SES 2018 – speciale program-riĉa

SES

Espereble, al la legantoj de La Ondo de Esperanto ne necesas prezenti SESon – ja en ĉi tiu gazeto regule aperadas informoj kaj reklamoj pri ĝi (pro kio ni elkore dankas). La Somera Esperanto-Studado havas jam sian 11-jaran historion (ĝi ekestis en la jaro 2007, kiam oni per tia evento omaĝis la centjariĝon de la eldono de la unua lernolibro de Esperanto en la slovaka lingvo).

Ĉi-jare SES okazos en la urbo Liptovský Mikuláš, en belega turisma regiono de Malaltaj Tatroj. Ankaŭ pro la loko mem SES-2018 promesas esti tre vizitinda – preparataj estas pluraj allogaj ekskursoj al la belega montara naturo, kaj ĉi-jara programo estos eksterordinare riĉa je diversaj allogaj programeroj.

Kiel jam kutime, la ĉefa programo – instruado – okazos antaŭtagmeze (9h00 – 13h00). Preparita estas internacia teamo de spertaj instruistoj, kiuj zorgos pri ĉiuj lingvo-niveloj de A1 ĝis C2. Facilas do veni eĉ kun siaj pli aŭ malpli lertaj amikoj, konatoj, familianoj – por ĉiu troviĝos ĝusta lingvo-kategorio. Aldone al la tradiciaj lingvokursoj okazos speciala kurso pri Esperanto-literaturo, kio certe allogos atenton de ĉiuj literaturemaj esperantistoj.

Du eŭrop-uniaj projektoj okazos dum SES kun subteno de la programo Erasmus+. En la unua gejunuloj trejniĝos, kiel iĝi bona E-instruisto kaj okazos ankaŭ laborkunsido de la organizantoj de ĉi tiu unujara trejnado, gvidata pere de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Dum la dua projekto okazos la fina sesio de la dujara programo por Esperanto-instruistoj kaj movadanoj sub la gvido de Halina Komar kaj la pollanda organizo CIE (Centro de Internacia Edukado). Ekzamenemaj estas bonvenaj en la KER-ekzamenoj, por testi sian lingvonivelon kaj havi ateston pri ĝi.

Ankaŭ la posttagmeza kaj vespera programoj promesas neforgeseblon: krom pluraj allogaj ekskursoj (legu en la retejo) preparataj estas pluraj vere interesaj, kelkaj eĉ nekutimaj atelieroj, diskutrondoj, prelegoj, danckursoj ktp. Kaj vesperoj? Koncertoj de ekz. Kaŝi el Germanio (kiu konas, scias ke temas pri 100% kvalito kaj energio, kiu ne konas, nepre ĉeestu ian lian koncerton!), duopo de bardoj: Handzlik kaj Bronŝtejn, unika nacia vespero (jes ja, kun vin-gustumado) kun nacia popolmuziko, teatraĵo Ludoviko, kinejo, diskejo, internacia kaj kuir-arta vesperoj…

Dum ĉi-jara SES ni povos bonvenigi ankaŭ kelkajn specialajn gastojn, ekzemple, la redaktoron kaj eldonanton de La Ondo de Esperanto (mi jam antaŭĝojas), la ĉefredaktoron de la revuo Esperanto kune kun la edzino (verkistino kaj Esperanto-instruistino), la nunan eldoniston de Heroldo de Esperanto kaj plurajn aliajn.

Eblus daŭrigi, sed ni ŝparu vortojn – la evento certe meritas vian atenton, se vi emas pasigi someron aktive, se vi emas lerni ion novan, esperantumi, movadumi, kulturumi. Tiukaze SES estas por vi la ĝusta aranĝo! Vizitu do ties retejon por legi detalojn kaj aliĝi: http://ses.ikso.net

Peter Baláž (Petro)
E@I-kunrodiganto
SES-organizanto

Ĉi tiu teksto aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/02/ses-7

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi