9 Responses to Miĥail Ĉertilov forpasis

  1. Serge Rusaki diras:

    Esperanto perdas grandan kaj utilan homon,… ni ĉiam gardas lin en nia koro. Mi kondolencas.

  2. Henri Masson diras:

    Mi havis kelkajn interretajn interŝanĝojn kun li. Li ludis grandan rolon en la sovetia kaj rusia E-movado. Nenio perdiĝu el tio kion li faris por antaŭenigo de Esperanto. Korajn pensojn al ĉiuj por kiuj li estis kara.

  3. Aleksej Salomatov diras:

    Kia malĝoja novaĵo! Mikaelo laboris sufiĉe longe en la turisma firmao SAMIKO kun ni. Ni memoras lin kiel milda kaj helpema homo. Mi kondolencas…

  4. trio diras:

    Mi ankaŭ kondolencas. Li estis unu el miaj unuaj esperantistaj klientoj. Li ĉiam estis ĝentila, afabla, komprenema, kunlaborema, kaj fidinda. La mondo sentos la mankon de li.

  5. Mia granda amiko, kun kiu mi bierumis kaj babilis pri diversaj temoj en Rotterdamo en 2008, okaze de UK. Poste mi renkontiĝis kun li en 2010, kiam mi partoprenis la kongreson en SanktPeterburgo.Li multe helpis min per traduko el Esperanto en la rusan. Mi provis kunlabori kun lia entrepreno, sed ne kapablis multe helpi. Mi kondolencas.

  6. Grigorij Arosev diras:

    Sxokego. Li estis mia E-instruisto… Ne povas kredi. Damne damne damne, Misxa kial…

  7. carlo minnaja diras:

    Ankaŭ mi kondolencas pri kolego en SAT kaj en Esperanto Radikala Asocio.
    Carlo Minnaja

  8. Andrej Peĉënkin diras:

    Kondolencojn al ĉiuj familianoj kaj amikoj…

  9. Slavik diras:

    Granda bato por ĉiuj ni.

Respondi