La 7an de aprilo 2018 en Sabadell (Katalunio, Hispanio) forpasis
Llibert Puig i Gandia
(1933-2018)
Llibert Puig, profesie fakulo pri komerco, lernis Esperanton en 1950 kaj tuj iĝis estrarano de la novfondita Centro de Esperanto Sabadell, kies prezidanto li estis dum jardekoj. En 1980 li kunfondis Katalunan Esperanto-Asocion kaj divers-periode estis prezidanto, sekretario, kasisto kaj redaktoro de la asocia organo Kataluna Esperantisto. En 1978 li kunfondis Internacian Komitaton por Etnaj LIberecoj kaj estis ĝia estrarano. Puig ankaŭ gvidis plurajn Esperanto-kursojn, precipe por infanoj, tradukis plurajn verkojn (interalie, por la Teatra Junulara Grupo, kiun li kunfondis) kaj distvastigis per Esperanto informojn pri la katalunaj lingvo, kulturo, popolo kaj sendependismo.
Ni funebras kaj kondolencas al la samideanoj kaj parencoj (ĉiuj liaj infanoj lernis Esperanton denaske) de Llibert Puig, kiu dum pluraj jaroj estis ne nur peranto de La Ondo de Esperanto en Katalunio, sed ankaŭ nia amiko, kiu multe helpis la redaktoron de La Ondo dum ties restado en Katalunio en 2004.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperos en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/04/nekrologo-35
Foto de Vinilkosmo