Okaze de mia sesdeka naskiĝdatreveno mi ricevis rekte, telefone, retmesaĝe, en sociaj retoj kaj alimaniere tre multajn gratulojn. Mi tre ŝatus respondi persone al ĉiu gratulinto, sed, ĉar la respondado plenigus tre multe da tempo, mi, bedaŭrinde, ne povas fari tion kaj restas al mi nur esprimi mian dankon al ĉiu bondezirinto per gazeta dankesprimo.
Koran dankon!
Aleksander Korĵenkov
Foto de Halina Gorecka (Zelenogradsk, majo 2018)
Ĉi tiu teksto aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/06/dankon-2
Je via sano!
Gratulon, AlKo! Mi aprobas vian festmanieron (krom kompreneble la salato …)