De AMO al APERo

AMO-44

La 20-22an de februaro en la apudmoskva ripozejo Jerŝovo okazis AMO-Seminario – Seminario pri Aktivula Maturigo. Ĝi pasis sub la aŭspicio de UEA kiel ĉenero de la primovadaj seminarioj tra la tuta mondo. Laŭ la UEA-registro ĝi havis la 44an numeron. Sed por nia grandega lando ĉi tiu AMO estis la unua provo okazigi seriozan primovadan laborkunvenon pri la evoluo de la Rusia Esperantujo. La temo de nia AMO estis superaktuala (kaj supermalfacila): “Modernigo kaj junigo de la Rusia Esperanto-movado”.

Estis ja malfacile kolekti reprezentantojn de ĉiuj ok federaciaj regionoj dum labortagoj. Tempon por longdistancaj vojaĝoj havas pensiuloj, sed ili ne havas monon. Tiuj, kiuj povas permesi al si la vojelspezojn, tiutempe devas labori. Kaj nia celgrupo – studentoj – havas nek monon (ĉar ne laboras), nek tempon (ĉar studas). Senelira situacio, ĉu? Nur ŝajnas. Agu – kaj vi atingos.

AMO-44 kunigis 15 homojn el kvar federaciaj regionoj: dek el la Centra (Moskvo kaj Moskva regiono), po du el la Nord-Okcidenta (Sankt-Peterburgo kaj la Granda Novgorodo) kaj Suda (Novoĉerkassko kaj Volgogrado), unu venis de la plej Esperanto-prospera Urala regiono (Jekaterinburgo). La aĝo de sep partoprenintoj estis malpli ol 41 jaroj, la plej juna havis 13; 8 inoj kaj 7 viroj – por kompletigi la statistikon. Sed, eble, plej gravas, ke inter la ĉeestintoj estis kaj spertegaj, kaj komencantaj aktivuloj (la sola laborlingvo estis Esperanto). La seminarion organizis Moskva Esperanta Asocio MASI en intima kunlaboro kun Rusia Esperantista Unio. Partoprenis naŭ REU-membroj (inter kiuj kvar estraranoj de REU) kaj ok membroj de MEA MASI. Do, formiĝis tre proporcia kaj tre laborema amika kolektivo, kies ĉiuflankaj avantaĝoj tuj montriĝis. Kaj dum la laboro eĉ formiĝis sento, ke por la unua AMO en niaj kondiĉoj bezonatas nek pli da homoj, nek alia homkonsisto.

Vespere la 20an de februaro, post la afereca malfermo, kie estis elektita la konstanta protokolanto de AMO-44 (Kirill Noviĉenko), komenciĝis la prepara parto de la programo: la seminario de Irina Gonĉarova “Kio estas tiu ĉi AMO por ni”. Ni spektis ankaŭ lumbildprezentadon de la prezidanto de REU Svetlana Smetanina pri la aktuala stato de la Esperanto-movado en la lando.

En la sekva, kerna, tago de la programo (21.02), okazis la kvarhora seminario “Kio estas rusia esperantistaro kaj kia estu ĝia estonto”, gvidita de Irina Gonĉarova laŭ la metodo de la tradicia por multaj AMOj: FLAM-analizo de la nuna situacio kaj EKEK-solvoserĉado “Kiel plibonigi la situacion en Rusio”. Ĝin sekvis la trihora seminario “Kiel organizi Esperanto-agadon” de Alisa Zingerman, laŭ SPRINT – vaste konata trejnado de projektstartigoj. Samvespere Irina Gonĉarova okazigis la rondan tablon “Informado kaj varbado. Kiel allogi gejunulojn al Esperanto?”. Malfruvespere post la streĉa labortago oni bonege ripozis en hejmeca amika etoso, kiu ĉiam kreiĝas ĉirkaŭ Svetlana, kun multaj ŝercoj kaj anekdotoj el la Esperanta vivo kaj kun agrabla gustumado de bonaj vinoj.

La 22an de februaro ni daŭrigis la seminarion pri varbado, kies temo multe agitis la partoprenintojn. Post diskuto de la protokolo kaj akcepto de komunaj konkludoj venis tempo por konkretaj projektoj. La vicprezidanto de REU Nikolao Gudskov detale raportis kun lumbildoj pri la nova REU-projekto “Lasta adreso”, al kiu bonus logi esperantistaron de la tuta lando. Temas pri pendigado de memorŝildoj sur la domoj, el kiuj sovetiaj esperantistoj estis veturigitaj al prizonoj kaj pereo en la morna tempo de la Stalinaj reprezalioj. Por distriĝi kaj vigliĝi post la streĉcerbaj temoj ĉiuj tre volonte partoprenis la gajan lingvan metiejon de Svetlana pri absurda frazfarado, kiu multe helpus lingvoinstrue kaj etose dum ajna esperantista kunveno.

Intertempe komencis veni partoprenontoj de APERo-12, kiuj aliĝadis al nia dekkvinopo. Kaj ĉiun sekvan AMO-programeron partoprenis pli kaj pli da APERanoj. Tuj post la tagmanĝo (abunda kaj bongusta, kiel ĉiuj bufed-manĝoj en la ripozejo) okazis prezentado de la ekzistantaj Esperantaj projektoj en la hodiaŭa Rusio. Rafija Kudrjavceva rakontis pri la tradiciaj renkontiĝoj kaj pri la interretaj projektoj en Uralo. Irina Gonĉarova prezentis kvar plej “junajn” projektojn de MEA MASI: “Esperanto: la unua kanalo”, “Esperanta PoŝtKruciĝo”, “MiA MASI” kaj “Internacia videobabilejo kun moskvaj esperantistoj”. La baza ideo estis, ke eĉ unu homo kapablas krei grandan internacian projekton. Kiel “Hejma tasko” estis proponite verki sian propran projekton laŭ la donita skemo.

Sekvis negranda videoenkonduko kaj granda interaktiva diskuto de la temo “Ideologioj de esperantismo. Kio vi estas?”, organizita de Nikolao Gudskov. Kaj venis la momento fermi la AMOn, kaj ni tion faris kun plena kontento pri granda fruktodona laboro. Ĉiuj emis pli profunde studi kaj analizi la materialojn de tiu ĉi seminario kaj deziris daŭrigi la aktivadojn en niaj loĝlokoj. Post la solena fermo la seminario ne ĉesis! Kadre de APERo-12, jam kun partopreno de kromaj dekoj da diversaĝaj homoj, oni entuziasme daŭrigis, sed nun tempas resumi la AMOn.

La laboro kaj kunagado dum AMO-44 kuraĝigis kaj inspiris ĉiujn. Iĝis evidente, ke ĝi estas nur la unua paŝo en la longa marŝado laŭ la malglata vojo de la movada organizado. Ni estu sinceraj – ni tion antaŭdeziris. Tial jam sur nia afiŝo apud la kutima AMO-44 aperis la nova siglo, kiu eĉ pli ridetigos vin: AMo.Ru-1. En ĝi riveliĝas nia espero realigi la primovadajn seminariojn en Rusio regule kaj fruktodone.

Do – de AMO tra AMo.RU al APERo – de la moderna kaj gejunulplena Esperantista Movado en Rusio!

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/03/ruslando-11

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi