Versa gratulo okaze de la sesdekjariĝo de la redaktoro de La Ondo de Esperanto, Aleksander “AlKo” Korĵenkov, naskiĝinta la 23an de majo 1958.
* * *
Surfadas AlKo sur la Ondo
Ekde Uralo ĝis Baltio,
Videblas tio tra Rusio
Kaj plu, tra tuta vasta mondo.
Sed li ne estas vagabondo:
Kun bierkruĉ’, sen apatio
Surfadas AlKo sur la Ondo
Ekde Uralo ĝis Baltio.
Retej’, podkastoj, korespondo,
Kaj nova enciklopedio…
Do, sen bezon’ pri asocio –
Ja vastas la amika rondo –
Surfadas AlKo sur la Ondo…
Ĉi tiu poemo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/05/melnikov-5