István Ertl en Litovio

István Ertl kaj Povilas Jegorovas en la Nacia Biblioteko
(Foto: Marijus Dilba)

Ekde la 31a de marto ĝis la 7a de aprilo en Vilno gastis István Ertl – tradukisto de la Eŭropa Revizora Kortumo (Luksemburgio), konata movada intelektulo, redaktinto de kelkaj Esperanto-revuoj, poligloto, tradukinto de multaj libroj al Esperanto kaj al aliaj lingvoj, poeto, prozisto, literatura kritikisto, unu el redaktoroj de Beletra almanako. Li venis al Litovio kun la filo Dorian kaj la filino Klara.
La 5an de aprilo Litova Esperanto-Asocio (LEA) okazigis renkontiĝon de István Ertl kun esperantistoj. Al la renkontiĝo en la Nacia Biblioteko de Litovio venis 24 esperantistoj de Vilno, Kaŭno kaj Panevėžys. La kunvenon gvidis la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas. La gasto tre interese rakontis pri diversaj problemoj de tradukado kaj interpretado ĝenerale kaj speciale pri sia sperto de la tradukado al Esperanto de la poemaro La unufoja lando de Tomas Venclova. Ĉi tiu poemaro, konsistanta el 18 versaĵoj, estis eldonita dulingve (litove kaj Esperante) en Kaŭno en 2005 antaŭ la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno. Preskaŭ ĉiujn poemojn el ĉi tiu kolekto tradukis al Esperanto István Ertl.

La gasto respondis demandojn de la kunvenintoj, kiuj havis la eblon akiri la poemaron La unufoja lando kaj ricevi aŭtografon de la tradukinto, kaj multaj el la partoprenantoj de la kunveno uzis ĉi tgiun eblecon. Ankaŭ eblis aĉeti kelkajn numerojn de Beletra almanako. La saman tagon Istvan Ertl kaj Povilas Jegorovas vizitis la prezidanton de ka ŝtata komisiono pri la litova lingvo, esperantiston Audrys Antanaitis en ties oficejo.

La gastoj, gviditaj de Gleb Malcev, ekskursis tra Kaŭno kaj kune kun Taesok Choe vizitis la urbon Trakai.

Krom esperantistaj fontoj pri la evento informis ankaŭ la retejo de Litovia ĵurnalista asocio.

Povilas Jegorovas

Fotoj de Taesok Choe pri la prezentado

Ĉi tiu artikolo aperos en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/04/litovio-28

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi