Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos

Intervjuo kun Trezoro Huang Yinbao

TrezoroLa januara Ondo informis, ke la 55-jara ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto kaj esperantisto Huang Yinbao, konata en Esperantujo kiel Trezoro, estis elektita la Esperantisto de la Jaro 2017 pro tio, ke li iniciatis kaj ekredaktis la Esperanto-version de Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi tradukteamon, kaj krome lanĉis la sendependan revuon Tra la mondo. Malgraŭ sia granda okupateco li volonte konsentis respondi niajn demandojn. (Foto: Huang Xiaojuan)

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro 2017?

Tiu honoro apartenas al ĉiuj membroj de la teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto. La informo pri la Esperantisto de la Jaro 2017 tuj vekis en mia cerbo la esprimon, ke la plej feliĉa afero estas atingo de duoblaj ĝojoj. Du ĝojigaj aferoj mirakle okazis, unu post la alia, ĉirkaŭ la Zamenhofa Tago. Kelkajn tagojn antaŭ la anonco pri la elekto de la Esperantisto de la Jaro, mi kiel la ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero en Esperanto faris prelegon en Unesko, subskribis kunlaboran kontrakton pri eldono de Unesko-Kuriero tuj post mia prelego, sukcese kunsidis kun Unesko-funkciuloj pri Unesko-Kuriero en ties oficejo. La du aferoj estas la plej grandaj ĝojoj kaj feliĉoj dum mia tuta esperantista vivo.

Vi ricevis ĉi tiun honoran titolon unuavice pro tio, ke vi “iniciatis kaj ekredaktis la Esperanto-version de Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi tradukteamon”…

Ne mi lanĉis la ideon eldoni Unesko-Kurieron en Esperanto. Post la publikigo de la Unesko-rezolucio de Montevideo (1954) multaj esperantistoj esperis, ke Unesko eldonos ĝin en Esperanto. Post la Unesko-rezolucio de Sofio (1985) multaj esperantistoj per leteroj al Unesko forte proponis, ke ĝi uzu Esperanton. Kaj la plej facila uzado estas eldoni Unesko-Kurieron en Esperanto, kaj per tio ni povus montri al la mondo ke Unesko iamaniere akceptas Esperanton por realigi siajn celojn.

Post kiam la interreto populariĝis, kaj oni povis sendi retajn mesaĝojn tute senpage, Mario Fonseca alvokis esperantistojn inundi Uneskon per retaj mesaĝoj, petante eldoni la Kurieron en Esperanto. Laŭ lia alvoko, multaj esperantistoj sendis al Unesko amason da retaj mesaĝoj tre facile, kaj tute senkoste. Unu persono povis sendi eĉ cent mesaĝojn tage. Kaj tiamaj teknikistoj ankoraŭ ne havis sufiĉan kapablon bloki la spamajn mesaĝojn.

Tiu kampanjo ĝenis la funkciulojn de Unesko, kiuj kontaktis tiaman Ĝeneralan Direktoron Osmo Buller, por ke UEA haltigu la retmesaĝan bombadon de Unesko. Laŭ la postulo de Unesko, Osmo Buller publikigis malferman leteron por ĉesigi la agadon, en kiu li interalie skribis: “Dum la pasintaj jardekoj UEA jam plurfoje diskutis pri la sama ideo kun respondeculoj de Unesko. Kvankam ŝanĝiĝis la respondeculoj, la respondo restis la sama: se UEA aŭ iu alia pretas financi ĉion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero” (Eventoj, 2000, №182). Post lia alvoko la esperantistoj ĉesis retmesaĝan bombadon al Unesko. Laŭ ĉi tiu letero, ekzistis ebleco eldoni la Kurieron en Esperanto, sed UEA ne havis buĝeton por financi la eldonadon. Post 12 jaroj la revuo bedaŭrinde ĉesis aperi pro manko de financaj rimedoj, ĉar en 2012 Usono ĉesis pagi la membran kotizon.

De septembro ĝis oktobro 2016, mi volontule laboris du monatojn en la Centra Oficejo de UEA. Laborante en la koro de Esperantujo, mi povis profunde pensi, kiel eblas plibonigi la uzadon de Esperanto. La 17an de oktobro 2016 mi legis en la retejo de Unesko, ke la registaro de Ĉinio decidis donaci 5,6 milionojn da usonaj dolaroj por financi la eldonadon de la Kuriero en la ses UN-lingvoj. La novaĵo tuj atentigis min, ke venas ĝusta momento por eldoni Unesko-Kurieron en Esperanto.

Roterdamo

Antaŭ la enirpordo de la Centra Oficejo de UEA

Multaj bonaj ideoj aperas en la mondo (kaj en Esperantujo), sed nur malmultaj efektiviĝas. Kiel okazis, ke via ideo iĝis realo?

En Esperantujo vere ne mankas bonaj ideoj. Mi alte aprezas la vortojn de Humphrey Tonkin ke “R” (realigo) multe pli valoras ol triobla “P” (propono, plano kaj projekto). Por realigi la ideon mi esploris la aferon, trovis la malferman leteron de Osmo Buller, konsultis lin kaj rete demandis miajn amikojn en Ĉinio. Mi konsciis, ke eblus havi subtenon de Unesko, se ni povus trovi financan rimedon. Do mi decidis komenci la eldonon nome de la Esperanto-Centro “Ora Ponto” en Ĉinio, unue per mia propra mono, kaj poste serĉi monon por daŭrigi la eldonadon.

Mi intencis eldoni Unesko-Kurieron nome de la centro. Tamen, post esplorado kaj konsultado, mi eksciis, ke, “Ora Ponto” ne rajtas eldoni ajnan periodaĵon. Mi pensis ke la plej bona maniero estus, ke UEA eldonu ĝin, kaj mi, komisiite de UEA, plenumu la taskon nome de UEA. La 23an de oktobro, mi skribis proponan leteron al Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Post multaj komunikiĝoj inter ni, Mark Fettes nome de UEA skribis petleteron al Unesko, kaj ricevis pozitivan respondon. Mark tuj komisiis al mi, Veronika Poór kaj Maria Spanò (estraranino de UEA), iĝi respondeculoj de la projekto, nome de UEA kontakti Uneskon por realigi la projekton.

Unesko-KurieroKiujn problemojn vi frontis en la unua eldonjaro? Ĉu ĉiujn vi sukcesis solvi?

La problemoj, kiujn mi frontis en la unua eldonjaro, estas manko de laborfortoj kaj mono.

La 12an de majo de 2017 Unesko eldonis la unuan numeron de la Kuriero (aprilo-junio) en la ses UN-lingvoj kaj poste ankaŭ en la portugala lingvo, subvenciita de Portugalio. Mi tuj komencis la laboron kun helpo de kelkaj bonkoraj kunlaborantoj: Renato Corsentti, Bak Wan, Mixi k. a. La 23an de majo en la Gazetaraj Komunikoj de UEA aperis alvoko por serĉi tradukistojn kaj provlegistojn por la Kuriero. 36 esperantistoj el 23 landoj aliĝis al la kunlabora teamo. Ankaŭ oficistino de El Popola Ĉinio kaj tradukisto el Ĉina Radio Internacia afable tradukis aparte gravajn artikolojn. La laborforta problemo estis solvita. Tamen ĉiuj estas senpagaj volontuloj. Mi ĉiam sentas honton kaj maltrankvilon pro tio, ke mi ne kapablas rekompenci ilian laboron. Mi dubas, ke la senpaga traduka sistemo povos daŭri longe.

La dua problemo estas financado. Por havi permeson eldoni ĝin, mi promesis al Unesko kaj UEA, ke mi mem pagos la eldonkostojn. Mi povos daŭrigi la eldonon sen ekstera subvencio, tamen finfine la eldonado ĉesos pro financa problemo, se ni ne povos trovi novajn rimedojn.

En la ĉina lingvo estas esprimo “rajdi tigron” pri ege emocia kaj danĝera situacio. Post la eldono de la 3a Kuriero, mi sentis ke ni jam ekrajdis tigron. Ni laŭdas, fieras kaj huraas pro la sukceso. Tamen post la huraado ni devas racie pensi, ĉu ni ĉesos rajdi aŭ antaŭeniros. Ĉesi rajdi tigron signifus morton. Ni fariĝus nutraĵo por la tigro tuj post la desurtigriĝo. Dum longa tempo ni forte esperis kaj petis Uneskon uzi nian lingvon. Hodiaŭ ĉiuj UN-lingvaj legantoj de la Kuriero scias ke la Esperanto-versio estas eldonata, ĉiuj landaj ambasadoroj ĉe Unesko kaj ĉiuj oficistoj de Unesko bone scias, ke Esperanto estas akceptita de Unesko. Kion oni pensos pri Esperanto, se ĉesos la Esperanto-versio de la Kuriero? Ĝia malapero signifus malsukceson de nia lingvo. Neniu Unesko-funkciulo volus pripensi la eblecon akcepti Esperanton kiel laborlingvon de Unesko, se la Esperanto-versio de la Kuriero malaperus. Feliĉe ESF decidos subvencii nin per kvin mil usonaj dolaroj por mildigi la financan premon. Mi kore dankas al la estraro de ESF.

Tra la mondoLa decido de la internacia elekta komisiono mencias ankaŭ, ke vi “lanĉis la sendependan revuon Tra la mondo”? Kio ĝi estas?

Tra la mondo naskiĝis pro la projekto Unesko-Kuriero en Esperanto. Ekde mia volontulado en CO mi pensis ke mi devos preni la taskon redakti Unesko-Kurieron kiam Unesko konsentos la eldonadon. Por lerni enpaĝigon mi prove redaktis eksperimentan revuon en decembro 2016. Post la finredaktado mi sentis ke la eksperimenta revuo povas plenigi la truon de manko de Esperanta revuo en Ĉinio. La 1an de januaro 2017 la unua numero de Tra la mondo estis publikigita. Ekde la 2a numero Interkultura Centro Herzberg en la Esperanto-urbo prenis la eldonan taskon, petinte internacian numeron, kaj mi daŭre restas la ĉefredaktoro de la revuo. La du Esperanto-Centroj bone kunlaboras ĝis nun. Oni povas elŝuti ĝin ĉe http://tra-la-mondo.esperanto-urbo.de/

Ĉu estas malfacile esti redaktoro de du gazetoj?

Se temas pri Unesko-Kuriero, la tre kapabla vicredaktoro Andrej Peĉënkin komencis kunlabori ekde la lasta numero de 2017. Li plenumas multajn taskojn en Unesko-Kuriero kaj fariĝis ankaŭ vicredaktoro de Tra la mondo ekde 2018. La tradukistoj kaj provlegistoj el 20 landoj multe helpas. Se temas pri Tra la mondo, mi feliĉe havas bonegajn kunlaborantojn Zsófia Kóródy, Li Chuanhuan (Gajo) kaj aliajn.

Kio estas “Ora Ponto”, la eldonanto de Unesko-Kuriero?

Ĝia plena nomo estas Internacia Centro pri Scienco kaj Kulturo “Ora Ponto”, kaj la kroma nomo estas Esperanto-Centro “Ora Ponto”. Ĝi estas mia privata nekomerca organizo, registrita ĉe la asocia administrejo de la registaro en 2013. Ĝia ĉefa tasko estas disvastigi Esperanton. Antaŭ aprilo 2017 ĝi estis plene subvenciita de la samnoma firmao “Ora Ponto”. Post la malfondo de la firmao mi mem pagas la kostojn, inkluzive de la eldonado de Unesko-Kuriero kaj Tra la mondo. Vizitantoj estas bonvenaj. Ni povas liveri al vizitantoj senpagan modestan loĝadon en la centro.

Vi estas la unua aziano, kiu iĝis la Esperantisto de la Jaro, je la dudeka elekto ekde 1998. Ĉu temas pri dominado de la Eŭropa civilizacio (al kiu vastasence apartenas ankaŭ Aŭstralio kaj Ameriko, de kie venis kelkaj laŭreatoj) en Esperantujo?

Esperanto apartenas al la eŭropa kulturo. Se ĝi estas arbo, la radikaro daŭre restas en Eŭropo, kaj la semoj disflugas al diversaj lokoj de la mondo, kie elkreskas arbetoj. Eŭropanoj aŭ eŭrop-lingvanoj daŭre regas Esperantujon. Oni ofte per facila maniero senkonscie malfaciligas Esperanton, kiu jaron post jaro perdas sian plej gravan avantaĝon “facileco”. La plimalfaciliĝo de Esperanto baras la vojon al aziaj esperantistoj, kaj fortimigas multajn azianojn. Ĝuste pro tio multaj azianoj, tre kapablaj en siaj fakoj, estas ĉiamaj komencantoj eĉ post du aŭ tri jardekoj da esperantisteco. Kiel aziano mi sentas, ke Esperanto iras sur tre danĝera vojo. Se ĝi fariĝas malfacila lingvo, kial aziano akceptu ĝin?

Kiu(j) estas la baza(j) diferenco(j) inter la Esperanto-movado en Azio kaj en Eŭropo kaj Ameriko?

En Eŭropo aktivas ĉefe maljunaj esperantistoj kun altaj lingvaj kapabloj. Junuloj aktivaj povas facile kreski en tia vere Esperanto-etoso. Junuloj estas tre malmultaj tie, tamen ili bonege parolas Esperanton. Oni ŝatas ĝui Esperanton nur en Esperantujo. Mi miras, ke iu homo vivas en la sama strato de CO pli ol 20 jarojn, sed sciis neniom pri Esperanto kaj UEA, kiam mi demandis lin. UEA en Eŭropo ŝajne estas insulo, nekonata de publiko.

En Azio aktivas ĉefe mezaĝuloj kun nesufiĉa lingva kapablo. Oni ŝatas diskuti kaj prelegi pri Esperanto nur nacilingve. En naciaj kongresoj oni parolas naciajn lingvojn sed ne Esperanton, kaj neniu miras pri tio. Oni havas multajn ideojn tamen ne kapablas esprimi ilin en Esperanto. Kaj finfine la bonaj ideoj fariĝas nenio tuj post la kongresoj. En universitato oni povas facile fondi kursojn kun centoj da studentoj, tamen post la diplomiĝo estas tre malfacile trovi esperantistojn inter ili. Ili ne ellernis ĝin. Malgraŭ tio Azio ankoraŭ estas abunda tero, kie naskiĝos esperantistoj estonte.

La situacion en Ameriko mi ne bone konas. Mi sentas ke tie junuloj estas pli multaj ol en Eŭropo, kaj lingve pli altnivelaj ol en Azio.

Kiun rolon Esperanto havas en via vivo?

Dum longa tempo mi estis ŝtata oficisto kaj agronomo. Por praktiki Esperanton en mia fako, mi skribis leterojn al miaj korespondantoj kaj petis bonajn semojn de diversaj landoj. En 1995 mi sukcese kolektis 53 variojn de diversaj semoj el pli ol 20 landoj. Esplorante ilin, mi sukcese selektis bonan kulturvarion de akvomelono. Ĉar mi rajtis nomi la novan semon, mi nomis ĝin “verda stelo”. La akvomelono “verda stelo” estis produktiva, sukoriĉa kaj bongusta. Pro mia sukcesa laboro, la scienca departemento de la loka registaro asignis 4000 juanojn por subteni la laboron. Poste mi verkis sciencan esploran raporton en Esperanto. Mi publikigis ĉirkaŭ 30 sciencajn esplorajn raportojn en diversaj gazetoj, el kiuj triono estis en Esperanto. Ĝis nun mi publikigis dek sciencajn artikolojn pri agronomio en Scienca Revuo, Internacia Agrikulturo, Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj, La Mondo kaj en IKU-libro. En 2014 mi prelegis pri “Genetika modifo kaj daŭripova agrikulturo” en Internacia Kongresa Universitato, kaj faris ĉefteman prelegon en la 99a UK pri “Agrikultura daŭripova evoluo”. Mi estis multfoje premiita de centra, provinca, urba kaj gubernia registaroj de Ĉinio pro la esplorado en agrikulturaj scienco kaj teknologio.

En Esperantaj gazetoj kaj retejoj oni vidas multe da pesimismo pro la stagnado en la tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

Laŭ mi, esperantistoj daŭre malmultiĝos kaj maljuniĝos en la venonta jardeko, sed junaj esperantistoj fariĝos pli kaj pli kapablaj kaj viglaj danke al interreto. Junuloj havas bonajn kondiĉojn por rapide progresi en la moderna tempo. Esperanto plene sukcesos nur tiam, kiam la tuta mondo volos lerni la ĉinan lingvon. Tiam kiam eŭroplingvanoj ege ĉagreniĝas pro la malfacileco de la ĉina lingvo, Esperanto estos bona solvo facile akceptebla en la mondo. La tradiciaj movadaj strukturoj vere situas en malfacilo. Tamen individuaj aktivuloj fariĝas pli liberaj kaj kapablaj ol antaŭe. Individuoj povas krei miraklajn atingojn, kiujn eĉ asocio ne povas. Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos.

Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu gazeto?

Mi kore dankis vin, ke vi kreis la enhavriĉan gazeton. Kiel dumviva membro kaj membro de financa komisiono de UEA, mi penas ke UEA kun sia 24-paĝa revuo Esperanto, kotizita de ĉirkaŭ 5000 indivuduaj membroj, devu lerni de via sperto. Mi diras, ke individuo povus esti pli kapabla ol asocio. La Ondo de Esperanto, eldonata de vi, estas bona ekzemplo, lerninda por UEA.

Neevitebla demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

Jarlibro, Eseoj memore al Ivo Lapenna, kaj Historio de UEA. En la insulo mi preferos trankvile pensadi, kiel reformi nian movadon.

Kaj laste: pri viaj planoj.

Ekde aprilo 2017, mi plentempe volontule laboras nur por Esperanto. Mi ne plu pensos pri alia laboro. Unuflanke, mi penos, ke Unesko akceptu Esperanton ankaŭ en alia kampo, ekzemple per esperantigo de la retejo de Unesko ktp. Mi antaŭvidas, ke, se ni petos, Unesko certe konsentos esperantigi la retejon de Unesko-Kuriero, ĉar jam aperis la retejo en la portugala lingvo, kiu ne estas “oficiala” UN-lingvo. Aliflanke, mi klopodos montri la Kurieron al neEsperanta publiko por varbi lernantojn, subtenantojn kaj amikojn de Esperanto, ekzemple, prelegante en universitatoj aŭ ĉeestante neEsperantajn kongresojn. Unufraze: mi penos per Unesko-Kuriero ligi Esperanton kun neesperantista publiko.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu intervjuo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/02/intervjuo

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi