Esperanto kaj universitato: Nitobe-simpozio en Lisbono

UK-103La 4an kaj 5an de aŭgusto en Lisbono okazos Nitobe-simpozio kun la temo “instruado kaj esplorado pri Esperanto en (soci/inter) lingvistiko kaj en sociaj sciencoj”.

Aŭspiciantoj. La konferenco estas aranĝo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ĝi estas subvenciata de Esperantic Studies Foundation (ESF). Danke al tio ne estas kotizo. ESF ankaŭ prizorgos kafo-paŭzojn kaj komunan manĝon. La simpozio okazas ĉe la Universitato de Lisbono.

Loko. Oni antaŭvidas, ke la simpozio okazos en la konstruaĵo Reitoria da Universidade de Lisboa, Alameda da Universidade, 1649-004 Lisbono, Portugalio.

Datoj. La simpozio komenciĝos en la frua posttagmezo de sabato la 4a aŭgusto kaj finiĝos ĉirkaŭ la 19a horo dimanĉon la 5an de aŭgusto.

Historio. Omaĝe al la fama japana diplomato Nitobe Inazo, kiu en 1921 ĉeestis la UK en Prago kiel vica ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj kaj favore raportis pri la rolo de Esperanto en la internaciaj lingvaj problemoj de komunikado, la unuan Nitobe-simpozion de internaciaj organizaĵoj pri lingvo por internaciaj paco kaj demokratio organizis UEA paralele kun la 81a UK en Prago en 1996.

Ekde tiam okazis similaj lingvo-politikaj simpozioj lige kun la tiujara UK en 1999 en Berlino pri “tutmondiĝo kaj lingva diverseco”, en 2004 en Pekino pri “nova internacia lingva ordo”, en 2005 en Vilno pri “lingvopolitikaj aspektoj de la larĝiĝo de la Eŭropa Unio”, en 2007 en Tokio pri “europaj lingvoj kaj aziaj nacioj”, kaj en 2013 en Rejkjaviko pri “anglalingva instruado en neanglalingvaj universitatoj”.

Temo de ĉi-jara Nitobe-simpozio. En 2018 lige kun la ĉi-jara UK en Lisbono la temo estos la rolo de Esperanto kaj interlingvistiko EkI) en la instruado kaj esplorado de lingvistiko kaj la sociaj sciencoj ĝenerale – kaj inverse (do, la rolo de lingvistiko kaj la sociaj sciencoj en la universitata instruado kaj esplorado de Esperanto kaj interlingvistiko).

Celoj kaj rezultoj. La unua kaj ĉefa celo estos arigi universitatanojn kiuj aŭ jam okupiĝas pri EkI aŭ interesiĝas pri la temo en la kunteksto de sia propra instruado de (soci)lingvistiko, lingvopolitiko, sociaj sciencoj k.s. Dua celo estos trakti kun instruantoj kaj esplorantoj de EkI pri komuna agado en la estonteco por plifortigi kaj plielstarigi tiun fakon. Tiusence, en la kadro de la simpozio Angela Tellier (Universitato de Liverpolo) estos prezentata kiel nova ESF-internacia kunordiganto de universitataj kontakoj kaj samtempe CED-kunordiganto.

Strukturo. Temos pri labora konferenco, kun celo forigi la izolitecon inter la diversaj universitatanoj kaj starigi kunlaboron; sekve la nombro de formalaj referaĵoj estos minimuma kaj post ĉiu el ili okazos vigla interdiskuto inter la partoprenantoj. Aliflanke ESF komisiis al Juan Diego Díaz Bautista pretigi raporton pri la nuna stato de instruado kaj esplorado pri EkI en universitatoj tutmonde, kiu estos prezentata dum la simpozio, kaj kiu inkludos unuan analizon pri la bezonoj kaj deziroj de la homoj kiuj okupiĝas pri Esperanto en la universitato.

Lingvoj. Esperanto kaj la angla estas oficialaj laborlingvoj, kun eventuala rolo ankaŭ de la hispana kaj/aŭ de la portugala.

Ĉefprelegontoj. Por enkonduki la temojn, du fakuloj ĉefprelegos en la simpozio. Unuflanke, Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig) donos superrigardon pri la nuna stato de studoj kaj esploroj en EkI, inkluzive de fortoj kaj malfortoj (kampoj bone reprezentataj kaj kampoj kie estas nepre bezonata plia esplorado). Alivorte, Esperanto en (soci/inter) lingvistiko. Aliflanke, Roberto Garvía (Universitato Carlos III de Madrido) prelegos pri enmeto de Esperanto-rilataj elementoj en pli vastaj sociaj sciencaj kursoj, kaj pri la tuta esplorkampo de la frua historio de la Esperanto movado. Alivorte, pri Esperanto en sociaj sciencoj.

Aldone, Duncan Charters prezentos la multjaran spertojn de ILEI en tiu fako, inkluzive de la rezultoj de la ILEI konferenco okazonta en julio 2018 en Madrido, Hispanio. Fine, Vicente Manzano-Arrondo (Universitato de Sevilo) prezentos la unuajn rezultojn de nova esploro pri la percepto de la disvastigo de la angla lingvo en pluraj Eŭropaj landoj, kiuj plurmaniere rilatas al la temo de la simpozio.

Invitoj. La konferenco estas nur por invititoj. Por peti inviton, turnu vin al Javier Alcalde: alcalde.javier@gmail.com

ESF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi