Forpasis Virgilijus Noreika, homo kiu sonigis Esperanton

Virgilijus Noreika

La 3an de marto 2018 forpasis la plej fama litova operkantisto de la Sovetunia periodo tenorulo Virgilijus Noreika.

Li naskiĝis la 22an de septembro 1935 en la litova urbo Šiauliai. Dum 1949-1953 li lernis en la muzika lernejo Juozas Tallat-Kelpša (Vilno), dum 1953-1958 en la Litova Konservatorio. Dum 1957-1975 Noreika estis solisto en la Litova Teatro de Opero kaj Baleto, poste profesoris pri kantado en Litova Ŝtata Konservatorio (Muzika Akademio) kaj estis arta gvidanto de la kantostudejo en la Litova Teatro de Opero kaj Baleto. Noreika estis laŭreato de multaj internaciaj konkursoj, iĝis Popola Artisto de Sovetunio (1970), ricevis la ordenon “Pro porlitoviaj meritoj”, la Ordenon de Gediminas kaj aliajn distingojn de Sovetunio, Litovio, Ruslando (medalo “Puŝkin”, 2015) kaj aliaj landoj.

Virgilijus Noreika, impresvoĉa tenora grandulo, kantis sur scenejoj de multaj mondaj teatroj: en La Granda (“Boljŝoj”) Moskva Teatro (pli ol 50-foje), en Berlino, Parizo (Grand Opera), Bonaero, Stokholmo, Varsovio, Prago, Talino, Budapeŝto kaj aliaj urboj.

La patro de la kantisto, tajloro Leonas Noreika, estis esperantisto ekde 1923. Li aktivis en organiza kaj varba laboro por Esperanto en Šiauliai, estis membro de SAT kaj UEA. Post la Dua Mondmilito li kun sia familio ekloĝis en Vilno. En 1956 li helpis al Vilnaj esperantistoj akiri ejon por la urba Esperanto-rondeto (poste Esperanto-klubo), organizis kaj gvidis Esperanto-kurson por universitataj studentoj. Lia filo Virgilijus ne fariĝis esperantisto, sed ĉiam simpatiis kun esperantistoj.

En 1961 mi, ĵusa studentiĝinto en la Vilna Universitato, konversaciis kun la direktoro de la Vilna Sondiska Studio (filio de la Moskva Studio “Melodija”). Tiam aperis la ideo entrepreni preparon de sondisko en Esperanto, sed la direktoro dubis, ĉu “Moskvo permesos”, ja Esperanto en Sovetunio funkciis nur duonoficiale. Mi sciis pri la esperantisteco de la patro de la impete populariĝanta kantisto, kiu “estis aprecata kaj ŝatata eĉ en Moskvo”, Ni interkonsentis, ke mi kontaktos la kantiston pri la disko, kaj la estro kontaktos la estraron de “Melodija”.

Antaŭ renkontiĝi kun la kantisto, mi iris al lia patro, kiu pri sia malsano ne plu vizitadis Esperanto-kunvenojn. La patro certigis, ke li konvinkos la filon kanti en Esperanto. Kun kelkaj tekstoj de tradukitaj litovaj popolkantoj mi iris al la hejmo de Virgilijus Noreika. Li tre afable akceptis min, elektis tri kantojn el la proponitaj kaj ekdeziris, ke estu tradukita ankoraŭ kanto pri anaseto, tre ŝatata de li. Kiam venis konsento de Moskvo pri la sondisko kaj ties enhavo, en la Vilna Filharmonio okazis la sonregistrado. Mi ĉeestis kiel kontrolisto pri korekta Esperanto-prononcado. Post la registrado de la unua kanto, en la teknikan ĉambron venis la opera majstro, aŭskultis sian kantadon kaj kontente konkludis: “Esperanto sonas bonege – kiel la itala!”. En decembro 1961 la sonfabriko “Ligo” en Rigo eldonis la diskon “Litovaj popolaj kantoj kaj dancoj”.

Kvankam surbendigitaj estis kvar kantoj en Esperanto, en la disko aperis nur tri – la kantisto severe traktis fuŝa sian plenumon de la kvara kanto (aŭ li traktis ĝin netaŭga?). Nu, mi sentis neniun missonon. Krom tri kantoj, plenumitaj de Noreika, en la disko aperis ses instrumentaj popolaj muzikaĵoj.

Tiel en la tiama Sovetunio aperis la unua Esperanto-disko, kiu estis reeldonita jam en 1964, Ĝi akiris bonan renomon inter eksterlandaj esperantistoj kaj pavimis la vojon al la dua Sovetunia Esperanto-disko kun 12 kantoj “Litova kanto en Esperanto” (1972).

Inter la adorantoj de la talento de la ĵus forpasinta opera grandulo Virgilijus Noreika estas kaj restas ankaŭ la Litovia esperantistaro, ja li dum la obskura Sovetunia epoko kortuŝvoĉe sonigis Esperanton tra la mondo. Aldonindas, ke Virgilijus Noreika estis membro de la Honora Komitato de la 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno en 2005.

Vytautas Šilas

Ĉiujn muzikaĵojn de la disko oni povas aŭskulti, interalie, en jena retejo (vidu la liston malsupre de la retejo).

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/03/litovio-26

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

5 komentoj pri “Forpasis Virgilijus Noreika, homo kiu sonigis Esperanton”


  1. inga johansson

    Helpu, trovi la muzikon – kiam mi provis trovi, mi havis jenan respondon:

    Dokumentų nerasta

    Donu ligilon al la diskon!

  2. Robert Poort

    Ŝajnas ke la ligilo en la artikolo al “ĉiuj muzikaĵoj de la disko” bedaŭrinde ne funkcias.

  3. AlKo
  4. inga johansson

    13/3 2018
    Dankon! Mi provis ligon epaveldas kaj bonege sonas.

  5. Robert Poort

    Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne povas vidi son-dosierojn kiam mi iras al tiu paĝo. Ĉu estas aliaj kun la sama problemo?

Vi devas registriĝi por komenti.