La 6a Minska Lingva Festivalo: La Moskva skolo

LF en Minsko

LF en Minsko (Foto: Kuzma Smirnov)

La 1an de aprilo en Minsko triumfe pasis la 6a Lingva Festivalo, la plej granda en la postsovetia teritorio. De jaro al jaro MinLF fortiĝas kaj disfloras. Jam pasintjare la Minska festivalo superis la Moskvan laŭ la kvanto de vizitantoj – tiu proksimiĝis al 1000. La 6a LF en Minsko kolektis pli ol 1500 homojn, ĉefe junajn, kaj prezentis kapturne bonkvalitan programon – el 80 proponoj en ses kvardekminutaj blokoj.

Inter la prezentantoj estis entuziasmaj lingvistoj kaj filologoj de la Belarusia ĉefurbo kaj aliurbanoj, ekzemple, el Sankt-Peterburgo. La nivelon de la raportoj multe influis la Moskva teamo, elektita de la krea direktoro de la festivalo Anton Somin – juna Moskva lingvisto kaj universitata instruisto. Li alvenigis stelojn – de maturaj lingvistoj, kiel Aleksandr Piperski kaj Boris Iomdin, ĝis talentaj gejunuloj de la komencaj studjaroj, inter kiuj brilegis la esperantisto Kuzma Smirnov, preleginta en ses blokoj el ses eblaj pri diversaj temoj, de la antikva greka ĝis lingvoj de Tolkien.

Ĉiuspecaj amaskomunikiloj trumpetis pri la festivalo. La etoso estis kutime festa kaj hejmeca… Unuvorte: ĉio, kiel dum moskvaj LF, eĉ iom pli bone, iugrade danke al pli favora loka situacio.

La Moskvaj LF-organizantoj rajtas ne nur ĝoji pri la sukcesego de la pli juna frato, sed ankaŭ fieri pri si mem. La Minska festivalo estas sukcesa, sendube, pro la Moskva skolo. MinLF estas plibonigita kopio de la MLF. Kaj ne hazarde: Anton Somin plurajn jarojn estas vicdirektoro de la Moskvaj festivaloj, la ĉefadministrantoj – moskvanino Nadeĵda Ĉajko kaj minskano Nikita Moniĉ – ambaŭ estis prezentantoj kaj organizantoj dum Moskvaj LF.

Kvankam en la organiza teamo de MinLF ne estas esperantistoj, ankaŭ en Minsko pri Esperanto oni ne forgesas. Hazarde preterpasante TV-filmistojn, intervjuantajn Antonon, ni aŭdis lin rakonti, ke la ideo de LF apartenas al esperantistoj. En artikolo de la gazeto Literaturo kaj arto ni legas, ke Zamenhof, samlandano de belarusoj(!), estas kreinto de Esperanto, la lingvo, kiu estos prezentita en la festivalo. En la butiko mendeblas libro de Aleksandr Piperski “Конструирование языков: от эсперанто до дотракийского”, kiu gajnis la prestiĝan premion “Просветитель” (“Kleriganto”) en la 2017 jaro. Kaj dum la Parado de la prezentantoj, certe, sonis Esperanto kaj invito al la lingva prezento – ĉar ne eblas ne scii la lingvon, sen kiu tiaj lingvaj festivaloj tute ne ekzistus.

Miaj prezentadoj de Esperanto pasis dum du lastaj blokoj: la 5a kaj la 6a, en salono por ne malpli ol 40 homoj, kaj ambaŭfoje liberaj sidlokoj mankis. En paŭzo venis al mi juna minskano-memlernanto kaj demandis, ĉu estas vere mi, kiu gvidas en jutubo la videaron “Esperanto: la unua kanalo”, kiun li spektas. Alia studento-aŭtodidakto interesiĝis pri nia nova Ret-Babilejo, li deziras nepre aliĝi… Ne vane ni laboras, ne vane!..

Paroli antaŭ publiko de la lingvaj festivaloj ĉiam estas granda plezuro, sed kiam la aŭskultantoj – junaj, aktivaj kaj scivolemaj – tiom multas, ĝi estas vera ĝuo. Tiel estis en Minsko. Kaj tiel denove estos kaj en nia kara Moskvo, kaj en nia frata Minsko. Kaj pri promocio de Esperanto sur ambaŭ spacoj ni povas esti certaj. Ja la MASIa skolo!

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/05/minsko-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi