nature, en la rusaj versioj.

Demandu min fine pri mia ŝatata plado, kaj ni finu pri ŝatoj.

Sed mi scias, ja mi legas La Ondon: la Kenigsbergaj klopsoj, ĉu ne?

Jes, ja! Halina perfekte kuiras (ne nur) ĉi tion. Kaj nun via lastega demando:

Se vi povus vespermanĝi kun Zamenhof, pri kio vi parolus kun li?

Ba, mi ŝatus aŭdi lian opinion pri Homarano☺ Iom pli serioze, mi petus lin rakonti pli detale pri lia lasta studo Pri Dio kaj pri senmorteco, kiun li, bedaŭrinde, ne sukcesis finverki.

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu intervjuo, aranĝita okaze de la 60a naskiĝdatreveno de A. Korĵenkov, aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/06/korzhenkov

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.