La 14an de aprilo post longa malsano en Jekaterinburgo forpasis
Irina Ljvovna Kirina (1965-2018)
Irina Kirina, fakulino pri ekonomiko kaj sociologio, laboris en Ŝtata Nafta-Gasa Universitato (Tjumeno), kie ŝi antaŭe diplomiĝis pri ekonomiko, kaj dum la lastaj jaroj estis docento en la Ruslanda Ŝtata Profesia-Pedagogia Universitato (Jekaterinburgo); scienckandidato pri sociologio (2006), aŭtoro de kelkaj sciencaj kaj didaktikaj verkoj.
En 1980 Irina eklernis Esperanton en kurso de Aleksander Korĵenkov en Tjumeno, kaj sekvajare partoprenis en la okcidenta kaj orienta SEJToj kaj baldaŭ iĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de Uralaj kaj Siberiaj esperantistaj renkontiĝoj, kaj aktivulino kaj estraranino de la Tjumena Esperanto-klubo “Revo”, kadre de kiu ŝi (kun)organizis plurajn esperantistajn aranĝojn.
Kiel amatora ĵurnalisto, Irina verkis plurajn artikolojn pri Esperanto por loka gazetaro, kaj kontribuis per artikoloj en Esperanto al “Ekzakte”, “Ruslanda Esperantisto”, “La Ondo de Esperanto” kaj al aliaj Esperanto-gazetoj. En la fino de la 1990aj jaroj ŝi estis sekretario de la Ruslanda sekcio (la plej granda sekcio) de la ĵurnalista asocio TEĴA.
Dum la du lastaj jaroj Irina grave malsanis; ŝi mortis je la Zamenhofa mortotago, la 14an de aprilo kaj estis entombigita la 18an de aprilo en la tombejo de Sredneuraljsk (apud Jekaterinburgo).
Ni kondolencas al ŝia filino Anna, al ĉiuj familianoj kaj samideanoj de nia kara amikino kaj kunlaborantino Irina Kirina.
Ripozu en paco!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperos en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/04/nekrologo-36
Karaj amikoj, legante miajn mesaĝojn mi relegis tiun informon kaj refoje la forpaso de nia amikino Irina (kvankam mi neniam renkontis ŝin) ege tristigas min. Kara Irina se vi aŭdas niajn elkorajn pensojn, sciu ke vi plu estas kun ni! Tre amike – Miajn plej amikajn pensojn mi sendas al via filino Anna. Sciu ke mia plej aĝa filino 37jara nomiĝas Annabelle!
Dankon, Aleksandr kaj Halina. Tristiga evento. Kiam homo forpasas el via vivo, restas truo. Ial mi sentas nun tian truon.
Kara Irina, ripozu en paco!