La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

Roterdamo

Se estas aprilo, devas okazi la ĉiujara fizika kunsido de la Estraro de UEA. Tio daŭris tra preskaŭ tridek horoj kaj tri tagoj. La konsisto estis preskaŭ plena – mankis nur nia azia estrarano, Lee Jungkee, momente en Japanio, kiu partoprenis du horojn per Skajpo. Kompense, en Roterdamo volontule restadis komitatano Huang Yinbao (Trezoro), kandidato por la Estraro, kies elektiĝo per reta voĉdono estis konfirmita frue en la kunsidado. TEJO sendis observanton – Charlotte Scherping, ILEI same – Mirejo Grosjean; la projektoj de tiuj partneroj ricevis multan atenton.

Neeviteble la financoj staris centre de la atento: la Asocio frontas gravan deficiton en la jaraj spezoj, kaj la Ĝenerala Direktoro, Martin Schaffer, prezentis raportojn kaj analizojn pri la rezultoj de 2017, la evoluoj en 2018 kaj la prognozoj por 2019. Pri tio venos baldaŭ pliaj detaloj. Per intensa kaj konstrua diskutado la estraro pretigis kelkajn signifajn reformproponojn por la konsidero de la Komitato en Lisbono, kiel unua paŝo al resanigo de la financoj. Alia gravega temo estis la evoluigo de la nova retejo de UEA, kiu ne nur montros pli allogan retpaĝan aspektaron kaj navigeblon, sed donos multe pli da flekseblo, interalie en la traktado de la asocia administrado. Partoprenis la plimulton de la kunsidado Ana Ribeiro, kiu staĝas en la oficejo dum tri monatoj por pretigi la transiron el la nunaj retejoj kaj datumbazoj al la novaj. La lanĉo okazos en kelkaj etapoj; la unua, ene de mallonga tempo, disponigos al nia membraro novan membrospacon por faciligi kontaktadon kaj kunlaboron.

Por antaŭenigi la informadon pri Esperanto, la rilatojn kun UN kaj Unesko, la instruadon de la lingvo kaj la trejnadon de aktivuloj, la Estraro interkonsentis pri pluraj paŝoj kiuj celas malfermi la Asocion al pli diversnivela konkreta aktivado de niaj membroj, kaj pli konstanta kaj inspira fluo de informoj pri tiaj iniciatoj. La Jaro de la Esperanta Kulturo, inspirita de la rekono de Unesko al tiu “nemateria heredaĵo”, estos bele festata kadre de la 103a UK en Lisbono. Tie krome unuafoje okazos AMO-seminario (kredeble la 50a), kun temo gravega kaj aktuala: ‘Kiel UEA transformu sin por logi kaj reteni membrojn?’ Prepara artikolo por tio aperos en la junia revuo Esperanto.

SMG / MF

Laŭ EKO 2018-11

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo1

  1. Jovana diras:

    Simplaj mortemuloj, kiaj ni, malfacile – se entute – komprenas kial necesas la fizika kunveno de (parto de) la estraro, en epoko de reta komunikeblo. Oni ne mistifiku nin per vortoj kiaj “granda deficito” dum la vojaĝkostoj por la estraro estas kvaroble pli altaj ol tiuj por dungitoj.

Respondi