Nia diligenta kolegaro: Prezentado en Vilno

La 12an de aprilo en la konferenca salono de Litovia Ĵurnalista Domo en Vilno (strato Jogailos 11, la 3a etaĝo) okazos prezentado de la nova enciklopedio Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj (NDK). La enciklopedion prezentos ĝiaj aŭtoroj: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov el Kaliningrado. Okaze de la prezentado oni povos aĉeti la libron kun granda rabato kontraŭ nur 16 eŭroj (anstataŭ 30 eŭroj) kaj ricevi aŭtografojn de la aŭtoroj.

En la programo:

1. Prezento de NDK, respondoj al la demandoj;
2. Regalo kaj glaso da vino.

Pri via partopreno en la prezentado bonvolu anticipe informi al la respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Irena Alijošiūtė telefone +370 686 69875 aŭ rete irena.alijosiute@gmail.com.

Komenco je 17h30.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio

Pli detale pri NDK

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi