Nova libroserva retejo en Germanio

Esperanto-Buchversand, la libroservo de Germana Esperanto-Asocio, komplete renovigis sian retan librovendejon. Ekde februaro 2018 Wolfgang Schwanzer prezentas la librojn en la nova retejo www.esperanto-buecher.de laǔ nuntempaj aspektoj. Novaj funkcioj ebligas pli bonan uzon ekzemple per saĝtelefono.

La vendejo ofertas ankaǔ en la germana lingvo lernolibrojn, unu- kaj plurlingvajn vortarojn kaj fakan literaturon ne nur pri interlingvistiko.

La plej nova libro estas la enciklopedio Nia diligenta kolegaro de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Krom mendi librojn, en la nova retejo oni povas ankaŭ aboni Esperanto-gazetojn, inter kiuj estas ankaŭ La Ondo de Esperanto.

Retejo: www.esperanto-buecher.de
Retadreso: libroj@esperanto-buecher.de

Wolfgang Schwanzer

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi