Esperanto en Interreto

Evildea

En novembro mi publikigis enketon pri Esperanto en Interreto. Por kolekti diversan gamon de opinioj, mi afiŝis mian enketon en Reddit, Fejsbuko kaj Tvitero. Ankaŭ mi retpoŝtis ĝin al miaj konatoj el la tuta mondo kaj petis, ke oni diskonigu ĝin. 86 homoj respondis al la enketo. Kompreneble, la enketo ne spegulas la opiniojn de ĉiuj esperantistoj, tamen ĝi donas utilan superrigardon pri la ĝenerala interrete konektita esperantistaro.

Komence mi intencis verki mallongan artikolon surbaze de ties rezultoj tamen evidentiĝis, ke pli profunda analizo necesis. Mi decidis disponigi al ĉiuj la datumojn kaj petis la opiniojn de aliaj fakuloj pri Esperanto en Interreto. Jen niaj kontribuantoj:

Richard Delamore, kiu uzas la kaŝnomon Evildea, estas fama Esperanto-Jutubisto kaj kunfondinto de Amikumu.

Chuck Smith estas fondinto de la Esperanta Vikipedio, kunorganizanto de la Polyglot Gathering, kontribuanto de la kurso de Esperanto ĉe Duolingo, kaj kunfondinto de Amikumu.

Robert Nielsen estas Esperanto-blogisto, eksvolontulo kaj retumanto.

Robin van der Vliet estas kunordiganto de la grandega komunumo en Telegramo.

Se vi unue konatiĝis kun Esperanto per Interreto, kie vi unue aŭdis pri ĝi?

Vikipedio 21.70%
Jutubo 19.60%
Reddit 15.20%
Amiko 10.90%
Artikolo 8.70%
Forumo 6.50%
Lernu.net 4.30%
Podkasto 2.20%
Libro 2.20%
Videoludo 2.20%

 
Richard (Evildea): Ne surprizas min, ke Vikipedio estas tiel elstare reprezentita. Sep jarojn antaŭe mi mem hazarde malkovris Esperanton per Vikipedio. Mi memoras, ke mi estis leganta artikolojn kaj sekvis ligilojn, kiam mi trafis artikolon pri internaciaj lingvoj. Baldaŭ poste mi trovis la unuan mencion pri Esperanto.

Kiel Esperanto-jutubiston, ankaŭ ne surprizas min la granda efiko de jutubo. Famaj prilingvaj jutubistoj kaj blogistoj kiel Benny Lewis, Steve Kaufmann kaj Lindsay Williams bone prezentis Esperanton al sia spektantaro.

Chuck Smith: Estas iom nekredeble por mi, ke mia laboro pri Vikipedio en 2001 estis tiom fruktodona! Mi bedaŭras, ke multaj el la tradicia movado ne ĝuste komprenas la gravecon de Vikipedio, JuTubo kaj Reddit kaj ties influon al la junularo.

Fakte, plej efike tiurilate estis ĝuste la agado de Judith Meyer pri la filmeto Esperanto: Like a Native (la titolo estas angla vortludo, kiu povas esti tradukita kiel “Kiel denaskulo” aŭ “Ŝatu denaskulon”) en kiu ŝi intervjuis ses denaskajn esperantistojn. Ŝi rimarkis, ke neesperantistoj plej interesiĝas pri denaskaj esperantistoj, do decidis krei filmeton pri tio. Poste ŝi planis sesion en Reddit kie ĉiuj povus demandi ion ajn al la denaskuloj. Tio surprize eĉ atingis la ĉefpaĝon de tiu famega retejo kaj nekredeble multe da homoj spektis la filmeton. Fakte, laŭ statistiko tiu filmeto estis spektita pli ol 325.000-foje! Indas pripensi similajn iniciatojn por diskonigi la lingvon.

Robert Nielsen: Ankaŭ por mi, Vikipedio estas komprenebla elekto. Kiam mi volas lerni pri ia nova afero, mi kontrolas tie. Jutubo montras la gravecon de novaj medioj per kiuj junuloj informiĝas pri la mondo. Por mi la plej granda surprizo estas la graveco de Reddit, ĉar multaj esperantistoj ne konas ĉi tiun retejon.

Se vi unue lernis Esperanton per Interreto, kiujn lernilojn vi precipe uzis por lerni la lingvon?

Duolingo 44.50%
Lernu.net 26.40%
Eksterinterete 6.40%
Vikipedio 6.40%
Memrise 4.50%
Retejo 2.70%
Jutubo 2.70%
Bitlibro 1.80%
Anki 0.90%
Bab.la 0.90%
Fejsbuko 0.90%
Kurso.br 0.90%
Retpoŝta kurso 0.90%

 
Richard (Evildea): Antaŭ du jaroj, kiam Duolingo debutis kun Esperanto-kurso, kelkaj eminentuloj publike esprimis sian dubon pri la efikeco de retaj instruiloj. Nun du jarojn poste la aktualaj rezultoj montras, ke retaj instruiloj ne nur efikas, sed ankaŭ kreas tute novan generacion de aktivuloj. La tradiciaj metodoj de instruado nun palas kompare al la granda ondo da freŝbakitoj naskiĝintaj per lernu.net (mia bakejo) kaj poste Duolingo.

Chuck Smith: Mi jam iom miras, ke ĝuste pli ol duono el la lernantoj lernas Esperanton per Duolingo kaj Vikipedio! Tio estas tute alia sperto ol la 10-leciona retpoŝta koresponda servo per kiu mi lernis en 2001. Se mi komencus lerni Esperanton hodiaŭ, mi verŝajne mem komencus per Duolingo kaj Lernu, do ne surprizas min, ke homoj tiel lernas.

Robert Nielsen: Kompreneble, Duolingo kaj Lernu estas la plej popularaj metodoj, la nura surprizo estas ke iuj ne uzas tiujn retejojn. Ĉu estas bone, ke lernado estas koncentrita en nur du lokoj? Verŝajne tio ne malhelpas, ĉar simpligas la disdonon de konsiloj, oni povas facile klarigi, kie kaj kiel oni povas lerni la lingvon.

Robin van der Vliet: Mi mem aŭdis pri Esperanto per Duolingo kaj la apero de la Esperanta kurso instigis min eklerni Esperanton. Estas mirinde vidi, ke plejparto da homoj precipe lernis sammaniere kiel mi.

Kiujn komunikilojn aŭ retejojn vi uzas por babili kun aliaj esperantistoj en Interreto?

Fejsbuko 23.80%
Telegramo 16.80%
Reddit 10.80%
Amikumu 7.60%
Retpoŝto 5.90%
Twitter 5.90%
Skajpo 5.40%
Discord 4.90%
Whatsapp 3.80%
Lernu.net 3.20%
VK 2.70%
Retejo 1.60%
IRC 1.60%
Edukado.net 1.10%
Duolingo 1.10%
Jutubo 1.10%
Google Plus 0.50%
Instagram 0.50%
Libera Folio 0.50%
Vikipedio 0.50%

 
Richard (Evildea): Plej interesas min, ke oni tiom multe uzas Amikumu por komunikado. Komence ni celis provizi uzantojn per baza komunikilo por rapide efektivigi kunvenojn. Ni ne celis krei kompleksan komunikan sistemon. Tamen lastatempe evidentiĝas, ke oni emas uzi la tujmesaĝilon por pli vastaj celoj.

Mi ofte frekventas la retejon Reddit kaj respondas al afiŝoj tie. Tamen mi ne konscias, ke aliaj tiom multe ŝatas ĝin. Surbaze de ĉi tiu rezulto, mi opinias ke movadaj aktivuloj devas pli atenti la utilecon de ĉi tiu retejo. Ĝi havas la unikan povon disvastigi novaĵon rapide kaj viruse inter esperantistoj el la tuta mondo.

Chuck Smith: Mi surpriziĝas, ke tiom da esperantistoj uzas Amikumu kiel komunikilon. Telegramo iusence iĝis la ĉefa maniero komunikiĝi inter junaj esperantistoj, do tio tute ne surprizas min. Robin bonege kreis la infrastrukturon, per kiu la esperantistaro povus organizi sin. Oni ofte parolas pri faka agado, sed laŭ mi Telegramo estas la plej grava faka agado en la 2010-aj jaroj, ĉar homoj de diversaj fakoj povis finfine havi taŭgan lokon por diskuti ĉion rilate al sia temo.

Robert Nielsen: Mi konsentas, ke fejsbuko estas la plej granda interreta Esperantujo, kaj estas interese, ke Telegramo ankaŭ gravas. Ĝi certe estas la plej facila ilo por komunikado kun homoj. Estas bone, ke Amikumu jam estas populara kaj uzata por komuniki, kiam ĝi ankoraŭ estas juna kaj nova. Denove la surprizo estas Reddit, ĉar oni ne ofte rekte parolas kun aliaj homoj. Ĉar mi estas estrarano de la reditero, mi ĝojas.

Robin van der Vliet: Mi ĝojas pri la granda procentaĵo por Telegramo, kaj mi esperas, ke ĝi daŭre tiel kreskos estontece, mi ankoraŭ havas kelkajn planojn por ĝi.

Se vi aktive agadas en la eksterreta Esperanto-movado, kiel vi utiligas Interreton por viaj lokaj agadoj?

Meetup.com 19.50%
Fejsbuko 16.70%
Retejo de Asocio 16.70%
Retpoŝto 13.90%
Amikumu 11.10%
Google Plus 5.60%
Duolingo Events 5.60%
VK 2.80%
Telegramo 2.80%
Yahoo Groups 2.80%
Whatsapp 2.80%

 
Richard (Evildea): Plej surprizas min, ke retejoj de asocioj ankoraŭ grave rolas. Mi honeste neniam vizitas la retejojn de la lokaj asocioj. Mi povas trovi ĉion necesan per fejsbuko, Meetup aŭ Amikumu. Malgraŭ tio la enketo indikas, ke lokaj retejoj ankoraŭ gravas. Mi do konsilas, ke oni daŭrigu ĝisdatigi ilin.

Chuck Smith: Mi miras, ke tiom da esperantistoj uzas Meetup.com! Mi iel havis la impreson, ke ĉio nuntempe okazas per Fejsbuko kaj retejoj de asocioj kiel https://esperanto.berlin, en kiu ni listigas la eventojn de la sep Esperantaj grupoj en Berlino. Mi ankaŭ kompreneble ĝojas, ke oni uzas Amikumu ne nur por komuniki rete, sed ankaŭ por subteni eksterretan agadon kiel ni ja intencis de la komenco!

Robert Nielsen: La diverseco de metodoj estas interesa. Meetup kaj Fejsbuko estas klaraj kaj kompreneblaj. La novaj metodoj de Amikumu kaj Duolingo kreskas, sed la tradiciaj retpoŝtoj kaj asociaj retejoj ankoraŭ fortas.

Robin van der Vliet: Mi ne sciis, ke Meetup.com estas tiom populara retejo inter esperantistoj, mi neniam vere aŭdis pri ĝi antaŭe. Kiel estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo, ni ĉefe uzas retpoŝton, Telegramon kaj Fejsbukon por informi niajn membrojn.

Kiujn retejojn kun Esperanto-tradukoj, sed ne pri la Esperanto-movado, vi ofte uzas per Esperanto?

Vikipedio 35.80%
Fejsbuko 21%
Hazardaj Retejoj 7.40%
Reddit 6.20%
Jutubo 6.20%
Telegramo 4.90%
Monato 2.50%
Scivolemo.wordpress.com 2.50%
Tatoeba 2.50%
Duolingo 2.50%
Medium 2.50%
Twitter 1.20%
Ipernity 1.20%
Loomio 1.20%
Ĉina Radio Internacia 1.20%
Le Monde Diplomatique 1.20%

 
Richard (Evildea): Honeste, nenio en ĉi tiu listo surprizas min.

Robert Nielsen: Vikipedio kaj Fejsbuko denove estas la gigantoj. Interesas, ke Scivolemo kaj Monato estas la solaj esperantaj retejoj, la aliaj estas originalaj anglalingvaj retejoj.

Robin van der Vliet: Ankaŭ interesas min, ke estas plejparte orginale anglalingvaj retejoj, kiuj estas ĉefe uzataj.

Kiujn retejojn pri la Esperanto-movado vi ofte uzas?

Ne uzas 31.50%
Libera Folio 17.60%
Retejo de asocioj 13%
Esperanto-sekcio de Reddit 11.10%
Edukado.net 4.60%
Lernu.net 4.60%
La Ondo 3.70%
Vortaro.net 1.90%
Esperanta Retradio 0.90%
La Hodiaŭa Ĵurnalo 0.90%
Scivolemo 0.90%
Kerna Punkto 0.90%
Amikumu 0.90%
Adventures in Esperanto 0.90%
El Popola Ĉinio 0.90%
UEA 0.90%
Monato 0.90%
PMEG 0.90%
Revo 0.90%
Ĉina Radio Internacia 0.90%
Esperantujo.directory 0.90%

 
Richard (Evildea): La afero, kiu plej interesas min pri ĉi tiu rezulto, estas la manko de diverseco. Esperantistoj ŝajnas uzi tre malmultajn fontojn por konatiĝi kun la movado. Mi mem ĉiutage uzas Reddit kaj ankaŭ mi ofte kontrolas Liberan folion kaj la Ondon de Esperanto por pli detalaj informoj.

Chuck Smith: Estas interese, ke Libera Folio estas la giganto rilate al novaĵoj en Esperanto kaj mi bedaŭregas, ke UEA eĉ ne aperas en ĉi tiu listo. Mi esperas, ke post la renovigo de uea.org, esperantistoj povos pli bone legi novaĵojn ankaŭ tie.

Se vi ricevas retpoŝtitajn informilojn (retleteroj, bitgazetoj, ĵurnaloj ktp) ofte en Esperanto, kiujn vi ricevas?

Ne ricevas 42.30%
Revuo de Esperanto 11.30%
Usona Esperantisto 7.20%
Edukado.net 4.10%
Monato 3.10%
Esperanto USA 3.10%
TEJO Aktuale 3.10%
Asocia Letero 3.10%
Kontakto 3.10%
Gazetaraj Komunikoj de UEA 2.10%
Heroldo de Esperanto 2.10%
Libera Folio 2.10%
Aŭstraliaj Esperantistoj 1%
Informilo de Esperanto-Nederland 1%
Umujo 1%
La Ondo 1%
UEA Komunikaĵoj 1%
Flandra Esperanto Ligo 1%
Laste Aperis 1%
Turka Stelo 1%
Brazila Esperanta Ligo 1%
Novaĵoj de la Novzelanda Esperanta Asocio 1%
Ekparolu 1%
Hodiaŭa Ĵurnalo 1%
Fejsbuko 1%

 
Richard (Evildea): Kvankam mi estas membro de UEA, TEJO, AEA kaj de la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio, mi tamen maloftege legas tiajn oficialajn organojn. Malgraŭ tio, mi preskaŭ ĉiun semajnon legas la retleteron Aŭstraliaj esperantistoj. Kutime ĝi estas malpli ol tri paĝojn longa kaj aktuala. Mi ŝatas tion.

Chuck Smith: Laŭ mi, ĉiam la plej grava retpoŝta informilo inter ĉiuj estas TEJO Aktuale. Ĝi ĉiam tre koncize resumas ĉion kaj legante nur tion, oni tre bone povus resti ĝisdata pri ĉio, kio okazas en Esperantujo.

Robin van der Vliet: Mi membras en diversaj organizaĵoj, kiuj kelkfoje sendas informilojn, sed kvankam tio, mi vere malofte legas retpoŝtitajn informilojn.

Se vi elŝutas kaj legas Esperanto-librojn, kiujn librojn vi legis?

Aliaj 30.30%
Ne legas 24.20%
Gerda Malaperis 14.10%
Multe da libroj 10.10%
La Hobito 4%
Alicio en Mirlando 3%
1984 2%
Kredu min sinjorino 2%
Hari Poter kaj la Ŝtono de Saĝuloj 2%
Sankta Biblio 2%
La Murdo en la Orienta Ekspreso 2%
Mazirien la Magiisto 2%
La eta Princo 2%

 
Richard (Evildea): Mi memoras, ke kiam mi esperantistiĝis, ĉiuj rekomendis, ke mi legu la libron Gerda Malaperis, do ne surprizas min, ke ĝi estas tiel populara. Ankaŭ mi legis parton de La Hobito kaj aŭskultis la sonlibron Alicio en Mirlando. Mi ne estas legemulo, tamen mi jam legis preskaŭ duonon de la libroj en tiu listo. Kiam mi skribas, “legi” mi honeste devas diri, ke mi eble legis ĉapitron aŭ du.

Chuck Smith: Mi daŭre kredas, ke la plej interesa libro por komencantoj estas Fajron sentas mi interne kaj miras ne vidi ĝin en ĉi tiu enketo.

Robin van der Vliet: Mi mem neniam vere plene legis Esperantan libron, sed mi ja rekonas preskaŭ ĉiujn librojn de ĉi tiu listo. Mi supozas, ke miaj mezlernejaj instruistoj detruis mian legemon per tro da literaturo.

Se vi aŭskultas Esperantajn podkastojn, kiujn podkastojn vi aŭskultas?

Ne aŭskultas 41.50%
Kern.punkto.info 25.50%
Varsovia Vento 6.40%
Muzaiko 6.40%
Aliaj 5.30%
Pola Retradio 4.30%
Ĉina Radio Internacia 2.10%
Radio Esperanto 2.10%
3ZZZ Radio en Esperanto 2.10%
Radio Scienca 2.10%
Movada Vidpunkto 2.10%

 
Richard (Evildea): Kelkajn fojojn mi aŭskultis la podkaston kern.punkto.info. Mi ŝatas, ke Eva kaj Johannes profunde esploras sian temaron. Ankaŭ mi ofte aŭskultas Muzaikon laboreje ĉefe por la muziko. Kvankam mi estas aŭstraliano, mi malofte aŭskultas 3ZZZ ĉar mi volas ekzerci min per akĉentoj de neaŭstralianoj.

La alia podkasto, kiun mi ŝatas aŭskulti estas Vatikana radio. La parolisto de Vatikana radio parolas Esperanton rapide tamen klare kaj belsone. Kvankam religiaj temoj povas esti enuigaj, mi rekomendas, ke oni aŭskultu ĝin por vere ekzerci sin.

Chuck Smith: Kvalite nenio kompareblas al Kern.punkto.info kaj Pola Retradio miaopinie. La temoj de Kern.punkto tamen plej interesas min. Tamen dirinte ĉion ĉi, mi plej ofte aŭskultas Muzaikon, sed kiel radio kaj ne kiel podkasto.

Robin van der Vliet: Estas iom surprize, ke sufiĉe granda kvanto ne aŭskultas podkastojn. Sed mi fakte mem ankaŭ ne tiom ofte faras tion. Kelkfoje mi aŭskultas la podkaston kern.punkto.info, kiam certa temo aparte interesas min. Sed plej ofte mi aŭskultas Muzaikon, precipe fone kiam mi faras ion alian.

Se vi spektas Esperanto-jutubistojn, kiujn jutubistojn vi spektas?

Evildea 42.50%
Ne spektas 21.70%
Aliaj 8.50%
Vanege 6.60%
Alex Miller 4.70%
Jozefo Vlogs 3.80%
Jake H 3.80%
Language Stuff 2.80%
Katalin Kováts 1.90%
Lunuloj Ni Ludu 1.90%
Esperanto Variety Show 1.90%

 
Richard (Evildea): Oni kutime ne konscias, ke estas dekoj da bonegaj Esperanto-kanaloj en Jutubo. Ĉiuj el ili meritas atenton. Eĉ se vi malŝatas mian kanalon, mi certas, ke vi povas trovi ion, kio plaĉas al vi. Mi nun volas rekomendi kelkajn ne listigitajn en la respondoj al ĉi tiu enketo. Bedaŭrinde, ne ĉiuj estas ankoraŭ aktivaj: Esperanto VBlogo, Justin Mair, Spektaklo de Klaudius kaj Livia kaj Verdaj Aferoj de Ginny.

Estas tre malfacile esti jutubisto en Esperantujo. Oni ne povas enspezi, oni ne povas kreskigi grandan spektantaron, oni eĉ ofte ne povas ĝui ĝin kun siaj amikoj kaj familianoj. Do, mi volas memorigi esperantistojn, ke ili kondutu afable prikomentante filmojn de aliaj esperantistoj.

Chuck Smith: Ne surprizas min, ke Evildea vere estas la motoro de agado en JuTubo. Antaŭ lia kanalo, mi apenaŭ povis pensi pri eĉ unu grava kanalo… nu, estis la interesa kanalo de Manekeno, sed mi bedaŭras, ke ŝi ne produktis pli da filmetoj. Mi ĝojegas pri la nova epoko de Esperanto en JuTubo, kiu okazis post la apero de la kurso de Duolingo!

Robin van der Vliet: Ankaŭ tute ne surprizas min, ke tiom multe da homoj spektas la videojn de Evildea. Li estas la unua persono, pri kiu mi pensas, kiam mi pensas pri Esperanto ĉe Jutubo. Ankaŭ estas interese, ke aperas pli da jutubistoj en Esperanto lastatempe.

Richard Delamore

Komentoj estas bonvenaj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/02/interreto

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Esperanto en Interreto

  1. Audietur altera diras:

    Mankas grava demando en la enketo: Kiun transnacian eventon en esperanto vi partoprenis pli ol unu fojon? (neniu, UK, IJK, SAT-kongreso, Somera Esperanto-Studado, NASK, aranghoj en Greziljono, La Kvinpetalo, Kultura Centro Esperantista…)

  2. Zlatko Tišljar diras:

    Interesus min al kiom da homoj proksimume estis sendita la peto pri la enketo. Se ghi estis dissendita tra retoj kiuj atingas dekmilojn da homoj kaj la resppondojn sendis nur 86, tiam tiu enketo neniel respegulas la veran staton.
    Zlatko

  3. Tjeri diras:

    Kiel oni havas rezulton je 0,50% aŭ 0,90%, kiam la respondintaro estas 86 homoj?

  4. DIETER ROOKE diras:

    Dankon pro la senpagaj informoj

Respondi