Nia libroproduktado en la plej mallonga jaro

VinjetoEkde sia renaskiĝo La Ondo ĉiujare publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en la legenda (kaj leg-enda) Budapeŝta revuo Hungara Vivo. Por tiuj, kiuj unuafoje abonas La Ondon, ni ripetu kelkajn enkondukajn frazojn, kiujn povas ne legi niaj konstantaj abonantoj.

La bazo de ĉi tiu statistiko estas la rubriko “Laste aperis” en la revuo Esperanto, en kiu estas registritaj ĉiuj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro (= abonjaro de la revuo Esperanto, de la 1a ĝis la 12a numeroj). La jartabelojn akompanas resumaj tabeloj por la jam 27-jara periodo de nia statistikado.

Tia statistiko ja estas kritikebla.

Unue, en “Laste aperis” estas menciataj pluraj libroj, eldonitaj antaŭ kelkaj jaroj sed ekvenditaj de UEA en la koncerna jaro, ekzemple, ĉar la eldoninto ne sendis specimenon al Roterdamo. Tio povas doni misan bildon pri la revuata jaro. Sed la resuma statistiko glatigas la fluktuadon kaj fidinde vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.

Due, la libroservo de UEA vendas ne ĉiujn novajn Esperanto-librojn, kaj en “Laste aperis” kutime mankas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por landaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj malmultekzemplere eldonitaj broŝuroj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonacas en siaj kluboj aŭ lokaj renkontiĝoj. Same mankas en “Laste aperis” kongreslibroj, programbroŝuroj kaj jarlibroj, kiuj abunde aperas ne por vendado en libroservoj, sed por disdono al la respektivaj kongresanoj kaj asocianoj.

Trie, ekster la statistiko restas la bitlibroj, kiujn la aŭtoroj (kutime, senpage) ofertas en la virtuala mondo sen zorgi pri papera eldono por ne pagi la eldonkostojn. Tio reduktas la rikolton de libroj paperaj. Sed ne estas pli granda statistika bazo ol la kritikebla, sed ne kritikenda “Laste aperis”.

Kiom da monatoj estas en la jaro?

Jaro Libroj Paĝoj
1991 222 26.091
1992 205 25.789
1993 136 18.511
1994 188 22.078
1995 200 23.345
1996 232 28.637
1997 273 27.727
1998 208 28.769
1999 208 24.460
2000 235 25.869
2001 222 31.520
2002 174 26.451
2003 224 28.424
2004 183 27.295
2005 159 23.780
2006 204 30.078
2007 184 31.183
2008 158 25.381
2009 158 24.272
2010 204 28.232
2011 172 19.775
2012 153 23.144
2013 178 25.344
2014 107 14.024
2015 172 25.629
2016 189 32.323
2017 139 23.353

La statistiko montras, ke dum la lasta jardeko de la 20a jarcento averaĝe aperis 210 libroj jare, dum la unua jardeko de la 21a jarcento la jara averaĝo estis 191 libroj, kaj en la komencaj sep jaroj de la nuna jardeko (2011-17) “laste aperis” 1110 libroj, aŭ nur 158 libroj jare.

La 2016a jaro estis “grasa” kun rekorda paĝonombro, neniam atingita en la antaŭaj 25 jaroj. Tiu kresko okazis ne laste pro tio, ke la jarkolekto 2016 de la revuo Esperanto kompletiĝis ne novembrofine, sed nur en februaro, ĝi kovris ne 12 monatojn sed pli ol 14. Pro la reakuratigo de la aperritmo la jarkolekto 2017 pretiĝis dum nur 10 monatoj, kaj, nature, la 10-monata jaro 2017 estis multe pli magra ol la 14-monata jaro 2016. Dum ĉi tiu stumpa jaro aperis nur 139 libroj, notinde ampleksaj (je 33 paĝoj pli ol averaĝe), inter kiuj nur 13 (malpli ol dekono) estis broŝuroj malpli ol 49-paĝaj.

La tema distribuo en la pasinta jaro (= jarkolekto 2017) estis kutima.

1991-
2015
2016 2017 1991-2017
Sume aŭ
averaĝe
Nombro de libroj en/pri Eo 4802 189 139 5130
Suma paĝonombro 635.808 32.323 23.353 691.474
Nombro de la eldonintoj 1162 75 64 1202
Averaĝa paĝonombro de unu libro 132 171 168 135
Averaĝa prezo de unu libro (eŭroj) 10,00 12,84 13,01 10,19
E-lirnolibroj, vortaroj k. s. 699 20 26 745
Originala beletro 562 30 15 607
Traduka beletro 997 28 32 1057
Lingvistiko, esperantologio 555 23 14 592
Eo: historio, movado, kulturo k.s. 639 28 17 684
Politiko, historio, filozofio, socio 513 34 26 573
Scienco kaj tekniko 294 5 1 300
Religio 235 14 5 354
Aliaj temoj 308 7 3 318

TrockijĈampano por Lutermano!

En ok el la naŭ lastaj jaroj la plej aktiva Esperanto-eldonejo estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kiu eldonas plejparte verkojn de maldekstraj aŭtoroj kaj beletron. MAS ankaŭ ĉi-foje plej altas kun 23 libroj – pli multe ol kune produktis Mondial kaj Dokumenta Esperanto-Centro, kiuj sekvas en la plejlisto.

2017. Libroj
MAS (Francio) 23
DEC (Kroatio) 10
Mondial (USA) 10
Horizonto (Japanio) 6
J. Drahotová (Ĉeĥio) 5
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 5
Fonto (Brazilo), Impeto (Ruslando) 4
L. Gbadamassi (Benino) 4
La Blanchetière (Francio) 4
Libro-Mondo (Pollando) 4

2017. Paĝoj
MAS 4237
Mondial 1935
DEC 1753
Fonto 1084
KAVA-PECH 894
Horizonto 735
Orion art (Serbio) 664
KEA (Koreio) 619
Aracne (Italio) 562
Libro-Mondo 537

Ĉi tiu kvanta dominado reliefiĝis ankaŭ kvalite. Aldoninte 23 librojn, MAS rompis la multjaran “hegemonion” de UEA kaj finfine okupis la unuan lokon en la resuma listo. Samtempe MAS devancis Flandran Esperanto-Ligon kaj iĝis la unua ankaŭ laŭ la suma paĝokvanto. Estas aparte atentinde, ke MAS eldonis 166 librojn dum nur dek jaroj, dum UEA kaj FEL eldonas seninterrompe dum 27 jaroj.

1991-2017. Libroj
MAS 166
UEA 163
Libro-Mondo 145
FEL 129
Fonto 126
Impeto 117
Edition Iltis (Germanio) 116
Mondial 112
KAVA-PECH 97
Sezonoj (Ruslando) 86

1991-2017. Paĝoj
MAS 23912
FEL 23467
Mondial 23201
Fonto 21156
UEA 20042
Libro-Mondo 19838
Impeto 18461
KAVA-PECH 16592
Sezonoj 13898
AEP (Svislando) 12789

Malsensacio: dominas Francio

Jam la dek-unuan sinsekvan jaron Francio estas plej alte en la laŭlanda listo. Sole MAS sufiĉus por devanci iun ajn alian landon.

2017. Libroj
Francio 30
Japanio 16
Kroatio 15
Ĉeĥio 10
Usono 10
Nederlando 8
Brazilo, Koreio 6
Ruslando 5
Benino, Hispanio 4
Pollando 4

2017. Paĝoj
Francio 4585
Kroatio 2482
Japanio 2058
Usono 1935
Ĉeĥio 1398
Nederlando 1376
Brazilo 1340
Koreio 1301
Italio 888
Serbio 664

Francio avangardas ankaŭ en la resuma listo por 27 jaroj. Germanio, kiu ĝis 2009 estis la unua, daŭre malprogresas – pro la ĉeso de Iltis pasint-aperis nur du libroj, dum en 1991-2015 ĉiam aperis pli ol dek.

1991-2017. Libroj
Francio 657
Germanio 458
Pollando 353
Nederlando 329
Ruslando 297
Japanio 286
Brazilo 284
USA 258
Italio 193
Belgio 168

1991-2017. Paĝoj
Francio 72.809
Germanio 53.648
Japanio 48.652
Ruslando 44.010
Brazilo 43.821
Pollando 41.370
Nederlando 37.954
USA 35.234
Italio 28.792
Belgio 28.248

Pri lingvoj kaj aŭtoroj

Preskaŭ duono da libroj (65), eldonitaj en 2017, estas tradukoj. Inter la 17 fontolingvoj la plej populara estas la germana, el kiu estas esperantigitaj 15 libroj; sekvas la franca (7), rusa (5), hispana, japana, kroata kaj pola (po 4). El Esperanto tradukiĝis naŭ libroj. La germana firmigis sian pozicion en la listo de la fontlingvoj.

Germana 238
Franca 203
Angla 157
Rusa 103
Pola 75
Portugala 68
Japana 64
Hispana 59
Itala 59
Ĉina 57

Pasintjare surmerkatiĝis 13 libroj tradukitaj de la nelacigebla Vilhelmo Lutermano – 81-jara germano, longe loĝinta en Francio, kie funkcias lia eldonejo MAS, kaj de 2002 loĝanta kun sia familio en Kubo. Danke al liaj tradukoj inter la plej popularaj aŭtoroj estas la ruslanda revoluciulo Leo Trocko kun kvar libroj (nature, Lutermano tradukis ilin el la germana); krome aperis po kvar libroj de la beninano Latifou Gbadamassi kaj de la japano Hori Jasuo, kiuj mem eldonis siajn verkojn – ĉi tiuj kvar estas do la plej multe eldonitaj aŭtoroj de la jaro.

Feliĉe, mi ne devas diri ion pri la literatura valoro de la libroj mem, ĉar tion volontule faris Paweł Fischer-Kotowski, kiun mi gratulas pro la bonega revuado!

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/03/knigi-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nia libroproduktado en la plej mallonga jaro1

  1. Enrique diras:

    Mi havas liston de aperintaj libroj (laŭ UEA) ĉe:
    http://esperantofre.com/edu/lasteap.htm

Respondi