Praktiki Esperanton sen forlasi la hejmon!

MASI

Kiam vi ne havas proksimajn Esperanto-renkontiĝojn apude, aŭ mankas tempo por vojaĝi, aŭ vi jam konas ĉiujn esperantistojn en via ĉirkaŭaĵo kaj volas renkonti novajn homojn sen vojaĝi malproksimen – nia Ret-babilejo estas la solvo por vi!

La 24an de marto amikiĝemaj babilemuloj de la Moskva Esperanta Asocio MASI malfermis retan gastĉambron kaj organizis tie deĵoradon dum ok horoj por ebligi al komunikiĝemaj esperantistoj de ĉiu tempozono praktiki kune Esperanto-paroladon. La ideo fontis el la projekto “EKPAROLU!”, organizita de Katalin Kováts en la retejo www.edukado.net, jam atinginta pli ol mil parolsesiojn kun komencantaj kaj progresantaj esperantistoj. Sed kadre de Ekparolu! ĉiu uzanto havas nur dek sesiojn. Kaj kio plu? Multaj studintoj post Ekparolu! ne havis optimisman respondon al tiu ĉi demando. Nun ĝi estas! Ja MEA MASI lanĉis por vi la Ret-Babilejon!

La unua provo plene sukcesis! Dum la tuta tempo la ĉambro ne estis malplena eĉ unu minuton! Venis gastoj de la tuta mondo – el Rusio, Brazilo, Hungario, Anglio, Ĉilio, Litovio… La tempa diferenco de aliĝintoj kompare kun Moskvo estis de -6 ĝis +4 horoj!

La gastigantoj ĉi-foje estis Alisa (tiutempe en Sofio, MEA MASI, lerninto de Ekparolu!), Anjo Amika (Ĉaŭdefono, Svislando, instruisto de Ekparolu!), Mirina/Irina Gonĉarova (Odincovo, MEA MASI, instruisto de Ekparolu!) kaj Raja/Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburgo, EK “Arĝenta Flamo”). Ĉiu gastiganto havis sian propran aliron al la gastigado.

Alisa proponis al la gastoj diskutprovokajn fotojn, provis vortludi kaj eĉ instrui origamion. Anjo, konata Esperanto-kantistino, kiu je nivelo C2 dipomiĝis pri la temo “Kiel influas la Zamenhofa ideologio la Esperantan muzikan kulturon”, kompetente kaj entuziasme rakontis pri historio de la Esperanta muziko. Ŝian prelegon kompletigis Vida Kulikauskienė (Panevėžys, Ekparolu!) per rakonto pri la litova grupo Sepa kaj Asorti. Raja mergis nin en la mondon de Esperanta poezio. Granda plezuro estis aŭskulti ŝian belan melodian deklamadon kaj prononcon! La temon subtenis profesoro Adonis Saliba (San-Paŭlo) kaj Galina Markelova (Sankt-Peterburgo), kiuj rapidis por preni la ŝatatajn poeziaĵojn de librobretoj kaj voĉlegi ilin.

Mirina sukcesis paroligi ĉiujn ĉeestantojn en la ĉambro, esprimante sinceran intereson al ĉiu persono kaj ebligante al ĉiu homo, speciale al komencintoj, praktiki paroladon. Speciale ĝojigis nin la juna brazilano Filipe dos Santos, kiu nur antaŭ tri monatoj eklernis Esperanton kaj ne rapidis ekbabili, sed poste montris fluan paroladon kaj malfermitecon de sinesprimoj. Post la sesio li skribis: “Estis tre agrabla momento kaj granda sperto por mi. Ĉiuj partoprenantoj multe instruis min, do mi tre dankas pro la oportuno. Por mi estis kiel la projekto Ekparolu!, sed iomete pli amuza, eĉ pro mi povis babili kun kelkaj “onklinoj” en la sama tempo. Mi esperas la venontan fojon”. Mirina lanĉis ankaŭ konversacion pri la Esperanta sumoo, pri kiu kelkaj homoj neniam aŭdis, sed nun ekdeziris partopreni. Rodrigo en Brazilo preparis por ni surprizon, malpakinte antaŭ la kamerao ĵus ricevitan poŝtsendaĵon kun la libro “Faktoj kaj Fantazioj” de Marjorie Boulton.

Neniu devis ĉeesti dum ok horoj, tamen kelkaj, jes, ĉeestis, kaj multaj revenis dum la anoncita tempo kelkfoje. Kompreneble, ne ĉio ĉiam pasis glate – estis teknikaj malfacilaĵoj, jen solveblaj, jen ne. Iu havis problemojn eniri, iu plendis pri malbona aŭdeblo, ne ĉiam ret-konekto estis bona. Senteblis bezono pri konstanta teknikisto. Tamen entute ĉio pasis bonege – des pli, por la unua fojo!

Vidu elektitajn fragmentojn (https://www.youtube.com/watch?v=cc9C1OfnOUA) kaj registru vin en la aliĝilo, se vi volas esti kun ni sekvajn fojojn, sabate, la 28an de aprilo kaj la 12an de majo! https://retbabilejo.weebly.com/.

Se iu el vi pretas esti gastiganto dum iuj horoj, ĉu kun anoncita temo, ĉu sen tiu, bonvolu informi nin!

Ĝis la revido interrete!

Alisa Zingerman
iniciatinto kaj ĉefa realiganto de la Reta Babilejo
membro de MEA MASI
Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/03/masi-26

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi