Nia diligenta kolegaro: La nomlisto

NDKEn la antaŭnelonge eldonita enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK) estas biografioj de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof kaj aliaj pioniroj ĝis nuntempaj elstaruloj en la sferoj de movadorganizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, turismo k. a. Vidu ĉi-sube la nomliston, kiu estas kompilita laŭ la graveco de la kontribuo de ĉiu konkreta persono, ne laŭ ties seksa, aĝa, nacia aŭ ŝtata apartenoj.

A

Eŭgeno Aisberg, André Albault, Nikola Aleksiev, Ernest Archdeacon, William Auld

B

Julio Baghy, Bakin, Hans Bakker, Peter Balaž, Lucien Bannier, Kreŝimir Barkoviĉ, Anna Bartek, Norbert Barthelmess, Louis Bastien, Gersi Alfredo Bays, Louis de Beaufront, Belka Beleva, Vilmos Benczik, Paul Berthelot, Gerrit Berveling, Detlev Blanke, Ignat Bociort, Émile Boirac, Jevgenij Bokarev, Jean Borel, Werner Bormann, Marjorie Boulton, Carlo Bourlet, Dalibor Brozović, Odo Bujwid, Osmo Buller, Adolf Burkhardt, Montagu Christie Butler

C

Jorge Camacho, Giorgio Canuto, Théophile Cart, Gabriel Chavet, Chen Yuan, Clelia Conterno-Guglielminetti, Renato Corsetti, Andreo Cseh

Č

Theodor Čejka, Petras Čeliauskas

D

Aleksandras Dambrauskas, Dao Anh Kha, Probal Dasgupta, Fernando de Diego, Johannes Dietterle, Roman Dobrzyński, Isaj Dratwer, Hilda Dresen, Ernest Drezen, Michel Duc Goninaz

E

Leopold Einstein, Kep Enderby, Stellan Engholm, Vasilij Eroŝenko, István Ertl

F

Károly Fajszi, Mark Fettes, Gian Carlo Fighiera, Ada Fighiera-Sikorska, Srdjan Flego, Joan Font i Giralt, Jean Forge, Jerzy Fornal, Helmar Frank

G

Lina Gabrielli, Claude Gacond, Koffi Gbeglo, Jadwiga Gibczyńska, Bernard Golden, Cecil Goldsmith, Ismael Gomes Braga, Albert Goodheir, Antoni Grabowski, Rudi Graetz, Ursula Grattapaglia, Mireille Grosjean, Émile Grosjean-Maupin, Andrzej Grzębowski

Ĝ

Marinko Ĝivoje

H

Rudolf Haferkorn, Hajpin Li, Marie Hankel, Ralph Harry, Reinhard Haupenthal, Hector Hodler, Harry Holmes, Hu Yuzhi

Ĥ

Nikolaj Ĥoĥlov

I

Vicente Inglada Ors, Magomet Isajev, Jan Isbrücker, Itô Kanzi

J

Hans Jakob, Émile Javal, Povilas Jegorovas, Theodor Jung

K

Kabe, Kálmán Kalocsay, Stanislav Kamarýt, Dennis Keefe, Christer Kiselman, Lajos Kökény, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Robert Kreuz, Hans Kürsteiner

L

Valdemar Langlet, Eŭgeno Lanti, Ivo Lapenna, Jacques Le Puil, Jean-Marc Leclercq, Lee Chong-Yeong, Pál Lengyel, Li Shijun, Jouko Lindstedt, Ulrich Lins, Francisko Valdomiro Lorenz, Heinrich Luyken

M

Stefan MacGill, Grégoire Maertens, Duilio Magnani, Jacques-Louis Mahé, Carmel Mallia, Ernfrid Malmgren, Stano Marček, Perla Martinelli, Floréal Martorell, Geraldo Mattos, Stefan Maul, John Merchant, Alfred Michaux, Georgi Mihalkov, Simo Milojević, Carlo Minnaja, Miyamoto Masao, Tiberio Morariu, Harold Bolingbroke Mudie

N

György Nanovfszky, Paul Neergaard, István Nemere, Nguyen Van Kinh, Paul Nylén

O

Jaan Ojalo, Violin Oljanov, Ionel Oneţ

P

Paul Peeraerts, Vasil Peevski, Émile Peltier, Karolo Piĉ, Barbara Pietrzak, Claude Piron, Božidar Popović, Aleksandr Postnikov, Edmond Privat

R

Baldur Ragnarsson, Juan Régulo Pérez, Maurice Rollet de l’Isle, Reto Rossetti,

S

Victor Sadler, Aleksandr Saĥarov, René de Saussure, Raymond Schwartz, Hippolyte Sebert, Tibor Sekelj, Vilho Setälä, Gurgen Sevak, Giorgio Silfer, Lakshmiswar Sinha, Anakreon Stamatiadis, Trevor Steele, Hugo Steiner, Eduard Stettler, Petro Stojan, Carl Støp-Bowitz, Sándor Szathmári, István Szerdahelyi, Ferenc Szilágyi

Ŝ, Š

Ivan Ŝirjajev, Spomenka Štimec

T

Zlatko Tišljar, Humphrey Tonkin, Wilhelm Heinrich Trompeter
U Dreves Uitterdijk, Eli Urbanová

V

Henri Vallienne, Vladimir Varankin, Bruno Vogelmann

W

Gaston Waringhien, John Wells, Egidius Wensing

Y

Yagi Hideo, Ye Laishi

Z

Ludoviko Zamenhof, Eugène de Zilah, Peter Zilvar, Milan Zvara

Ż

Walter Żelazny

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Legu pli pri la enciklopedio
Specimenaj paĝoj
Aĉetu la enciklopedion en la libroservoj de UEA kaj GEA

Ĉi tiu listo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2018/02/ndk-4

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

13 Responses to Nia diligenta kolegaro: La nomlisto

  1. Suso Moinhos diras:

    Gratulon pri la verko, kiu certe malkovros multajn nekonatajn nomojn al la legantoj.

    Tiaspecaj listoj neniam povas esti plene kontentigaj por ĉiuj. Mi konsentas kun Ruth, Paul kaj Alina pri la nomoj, kiujn ili proponas. Verdire mankas virinoj.

    El la brazilaj anoj proponitaj de Fabiano, eventuale Chaves, Mattos kaj Knoedt mi akceptus, kvankam mi agnoskas, ke mi sekvas literaturan kriterion.

    Sed vi jam ekpensis pri venonta, pli vasta listo por la dua eldono, do certe sukcesos plikolorigi la kalejdoskopon.

  2. Ruth Kevess-Cohen diras:

    Ankaŭ Paul Gubbins meritas aperi en listo de eminentuloj en Esperantujo.

  3. Ruth Kevess-Cohen diras:

    Ŝajnas al mi, ke Anna Lowenstein, Lidja Zamenhof, kaj Bertilo Wennergren estu en tia listo.

  4. Fabiano Henrique diras:

    Krome ne eblas forgesi nomojn, kiel Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, Allan Kardec Affonso Costa, Leopoldo Knoedt, Joel Manso, Evaldo Pauli, Wilson Veado, Othon Baena, Mario Ritter Nunes, Balbina de Moraes ktp.

  5. Fabiano Henrique diras:

    Ankaŭ menciindas, ke mankis la nomoj de gravaj brazilaj esperantistoj, kiel Braz Cosenza, Cedilha Neto, Diderot de Freitas, Fernando Marinho, João Batista Mello e Souza kaj Everardo Backhauser (forpasintaj); kaj Jorge das Neves, Jair Salles, Givanildo Ramos Costa, Affonso Soares, Benedicto Silva, Aloísio Sartorato kaj Paulo Sergio Viana (vivantaj).

  6. Fabiano Henrique diras:

    Mi gratulas la eldonistojn. Tamen mi konstatis, ke bedaŭrinde mankis la nomoj de Sylla Chaves, Carlos Domingues, Geraldo Mattos kaj Alberto Couto Fernandes.

  7. Ian Fantom diras:

    La duboj pri Gbeglo Koffi spegulas la profundan problemon de tiu listo. Ĝi tiom dependas de la opinioj de la homoj kiuj plej laŭte krias en la amaskomunikiloj — eĉ se nur en Esperantujo — ke ĝi fariĝas nura ‘eĥoĉambro’ de la Establaĵo. Kiam mi alparolis Koffi por la unua okazo, rilate al la raportoj pri li kaj La Civito, Hans Bakker aperis, kaj diris al mi, “Estas misfamigo”. Mi poste eltrovis, ke li entute pravis. Koffi estis la ĉefa konstruanto de la movado en Afriko, kaj pro tio iuj malamikoj de Esperanto provis forviŝi lian nomon el la historio de Esperanto, same kiel ili provis rilate al Ivo Lapenna, kaj la famegulo de la brita Esperanto-movado. Ĝi vi ĝis nun konstatis, pri kiu temis? Mi estis tuj en la kaĉo kiam mi komencis paroli pri li en 2003.

  8. Stella diras:

    Same kiel Ian Fantom, mi iom miras kaj dubas. Estas malfacile fari tian liston, ĉar neniam estas evidente kiuj estu en ĝi.

    Al la informa retejo “Ĉio pri esperanto” (nur svedlingva) mi dum longa tempo volis fari liston de famuloj kiuj aŭ mem parolis aŭ almenaŭ iel subtenis la ideon de Esperanto. Ĝuste pro la problemo limigi kaj decidi ni ankoraŭ ne kreis tian liston.

    Aldone al la plendoj de Ian mi ankaŭ dubas Gbeglo Koffi, kiu ŝajne kontraŭas ĉiun alian, kreante sian propran Afrikan kongreson kvankam aliaj jam prilaboris ĝin lastjare, ktp. En tia lumo mi miras ke ekz mia patro ne estas en la listo, sed ankaŭ Harry Harrison.

    Se la listo nur celas montri “famulojn” malgraŭ ilia efektiva agado, do en ordo, sed se temas pri aguloj estas probleme ĉar multaj laboregas en silento. Specife virinoj pli ofte strebas kaj faras la nevideblajn aferojn kiuj tamen estas bazo sur kiu aliaj staras.

  9. Karl diras:

    Laŭ mi mankas kelkaj gravuloj kiel ekzemple:
    Bronŝtejn, Mikaelo (Rusio)
    Macko, Eugen (Hungario,Germanio)
    Foessmeier, Reinhard (Germanio)
    Selten, Reinhard (germanio)

  10. Ian Fantom diras:

    Dubinda listo. Ĝi ja enhavas iujn gravajn pionirojn kaj kolegojn en la movado, sed ‘nia diligenta kolegaro’ ne signifas nuraj homoj kiuj parolis la lingvon, sed homoj kiuj kontribuis al la movado. Kiel do oni povas pravigi la inkludon de Louis de Beaufront kaj Giorgio Silfer, kiuj rekte kontraŭlaboris la movadon? Sur kiu bazo oni inkluzivas John Wells, kiu kiel Prezidanto de UEA insistis, ke la sola rolo de la movado devas esti teni la lingvon en bona ordo, sen kampanji por ĝi, kaj kiu poste insistis la saman aferon kiel Prezidanto de sia landa asocio? Sur kiu bazo oni inkluzivas Humphrey Tonkin, kiu gvidis La Puĉon kontraŭ Ivo Lapenna en 1974, pro kiu ‘pardonpetis en la nomo de UEA’ John Wells en Tampere, 1995? Pli specife, li pardonpetis pro la ‘mensogoj kaj kalumnioj’ pri kiuj Ivo Lapenna daŭre plendis, kaj kiuj rezultis el lia demisio kaj la transpreno fare de Humphrey Tonkin. Sur kiu bazo oni inkluzivas homojn kiuj nomas siajn kontraŭulojn ‘paranojaj’, kiel Wells faris pri Lapenna, kaj Wells kaj Tonkin faris al mi. Kaj sur kiu bazo oni entute ignoras la plej faman Esperantiston de la frue epoko en la Brita Imperio, kiu kontribuis pli ol iu ajn alia ol varbado de Esperantistoj kaj ĝenerala akceptigo de Esperanto en tiu periodo, kaj kiu estis ĉiutaga nomo en la lando, kaj kiu havas eĉ monumenton sur la riverbordo de Tamizo en honora loko apud militmonumento ekster la stacidomo Temple? Se vi eĉ ne scias pri kiu temas, tio estas ĉar li nomo estis forviŝita el la historio de John Wells kaj lia koterio en la Esperanto-movado, kaj de la koterio de Cecil Rhodes ekstere de la Esperanto-movado, kaj ĉar li estas konstante ellasita el listoj kiaj tiu ĉi.

  11. alina diras:

    Ĉu Anna LÖWENSTEIN?

  12. Audietur altera diras:

    Se ni bone kalkulis, nur dek kvin virinoj. Malpli ol dek procentoj. Tro malmulte.

  13. Paul Desailly diras:

    La infanoj de Klara kaj dro Ludoviko Lazaro Zamenhof chiuj estis esperantistoj se mi ghuste memoras. Sed miatakse Lidia plej elstaras char shi estis ne nur championa instruisto de la Internacia Lingvo en du kontinentoj, sed ankau mem modelstila autoro kaj altnivela tradukisto. Ekzemple, oni diras tra jardekoj ke shia esperantigo de “Quo Vadis” kiun verkis Nobel-premiito de Polujo (Herni Sienkiewicz) superas ech la multekostan angligon de tiu klasika verko.

    https://eo.wikipedia.org/wiki/Henryk_Sienkiewicz

    Esperanto-traduko de belega artikolo anglalingve verkita de profesoro Renato Corsetti kaj publikigita de la prestigha British Library indikas miaopinie ke la nomo Lidia Zamenhof nepre aperu en onta eldono de “Nia Diligenta Kolegaro”. Pri Lidia vd. p16-17:

    http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-127-jun2017.pdf

Respondi