La prezidanto de TEJO demisiis

 Enric BaltasarLa 31an de decembro en Pollando, post aprobo de la nova Strategio 2018-2020 kaj buĝeto, mi legis leteron al la Komitato. “Pensu pri la jeno dum mi legas ĝin: TEJO devas esti platformo por la junulara Esperanto-movado”.

Estimataj aktivuloj,

Preter homoj ni estas konstruantoj, kaj estas inspirige por mi esti kun homoj kiuj tiom sin dediĉas al nia komuna mondotransformiga celo. Estas pro tio ke mi sentas la bezonon danki ĉiujn kiuj plenigas per revoj la mondon, ĉiujn kun kiuj mi kunbatalis kaj ĉiujn kiuj kredis je mi.

Por Esperanto mi decidis agadi antaŭ ol eklerni, kaj al la demando kiun mi aŭdis mil fojojn “Kiel vi sola ŝanĝos la mondon?”, nun mi povus senhezite respondi ke mia laboro atingis centojn da miloj da homoj. Ni ne estas solaj; ni komencas per niaj revoj, kaj ili flamigas la mondon. Ni kapablas ĉion.

Mi kandidatiĝis kiel gvidanto de nia monda organizo ĉar en mia koro fluas deziro je ŝanĝoj, realigemo de ideoj, rekonstruo por alia ebla, por alia enda, estonteco. Tamen, hodiaŭ mi devas fari parentezon kaj entrepreni doloran decidon demisiante kiel prezidanto ĉar, pro personaj kialoj, mi ne povas doni la maksimumon de mi. Ĉi tiu demisio ekvalidos je la fino de la okazanta evento, la 2an de januaro de 2018.

Mia pasio nur povas kreski. La fokuso pri ŝanĝoj kaj rezultoj restas.
Ni revidos nin en la sekva batalo.

Dankon al vi ĉiuj.

Sed memoru: TEJO devas esti platformo por la junulara Esperanto-movado.

Enric Baltasar

Fonto: http://tejo.org/letero-de-la-prezidanto/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La prezidanto de TEJO demisiis

  1. Aleksandro diras:

    Vaŭ! Tiu demisia letero sonas kiel manifesto de nova poezia skolo. Kaj tamen mi deziras demandi tute proze: Kial forlaso de la posteno post nur proksimume kvar monatoj? Ĉu ne – malgraŭ malfacilaĵoj –
    estis eble kaj inde persisti ĝis la fino de la unujara ofico-periodo?

  2. Miguelángel diras:

    Cagueta/caganer: 1. poltrona, ĉio-tima, lepor-kora,malkuraĝulo,
    malbravulo, flu-feka: “Nu, ni reiru (diris la leporoj), ekzistas ja ol ni eĉ pli poltrona gent’!K. (PIV)

Respondi