Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2018

1. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Pál Lengyel (1868-1898-1932), hungara presisto kaj esperantisto, teknika redaktoro de Presa Esperantista Societo en Parizo (1905-14), eldonanto de Lingvo Internacia (1899-1904), redaktoro de Juna Esperantisto (1909-14), redakciano de Literatura Mondo en ties unua eldonperiodo (1922-26), membro de la Lingva Komitato ekde ties fondo (1905) ĝis sia morto (1932), membro de la Akademio de Esperanto (1910-28), honora prezidanto (1924-32) de Hungarlanda Esperanto-Societo, aŭtoro de Libro de l’ humoraĵo (1899, bitlibro 2002) k. a.

1. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Tyburcjusz Tyblewski (1933-1951-1998), pola montara savisto, pedagogo, instruisto, psikologo kaj esperantisto; senatano de AIS k dekano de ties morfoscienca sekcio, redaktoro de Pola Esperantisto meze de la 1980aj jaroj, aŭtoro de El la valo (1981), Fihonestulo (1983), Skizo pri personeco de esperantisto (1985), Psikosocia problemaro de internacia turismo (1988) k. a., tradukinto de verkoj de Tadeusz Różewicz, Sławomir Mrożek, Czesław Miłosz k. a.

7. Antaŭ 25 jaroj mortis August Weide (1904-1993), germana esperantisto, Cseh-metoda instruisto en pluraj landoj, aŭtoro de la ampleksa lernolibro Esperanto laŭ la patrina metodo (1979), kuntradukinto de la grava seksologia libro ABZ de amo (1972) de Inge kaj Sten Hegeler.

16. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Kenelm Ralph Creusé Sturmer (1903-1922-1960), konata kiel Kenelm Robinson, brita dentoteknikisto kaj esperantisto, recenzanto kaj beletristo; aŭtoro de Por recenzo! (1930), Se Grenereto… (1930), Apud stacidomo Victoria (1930), El la notlibro de praktika esperantisto (1934) k. a., tradukinto de Princino de Marso (1938) de Edgar Rice Burroughs k. a.

27. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Arnošt (Ernesto) Váńa (1908-1918-1998), slovaka forstisto, vegetarano kaj esperantisto, fondinto de Slovaka Esperantisto (1946) k de Esperanto-kooperativo (1947, konfiskita de la ŝtato), longtempa prezidanto de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio k redaktoro de Esperantista Vegetarano, aŭtoro de lernolibro de Esperanto por slovakoj (1946).

29. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Milan Zvara (1933-1949-2002), kemiisto, naturprotektanto, vojaĝanto, mikologo, fotisto kaj la plej konata esperantisto en Slovakio; Esperanto-instruisto, prezidanto (1977-83, 1987-90) kaj vicprezidanto (1983-87) de Slovakia Esperanto-Asocio, prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio (2001-02), komitatano de UEA (1982-95), estrarano (1975-84, 1987-90) kaj ĝenerala sekretario (1990-2002) de Monda Turismo, organizanto de multaj Esperanto-vojaĝoj, ekskursoj kaj renkontiĝoj, direktoro de la Esperanto-Centro en Poprad, kunaŭtoro de koresponda kurso de Esperanto por slovakoj (kun Eduard Tvarožek, 1990).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/04/aprilo-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi