BET-55: Grava renkontiĝo en Panevėžys

BETLa 17an de aprilo la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas renkontiĝis kun la urbestro de Panevėžys, Rytis Mykolas Račkauskas. Estis priparolita la organizado de la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj en 2019 en ĉi tiu nordlitovia urbo.

Estis interkonsentitaj jenaj aferoj:

1. La urbo en sia buĝeto por 2019 planos financan helpon al BET-55.
2. La urbo je sia kosto kunlabore kun LEA eldonos libreton pri Panevėžys en Esperanto, kiun senpage ricevos ĉiu partoprenanto de BET-55.
3. Dum BET-55 kelkaj el la plej bonaj artaj kolektivoj de la urbo senpage koncertos por la partoprenantoj de BET-55.
4. La urbestro dum BET-55 atanĝos solenan akcepton por ĉirkaŭ cent aktivaj partoprenantoj.
5. Oni povos por bezonoj de BET-55 senpage uzi ejojn de la urba kulturcentro.
6. En la oficiala retejo de la urbo aperos diversaj informoj pri BET-55.
7. Reprezentantoj de la urba municipo (eventuale la urbestro mem) partoprenos la solenan inaŭguron de BET-55.

La urbestro komisiis al sia konsilanto s-ino Gintarė Maskoliūnienė esti respondeculino de la urba municipo pri BET-55. Ŝi estos membro de la Organiza Komitaton de BET-55.

En la sama tago la prezidanto de LEA kune kun la prezidantino de la urba Esperanto-klubo Revo Vida Kulikauskienė kaj la vicprezidantino Danutė Kriščiūnienė faris vizitojn al la Panevėžys-a fakultato pri teknologio kaj negocado, al la urba kolegio, kaj al la studentaj domoj, en kiuj loĝos partoprenantoj de BET-55.

Paneveĵano

Ĝi estas artikolo el la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/04/bet-59

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi