Novaj horizontoj trans Plutono

Plutono

En 2015 la spacmisio “Novaj Horizontoj”, sendita de NASA en 2006, vizitis Plutonon, la lastan planedon de la sunsistemo, kiu neniam antaŭe estis esplorita de spacesplorilo. Efektive, Plutono ne plu estas konsiderata planedo, ĉar samjare, en 2006, la Internacia Astronomia Unio decidis modifi la difinojn de planedo kaj kreis novan grupon de etaj astroj nomataj “nanoplanedoj”, al kiu nun apartenas Plutono kaj kelkaj aliaj similaj objektoj, eĉ pli foraj de Suno. La esplorilo “Novaj Horizontoj” preterflugis Plutonon kaj estis direktita por viziti ankoraŭ pli foran astreton, unu el multegaj orbitantaj Sunon en la tiel nomata Kuiper-a Zono.

La planedoserĉantoj

Ĝis la 18a jarcento la homaro konis nur kvin planedojn, kiuj estas videblaj per la nuda okulo: Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno. En la dekoka jarcento astronomoj sugestis la ekziston de plia planedo, trans la orbito de Saturno, pro perturboj al ties orbito.

En 1781 ĝi estis malkovrita de William Herschel kaj nomita Urano. Sesdek kvin jarojn poste en simila maniero estis malkovrita Neptuno, pro perturboj en la orbito de Urano. Komence de la 20-a jarcento, amatora astronomo Percival Lowell sugestis, ke devioj en orbito de Neptuno estis kaŭzitaj de pli malproksima objekto, kiun li nomis planedo X. Li kalkulis ĝian supozatan lokon esperante ke ĝi estos malkovrita kiel Neptuno, kiu estis malkovrita en 1846 kalkulante la perturbojn de la kalkulita orbito de Urano. Ĝi estis efektive malkovrita en 1930 de la juna observanto Clayde Tombeaugh [Tombo]. Oni nomis la novan planedon Plutono, laŭ la frato de Jupitero, dio de la infero en la romia mitologio. Sed la nomo ankaŭ memorigas la unuajn literojn en la nomo Percival Lowell. Poste evidentiĝis, ke la maso de Plutono estas multe pli malgranda ol necese por influi la orbiton de Neptuno. La neptuna orbito-deviado estis klarigita per pli preciza mezurado fare de Voyager en 1989.

Plutono fariĝis nanoplanedo

Plutono orbitas Sunon en distanco 30-50-obla ol tiu de Tero kaj havas temperaturon de minus 237 C° (44 gradoj super la absoluta nulo). Ĝi diferencas de ĉiuj aliaj planedoj laŭ sia orbito kaj laŭ siaj fizikaj kvalitoj. Ĝi ne nur estas la plej malproksima de Suno, sed ĝia orbito estas elipsa, kontraŭe al la aliaj planedoj kies orbitoj estas preskaŭ cirklaj. Ĝia orbito ankaŭ estas kliniĝinta al la ekliptiko, la ebeno, en kiu Tero kaj ĉiuj aliaj planedoj ĉirkaŭas Sunon. Kiam oni sukcesis sufiĉe akurate mezuri la grandecon de Plutono, evidentiĝis ke ĝi estas multe malpli granda ol oni pensis – ĉirkaŭ triono de nia Luno. Ankaŭ laŭ la konsisto ĝi diferencas – dum la aliaj planedoj estas precipe gasaj aŭ rokaj, Plutono estas farita ĉefe el glacio. Pro tio la astronomoj opinias, ke Plutono naskiĝis alimaniere ol la ceteraj planedoj.

En la 1990aj astronomoj komencis malkovri plurajn astrojn, similajn al Plutono, sed ankoraŭ pli forajn de Suno (la plej granda el ili nomiĝas Eriso, kaj ĝi estas eĉ pli peza ol Plutono). Sekve la Internacia Astronomia Unio (IAU) decidis modifi la difinon de planedo, tiel ke Plutono ne plu estas konsiderata planedo, sed apartenas al nova grupo de malgrandaj astroj nomataj nano-planedoj. En ĝi troviĝas ankaŭ la plej granda asteroido – Cereso – kaj pluraj novaj astroj, kiuj troviĝas en la regiono ekster la orbito de Neptuno, nomata la Kuiper-zono, nomita laŭ la usona-nederlanda astronomo Gerard Kuiper kiu unue antaŭvidis ĝian ekziston.

La naŭa planedo

En 2016 astronomoj anoncis observojn kiuj forte subtenas la ekziston de nova planedo, multe pli fora kaj multe pli granda ol Plutono. Ĉ. 100 jarojn post kiam astronomoj unue sugestis la ekziston de naŭa planedo en la suna sistemo, 85 jarojn post kiam Plutono estis malkovrita kaj fariĝis la “naŭa planedo”, kaj dek jarojn post kiam la posteno de “naŭa planedo” denove ekvakis. La nova planedo ankoraŭ ne estas rekte observita, nur kalkulita laŭ ĝia verŝajna influo je la orbitoj de nanoplanedoj en la Zono de Kuiper. Efektive ne temas do pri vera malkovro de planedo.

Laŭ la esploro, publikigita la 20an de januaro 2016 en la renomaj sciencaj revuoj Astronomical Journal kaj Nature de la esploristoj Batygin kaj Brown, la nova “naŭa planedo” havas mason dekoble pli grandan ol Tero, ĝia diametro estas 2-4-oble pli granda ol Tero kaj ĝi orbitas Sunon unu fojon en 10-20 mil jaroj, en longforma elipsa orbito 200-600-oble pli granda ol tiu de Tero (kompare kun 30-50 de Plutono).

Batygin kaj Brown kalkulis la ekziston de la planedo uzante matematikajn modelojn kaj simuladojn, surbaze de la orbitoj de ses malgrandaj korpoj en la Zono de Kuiper. La atendebla maso de la supozata planedo estas 5000-oble pli granda ol tiu de Plutono, kio signifas, ke ĝi estas sufiĉe granda por konveni al la nova difino de planedo, Batigin kaj Brown montris kiel la naŭa planedo povas klarigi la orbitojn de la plej malproksimaj objektoj trovitaj en la Kuiper-zono.

Nun, post kiam ĝia orbito estis establita, esploristoj esperas, ke ĝi estos malkovrita ene de kelkaj jaroj. Dume Brown kaj aliaj astronomoj komencis serĉi la naŭan planedon per teleskopoj. La orbito estas konata nur krude, kaj ne estas klare, kie ĝi estas situanta. Se la planedo nuntempe troviĝus proksime al perihelio, la plej proksima punkto al Suno, ĝi estus pli brila kaj povus esti trovita en malnovaj fotoj de tiu regiono en la ĉielo. Se, aliflanke, ĝi momente situas ĉe la ekstrema fino de sia orbito, nur la plej grandaj teleskopoj de la mondo povus detekti ĝin.

“Novaj Horizontoj” kaj MU69

“New Horizons”, lanĉita en 2006, estis akcelita per la pasado apud Jupitero kaj atingis Plutonon la 14an de julio 2015. Unuafoje la homaro ricevis proksiman rigardon de Plutono, kiu ĝis tiam dum pli ol okdek jaroj estis konata kiel punkto de pala lumo en la fora periferio de la sunsistemo. La misio malkovris kompleksan mondon, riĉan je interesaj detaloj. “New Horizons” sendis al Tero multajn detalan bildojn de Plutono kaj ĝia luno Karono. La frosta surfaco de Plutono ege varias de loko al loko kaj malkaŝas diversajn geologiajn formojn kaj plurajn specojn de frostita metano, solida nitrogeno, glacia akvo ktp. La analizo de la bildoj kaj mezuradoj daŭras ankoraŭ kaj malkaŝas novajn detalojn kaj variajn formojn.

Post la preterpasado de Plutono “Novaj Horizontoj” estis direktita por pasi, komence de 2019, apud la astro kun la kataloga nomo 2014 MU69, malkovrita en la Zono de Kuiper en 2010. Lastatempe NASA lanĉis publikan kampanjon por trovi pli allogan nomon por tiu fora glacia astreto. NASA invitis proponojn por pli interesa nomo, aŭ fakte nom-duopo, ĉar la objekto ŝajnas konsisti el du partoj. Responde mi proponis Esperanto kaj Zamenhof. Subtenis la proponon Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes, sed ĝis nun la komisiono ne inkludis tiun proponon en la liston de ĉ. 20 nomoj por kiuj eblis voĉdoni en la retejo de la kampanjo http://www.frontierworlds.org/home.

Amri Wandel

Bildo: NASA/Johns Hopkins University Applied Physics Laboratory/Southwest Research Institute – http://photojournal.jpl.nasa.gov/jpeg/PIA19703.jpghttps://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=41470872

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/01/wandel-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.